Rekte al la artikolo

Kial laŭ mi la angla malsukcesos

<<  [946]  >>

Kim Hiongun

Ĉi tiu artikolo estis sendita al diskutgrupo Usenet' 'soc.culture.esperanto' je la 24-a de marto 1998. Ĝi baziĝas sur vidpunkto pure persona. Pardonon!

Kiel ĉiu scias, estas fakto, ke la uson-angla daŭre voras homojn el la tuta mondo. Homoj el la ne angle-parolantaj landoj avide lernas la anglan ĉar tio pligrandigas la ekonomian bonfarton. Kaj dum kreskadas la ekonomia potenco de Usono, ankaŭ pliiĝadas tiu tendenco: ĝia giganteco naŭzegas min kiam mi pensas pri la estonteco.

En mia lando — Suda Koreio — preskaŭ ĉiuj klopodegas studi la anglan, kvankam ĉirkaŭ 99 procentoj el ili malsukcesas akiri eĉ la plej bazan regon de la lingvo. Fakte troviĝas kelkaj grandaj obstakloj en tiu uson-angla afero.

Unue, la angla estas tre malfacila lingvo (speciale kiam temas pri la usona elparolo). La lingvistika strukturo de la angla estas iom pli simpla ol tiu de multaj eŭropaj lingvoj sed la fonetiko estas tre komplika kaj precipe la usona elparolo estas strangega por eksterlandanoj. Mi kredas, ke la fonetiko estas la plej granda malhelpo en la lernado de la uson-angla.

Se temas pri dua lingvo por ĉiuj, simpla fonetiko estas tre grava, ĉar ĝia sono estas la unua kontakto kun la lingvo. Se vi ne kaptas la sonon, vi ne parolos flue, ĉar necesas unue aŭdi kaj kompreni antaŭ ol povi paroli.

Ĉu vi iam aŭdis Japanon paroli angle? Vi komprenos kion mi celas. Por mi estis preskaŭ neeble trovi Japanon kiu flue parolas angle. Kial? Mi kredas ke la japana havas la plej simpla fonetikon en la mondo; do, la Japanoj devus venki la plej altan barieron unue.

Malgraŭ ĉiuj fonetikaj malfacilaĵoj la homoj luktos por lerni la anglan ĉar per ĝi eblas gajni monon, kaj nur se eblas gajni monon. Se la studkostoj estas pli altaj ol la atendita gajno, homoj facile cedos pri lernado.

Pri studkostoj kaj la atendita gajno: en Koreio, tre unulingva socio, ni ensorbas usonan kulturon ĉiutage aŭ ĉiumomente, kaj mi pravas se mi asertas, ke Koreio estas unu el la plej fortaj socioj instruantoj la anglan kiel fremdan lingvon. En la pasinta jaro, koreaj gepatroj pagis pli 2,000,000,000,000 ŭon'ojn (nome du miliardojn da usonaj dolaroj) por sendi siajn infanojn eksterlanden por la lernado de la angla. Mi taksas, ke ili elspezis ankoraŭ pluroble tiom por enlanda instruado. La rezulto estas preskaŭ nula. Mi kredas, ke koreaj gepatroj volonte pagus la duoblon, eĉ se iliaj infanoj montrus neniajn rezultojn (ĉar unualoke la pli granda elspezo estas nur por la satisfakcio de la gepatroj mem). Kaj certe ili volonte pagus la trioblon se la infanoj montrus pozitivajn rezultojn, sed mi same certas, ke ili ne pagus la kvaroblon sen videbla diferenco en la lingvoscio de la infanoj.

Ĉu tio ŝajnas al vi stranga? Kial duobla pago ne farus diferencon? Temas pri la fakto, ke la angla lingvo troviĝas preter iu malfacile difinebla limo. Mi vetas ke kvinobla aŭ sepobla pago ja kreus diferencon en angla lingva instruado en Koreio. Mi scias tion el la propra sperto. Vi miregus se vi scius kiom mi pagis kaj pagas por studado de la angla.

Mi lernis la anglan dum 16 jaroj en normalaj anglalingvaj lecionoj. Dum la lernejaj jaroj, la angla estas unu el la tri ĉefaj ekzamenaj studobjektoj. La aliaj du estas matematiko kaj la korea. Ordinare koreaj studentoj dediĉas trionon de sia tempo al la angla, trionon al matematiko kaj trionon al ĉiuj aliaj studobjektoj kune. Divenu kiom da tempo mi entute dediĉis al la angla en la altlernejo — je po 5-6 horoj ĈIUTAGE!

Tio daŭris ĝis antaŭ ses jaroj. Post tio mi ĉeestis plurajn privatajn anglajn lernejojn. Eĉ nuntempe mi lernas la parolatan lingvon tri horojn semajne en kurso donita de mia kompanio, kaj neniam mi ĉesis legi anglajn gramatikon kaj vortarojn. Mi pasigas proksimume sep horojn semajne studante la anglan. Por alkutimiĝi al la usona elparolo mi diktas ĉiumonate kasedon de Associated Press News kies senĉesa diktado bezonas kvar horojn post multaj horoj da aŭskultado. Mi posedas magistran diplomon pri informadiko kaj mi intencas akiri doktoran diplomon en Usono. Mi povus akiri tri doktoriĝajn diplomojn en la tempo kiun mi pasigis studante la anglan.

Mia problemo estas, ke kun tiom da investado mi estas ankoraŭ longe for de flua parolado de la angla. Mi estas preta investi pli da tempo kaj mono se tio necesas por studado en Usono — sed pri aliaj koreoj? Tutcerte NE! Do la probableco, ke Koreio fariĝos angle-parolanta ŝtato dum mia vivo estas absolute nula! La angla estas tiel malfacia. (Eble aliaj eksterlandaj lingvoj estus samaj.)

La korea socio daŭrigas la investadon en lernado de la angla, sed mi kredas, ke tiu investado baldaŭ minacos preteriri la limojn de praktika ebleco. Ekonomiko estas la kialo por la lernado kaj ekonomiko estos la kialo por ĉesigi la lernadon.

Krome, ekzistas eĉ pli alta bariero en la mondo. Temas pri etna identeco. En tio ŝajnas kuŝi ia espero por Esperanto. Lingvistike kelkaj ĉefaj landoj kiaj Japanio, Germanio, Francio, Ĉinio kaj eĉ Britio estas 'lingvistikaj minoritatoj'. Ili deziras reteni sian politikan potencon. En la nuna informadika socio, la potenco dependas grandparte de la lingvaj diferencoj. Politikaj grupoj ofte pretendas, ke oni perdas sian spiriton kaj identecon se oni perdas sian lingvon. Tial ili pretas multon pagi por sekure gardi siajn lingvojn, simple ĉar lingvo estas grava fonto de kulturo kaj de politika potenco.

Nuntempe la korea registaro pretas akcepti pli kaj pli de la angla-usona kulturo, ne ĉar tio promesas enspezeblojn, sed ankaŭ ĉar ne eblas imagi, ke la Koreoj parolos la anglan en la antaŭvidebla estonteco. Verŝajne samas en multaj landoj.

La menciitaj landoj (same kiel Koreio) estonte pagos pli kaj pli por lernado de la angla kaj tio baldaŭ gvidos ilin preter la limo de kosto/efiko.

Je tiu punkto la politikaj grupoj tuj ekparolos pri lingvoj. Kaj la sola taŭga solvo estas komuna lingvo, politike neŭtrala. Bonvolu noti, ke la lingva debato okazas nur, se la politikaj grupoj ne deziras la anglan kiel sian komunan lingvon, ĉar la angla estas jam de facto komuna lingvo. (Eĉ en la Unuiĝinta Naciaro, kie laboras multaj profesiaj interpretistoj kaj tradukistoj.) Por tio mi pensas, ke neniam la tuta mondo parolos angle; politiko kaj ekonomiko malhelpos tion. Mi atendas, ke grandaj mondpartoj pli kaj pli inklinos en la direkton de la angla lingvo, sed ne sufiĉe por ke la angla fariĝu tutgloba.

La plivastiĝanta angle-inklina mondo estas fekunda tereno por Esperanto, ĉar tie oni konstatas la malfacilecon de dua lingvo. Tie tamen troviĝas la plej sukcesaj lingvolernantoj kaj mi opinias utila dissemi pri-esperantajn informojn per la angla lingvo. Mi apelacias al angle-parolantoj: bonvolu pli kaj pli reklami kaj informi pri Esperanto en la angla lingvo. Plaĉus al mi tion mem fari, sed mia scio de la angla eĉ nun ne sufiĉas por ĝin bone plenumi.

Salutojn,

Kim Hiongun, batalanto kontraŭ lingvaj baroj

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1999.

<<  [946]  >>