Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [943]  >>

Bruno Najbaro

La dividiĝo de abelkolonio, precipe por la forirantaj, ja estas aventuro. Same kiel ni homoj, ili bone prepariĝas por ĝi. Ni, forirantaj al iu aventuro, aŭ eĉ elmigro, kunportas amason da aĵoj. Abelinoj estas multe pli sendependaj. La sola aĵo, kiun ili kunportas, estas plena nektar-stomako. Pro tio ili estas malpli incitemaj, pli trankvilaj kaj ne tiom pikemaj. Memoru ili ankoraŭ ne havas novan hejmon.

Dum bela tago, je fino de aprilo ĝis mezo de julio, la patrino simple forlasas la hejmon parfumigante la aeron per sia feromono. La flugkapabloj, kiuj preparas sin por la aventuro, sekvas ŝin. En la aero la tuta esameno1 aspektas kiel nubo. Post kelkaj minutoj ili amasiĝas ĉe iu branĉo, arbusto aŭ fosto. La miaj foje kolektiĝis ĉe amaso da brul-ligno! Mi suspektas, ke ili ĵuras eternan fidelecon al sia patrino. Sed, ho ve, tia amasiĝo en unu loko donas al ni homoj, la rabemuloj, tre bonan okazon enkarcerigi ilin kaj sklavigi ilin dum la cetero de ilia vivo. Sed tio estas alia rakonto. Kompense ni tuj donas al ili konstruaĵon kaj protektas ilian novan citadelon. La saĝa abelisto eĉ provizas ilin per jam preta ĉelaro aŭ almenaŭ la bazoj2 por la ĉelaro.

1 esameno, laŭ PIV, abelsvarmo.

2 bazoj, aĉeteblaj aŭ fareblaj vakspaneloj sur kiuj abeloj konstruas la ĉelojn por mielo, poleno kaj ovetoj.

La vera aventuro komenciĝas por la bonsortulinoj, kiuj sukcesas eskapi niajn avidajn rigardojn. Unue la maljunaj spertaj saĝaj skoltinoj forlasas la esamenon por serĉi novan hejmon. Ili povas trovi ĝin en iu log-abelujo, kiun ni ruze preparis por ili kaj konduki la tutan esamenon al libervola sklaveco. Pli libere, sed ne tiel sekure, la skoltinoj trovos la novan hejmon en iu truo de arbo-trunko, rok-kaverneto aŭ en konstruaĵo mia aŭ via. (Iu farmistino rakontis, ke abelinoj trovis ŝian neuzitan subtegmentejon la plej taŭga loko, sen ŝia scio, ĝis mielo komencis gutadi tra la evidente ne tre bona plafono!) Je reveno de serĉado la skoltinoj certe havas sian decid-metodon, eble per la jam konata dancado, kaj decidas kiu estas la plej taŭga loko. Tiam la tuta esameno senprokraste foriras al la elektita loko. Por konstrui novan citadelon la laborantinoj tuj ekskrecias vakson. Kiam la ĉelaro pretas, la patrino rekomencas sian tedan taskon, demetadi la ovetojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1998.

<<  [943]  >>