Rekte al la artikolo

Ĉu ni rajtas fieri?

<<  [946]  >>

Roy Simmons, Angela Tellier

Dum la lastaj kelkaj jaroj, estas tre deprimige legi la novaĵojn pri Esperanto en britaj Esperantaj gazetoj. Ĉie en la lando, laŭ la artikoloj kaj rakontoj, la movado kolapsas kaj la loĝantaro mokas Esperanton. Sed fakte, ĉu tio estas la vero?

En la Orienta Federacio, ni opinias ke ni bone reklamas Esperanton kaj ke ni almenaŭ iom sukcesas. En nia regiono — Norfolk, Suffolk, Essex kaj Orientlondono — ni opinias, ke ni devas fanfaroni pri niaj agadoj por kontraŭstari la pesimistojn.

Ni kredas ke la loka grupo estas la plej grava parto de Esperantujo. Tie oni povas renkonti aliajn Esperantistojn kaj lerni kiel uzi la lingvon. Tie la lingvo iĝas reala anstataŭ nur skribado aŭ dialogoj sur kasedoj. Vid-al-vide, samideanoj povas diskuti diversajn temojn por plibonigi sian vortprovizon, organizi ekskursojn kaj vizitojn al aliaj grupoj, kunlabori por disvastigi informon kaj ĝui la lingvon. La lasta estas tre grava punkto, ĉu ne? En la Orienta Federacio ĉi-jare ni starigis novan grupon en Southend-on-Sea kaj lastjare ni faris same en Norwich. Nun ni havas ok lokajn grupojn en nia regiono kaj ni esperas starigi novan grupon, venontjare, en Bury St Edmund's. Por ke ni povu okazigi tiajn aferojn, la Federacio nun kunvenas kvinfoje jare anstataŭ nur kvar.

Estas amaso da flugfolioj en la lando pri Esperanto, kvankam multaj ne estas modernaj. Regule Esperantistoj lasas ilin en bibliotekoj kaj esperas, ke homoj forprenos kaj legos ilin. Oni povas facile imagi ke, post iom da tempo, la bibliotekisto forĵetas ilin, kaj ke nur la bibliotekistoj eĉ legas la titolon. Antaŭ du jaroj du el niaj anoj metis la unuan lecionon kaj flugfolion en la leterkeston de mil domoj en Bury St Edmunds por vidi ĉu la respondo estus pli bona. Ni ricevis nenian respondon, sed estis esploro, do ni ne opinias ke ni malŝparis nian tempon, sed tio instigis nin pripensi alian ideon. Ni posedis standon kiu reklamis, iomete antikve, Esperanton kaj ni decidis renovigi ĝin kaj aranĝi ke ĝi troviĝu preskaŭ ĉiam en biblioteko. Niaj anoj en diversaj partoj de la regiono mendis lokojn en la lokaj bibliotekoj kaj ni rondirigas ka ekspozicion. Sur la tabulojn ni afiŝis detalojn pri la lingvo, la movado, kursoj — ekz. Urso-Kurso — kaj detalojn pri lokaj grupoj. Ni afiksis kelkajn poŝojn sur la standon kaj en ili ni metis flugfoliojn. Nun ni regule ricevas respondojn kaj, ekde aprilo, ni starigis la ekspozicion en Ilford, Bury St Edmund's, Southend-on-Sea, Bishop's Stortford, Clacton-on-Sea, Maldon, Felixstowe, Ipswich, Chelmsford, Loughton, Sudbury kaj Braintree. Ofte ni devas pagi, sed tio estas bona uzado de nia mono.

Dum multaj jaroj la federacio havas bultenon, 'Orienta Stelo', kiun ni sendas al niaj anoj kaj al ĉiuj kiujn deziras legi ĝin. Ĉiam la enhavo estas interesa kaj neniam mankas materialo. Kvar- aŭ kvin-foje jare novaĵoj de la agadoj de l' federacio estas senditaj al niaj anoj.

La federacio estas bonŝanca ke aktivaj anoj de ETA (Esperanto Teachers' Association) loĝas en la regiono, kaj multo de la laboro por la 'Urso-Kurso' estas farata ĉi tie. Urso en la Kolĉestra bestĝardeno estis adoptita de federacianoj kaj infanoj en nia regiono povas ĝin viziti. Per la ekspozicio en la bibliotekoj, ni bone reklamas la novan kurson kaj ĉiam estas budo por vendi ĝin kaj la kursaĵojn ĉe niaj kunvenoj kaj ĉe lokoj kiujn vizitas niaj anoj. Ni scias ke ETA fieras pri la kurso, sed ni ankaŭ sentas ĝin parto de niaj aferoj. Ni sekvas la spuron de Phyllis Strapps kiu havas pli ol 90 jarojn sed kiu, dum la lastaj tri jaroj, aranĝas malferman tagon en Felixstowe por ke la loka loĝantaro povu eltrovi informon pri Esperanto kaj renkonti Esperantistojn por paroli pri la lingvo.

Fine, ni devas konsideri loĝejajn kursojn. Niaj anoj, dum multaj jaroj aranĝis la ĉiujaran semajnfinon en Belstead House, Ispwich. Tiun kurson, bedaŭrinde, ni perdis pro altaj kostoj, kaj denove estas niaj anoj kiuj klopodas anstataŭi ĝin per pli malmultekosta semajnfino aliloke. Espereble ni sukcesos sed, se ne, ni ankoraŭ strebos labori por la movado alimaniere.

Nun, ĉu estas moralaĵo el ĉi tiu rakonto? Ni opinias, ke jes. Ni estas federacio de farantoj. Kompreneble ni multe diskutas — tio estas la maniero de Esperantistoj, ĉu ne? — sed ni ankaŭ faras multon. Jes, ni scias pri la malfacileco, sed ni agadas kiel teamo. Ni ne necese havas la samajn vidpunktojn, sed ni altetaksas la laboron de aliaj. Ni scias, ke ni estas grava parto de la movado kaj ni ne aŭskultas pesimistojn.

Ni fieras pri nia federacio kaj la movado, ĉu ni ne povas persvadi vin fari same?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>