Rekte al la artikolo

Novaj libroj — La Kruĉo de Saĝeco

<<  [944]  >>

Rik Dalton

La Kruĉo de Saĝeco far V. Eroŝenko.

La kvar fabeloj en ĉi tiu kolekto estas majstroverko en tiu arto kiu celas kaŝi belartecon.

Mi ne scias ĉu la aŭtoro verkas tute originale aŭ ĉu li rerakontas malnovajn popolajn fabelojn sed, verkitaj en simpla lingvo la rakontoj montras pseŭdonaivan stilon kiu sorĉas kun la ĉarmo de malnova orienta rakontisto. La fonoj varias; jen hinda fabelo, jen afrika, jen korea kaj jen turkmena: ĉiu eta juvelo majstre polurita.

Tamen eĉ pli interesa por mi estas du aldonaĵoj entenataj en la naŭdekpaĝa libro. Unu estas historio far la aŭtoro pri lia unua eksterlanda vojaĝo (de Rusio ĝis Anglio) kaj la alia estas biografieto far MINE Yoŝitaka pri 'La Vivo kaj Verko de Vasili EROŜENKO'.

Eroŝenko naskiĝis en Rusio fine de la deknaŭa jarcento kaj tre junaĝe blindiĝis. Li ekstudis muzikon kaj lernis Esperanton.

Per Esperanto kaj helpe de esperantistoj, li spitis la handikapon kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj Azio. Li iĝis trubadoro, instruisto kaj verkisto, verkante en Esperanto kaj en la japana. Li spertis militojn, revolucion, areston, ekzilon kaj persekuton sed neniam ĉesis propagandi por mondpaco kaj Esperanto. Ĝis la morto li daŭris verki sed multaj el liaj verkoj ne aperis libroforme dum lia vivo.

Nun japanaj samideanoj eldonas plurajn volumojn omaĝante grandan homon kaj donante ĝuon al ĉiuj kiuj ŝatas poeziecan prozon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>