Rekte al la artikolo

Mia preferata aŭtoro

<<  [942]  >>

William Auld

Mia preferata aŭtoro estas Anthony Trollope (1815–82), el kies 47 romanoj mi jam kolektis 42. Tamen se mi rajtus kunpreni al neloĝata insulo nur unu libron, mi senhezite elektus romanon de tute alia aŭtoro (ankaŭ multproduktiva, ja pli ol 50 romanoj), kiu, kvankam furorinta siatempe, estas hodiaŭ multe malpli konata ol Trollope. Temas pri usonano James Branch Cabell (1879–1958), kies oka libro 'Jurgen' (1919) tiom valoras al mi, ke mi tiusence estas devigata elekti lin (pro tiu sola volumo) mia definitiva prefero. Mi ne plu scias kalkuli, kiomfoje mi relegis la libron dum la pasintaj pli ol 50 jaroj, kaj ĉiam ĝi freŝigas kaj inspiras min. Ĝi estas nesuperebla frandaĵo.

Kvankam hodiaŭ ne tiom vaste konata, 'Jurgen' restis seninterrompe aĉetebla ie en la mondo ekde 1919 ĝis nun pro eldono post eldono; kaj renkontiĝo inter du personoj, kiuj estas Jurgen-admirantoj, ĉiam estas preteksto por jubila festo. La allogo de la libro baziĝas sur tri pli gravaj faktoroj: simpla rakontfadeno kun komplika interplektiĝo de ideoj; vivfilozofio humaneca kaj senperturbe aplomba; kaj stilo elstare eleganta kaj delikata, samtempe humurplena kaj ironieta. Fakte, ĝi estas unika.

John Francis tre lerte utiligis Jurgenon kaj la stilon de Cabell en sia novelo 'Kiel kaj kial Jurgen turniris por Damo Liza' (Vitralo, p. 112–132).

Resumo de la enhavo ne povas ne esti mankohava, sed mi provos:

La romano pasiĝas en sentempeca mezepoko de la imagita lando Poictesme; la heroo, Jurgen, estas kvardekjara lombardisto, iama poeto, kiu regajnas sian perditan junecon (retenante tamen la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo), kiu, serĉante sian forsorĉitan edzinon, travojaĝas ĉiujn konatajn fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj infero kaj paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekz-e Helena el Trojo) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan Koŝĉej (kiu 'kreis ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas') kaj petas, kiun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

Jen Jurgen en 'la Ĉielo de sia Avino':

La Dio ridetis. Poste subite tiu parto de Ĉielo estis vaka, escepte de Jurgen, kiu staris tie tute sola. Kaj antaŭ li estis la trono de la malaperinta Dio kaj la sceptro de la Dio, kaj Jurgen vidis, ke la sep makuloj sur la librego estas el ruĝa sigelvakso.

Jurgen timis: sed lin aparte konsternis la konscio, ke li ne estas hezitonta. 'Kio, vi kiu estis duko kaj princo kaj reĝo kaj imperiestro kaj papo! kaj ĉu tiaj dignaĵoj povas kontentigi Jurgenon? Vidu, tute ne,' diras Jurgen.

Do Jurgen ascendis la tronon de Ĉielo, kaj sidis sub tiu mirinda ĉielarko: kaj sur lia sino nun estis la libro, kaj en lia mano estis la sceptro, de la Dio de l' Avino de Jurgen.

Jurgen sidis tiel dum longa tempo, rigardante la helajn vakajn kortegojn de Ĉielo. 'Kaj kion vi faros nun?' diras Jurgen laŭte. 'Ho, malkontenta eta Jurgen, vi, kiu plendis ĉar vi ne atingis vian deziron, vi estas ĉielpotenca super Tero kaj ĉiuj homaj aferoj. Kia nun estas via deziro?' Kaj sidante tiel terure surtronigita, la koro de Jurgen estis kvazaŭ plumba interne de li, kaj li sentis sin maljuna kaj tre laca. 'Ĉar mi ne scias. Ho, nenio povas helpi min, ĉar mi ne scias, kio estas tio, kion mi deziras! Kaj tiu ĉi libro, kaj tiu ĉi sceptro kaj tiu ĉi trono neniel utilas al mi, kaj nenio povas iam ajn utili al mi: ĉar mi estas Jurgen, kiu serĉas li ne scias kion.'

Do Jurgen ŝultrotiris, kaj descendis de la trono de la Dio, kaj, vagante laŭhazarde, venis baldaŭ ĝis kvar arĥanĝeloj.

Kaj jen konkludo de Jurgen proksima al la fino de sia vojaĝado:

Vidu, Koŝĉej, kiu faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas — Koŝĉej, neniu malplia — estas nun faranta por Jurgen sian plejeblon: kaj tiu plejeblo sumiĝis je akirado por Jurgen tion, kion Jurgen iam, helpate de juneco kaj impertinento, jam akiris por si mem. Eĉ ne Koŝĉej, do, kapablis fari pli por Jurgen, ol povus tiuj juneco kaj impertinento kaj emo esplori la aferojn ĝenerale, pri kiuj Jurgen ĵus rezignis kiel ĝenaĵoj tro aktivaj. Jurgen eltiris la konkludon, kaj ŝultrumis; certe, lerteco ne okupis la supron.

Notindas, ke mia preferata aŭtoro estas anglalingva, ne esperanta. Sed kompreneble, miakaze, tio ne estas en si mem tolerebla. Mi ne povis finvivi, neesperantiginte mian preferaĵon. Do tion mi faris, kaj la manuskripto estas en la manoj de eldonisto, kiu intencas eldoni ĝin. Mi tre esperas, ke entuziasmaj legantoj trovos ĝin. Bonan apetiton!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1998.

<<  [942]  >>