Rekte al la artikolo

Kiam Boto nin premas

<<  [941]  >>

Paul Gubbins

Estis tempo, almenaŭ en Anglio, kiam oni taksis hundon la plej bona amiko de homo. Mi diris intence 'en Anglio': eble en Skotlando tiun rolon plenumis viskio, en Kimrio kanto-libro, en Irlando rakontado. Mi ne scias: pri foraj anguloj de nia insularo mi scias — bedaŭrinde — malmulton. Tamen sendube en Anglio leviĝas hundo-kulto ĝis alta nivelo: pro tio mi estas malbona anglo, ĉar mi preferas katojn. Aŭ katoj preferas min; denove mi ne scias: estas tiom da aferoj en la mondo, pri kiuj mi restas tute neinstruita. Oni devas esti aŭ idioto aŭ princo por sentenci pri tiaj gravaj aferoj, kaj dum mi ne volas nei, ke mi estas idioto, mi ne povas pretendi, ke mi estas princo.

Tamen lastatempe, danke al la brita telefon-kompanio BT (kies emblemo devus esti… nu! granda boto, anstataŭ malnovstila heroldo), eksplodis la mito pri amikeco de hundoj. Laŭ Boto, hundo eniras kategorion — bizare, ke hundo povas eniri 'kat'-egorion — de plej bona amiko, nur se oni regule telefonas al ĝi. Tio ne tre verŝajnas: laŭ miaj scioj pri la besta mondo, nur simioj kaj politikistoj — ne hundoj — kapablas funkciigi telefonon. Politikistoj, nur kiam ŝtatoficisto aŭ alia lakeo diskumas aŭ premas koncernajn klavetojn.

La afero tielas. Jam de kelkaj jaroj Boto proponas al siaj klientoj servon 'Familio kaj Amikoj'. Per tiu servo kliento ricevas rabaton kontraŭ la plej ofte diskumitaj telefon-numeroj — tiuj, supozeble, de familianoj kaj amikoj. Aŭ eble ne: se vi konstante telefonas al vetejo, ĉina formanĝejo, la elektra kompanio — sendube por plendi — aŭ la Londona Esperanto-Centro por mendi nove aperintajn librojn (ha!), tiam Boto decidas, ke tiuj listiĝu inter viaj familianoj kaj amikoj. Aŭ almenaŭ ĝis la venonta telefonfakturo: unu multekosta, multminuta telefon-voko al Tanzanio — neniam, diable, ripetota — katapultos senkoheran balbutanton inter viajn familianojn kaj amikojn. Tiam vi devas voki al Boto (tiamaniere la kompanio faras siajn enormajn profitojn) por atentigi, ke malgraŭ la fakto, ke la voko Tanzanion kostis pli ol ĉiuj aliaj kunkalkulitaj vokoj dum la koncerna jarkvarono, ne, vi ne volas, ke la afrika numero reaperu inter viaj fa-oj — familianoj kaj amikoj — kaj ke, jes, bonvolu re-enlistigi duonsurdan onjon Klari ĉe ŝia sudangla, apudmara pensiulejo.

Nun, tamen, la merkatistoj ĉe Boto elpensis eĉ pli — almenaŭ teorie — allogan planon. El inter viaj dek fa-oj, por kiuj vi ricevas 10%-an rabaton, kiam vi al ili telefonas, elektiĝas t.n. plej bona amiko (tio estas: la plej ofte diskumita numero) por kiu vi ricevas 20%-an rabaton. Interese, ke Boto rezignis pri koncepto pri plej bona familiano. Estiĝus tro da disputoj pri plusoj kaj malplusoj de diversaj boparencoj; eĉ pli altiĝus divorco-kvoto, disfalus socio. La merkatistoj (dependas, supozeble, de la botoj) transsaltis tiun kaptilon.

Tamen, vole-nevole, tiuj Boto-merkatistoj (specio, parenteze, kiun mi ĝenerale abomenas samkiel — mi konfesas — hundojn) faris estimindan servon al la brita publiko. Imagu — ekde nun, anstataŭ mem rompi la kapon por decidi pri via plej bona amiko, vi povas lasi la tutan, tikle diplomatian aferon al Boto. Se vi ne scias, ekzemple, ĉu honori amikon A aŭ amikon B per viaj plej-bona-amiko-laŭroj, simple atendu malantaŭ via pordo, ĝis — kune kun kutimaj fatraso-poŝtaĵoj — surmatiĝas la telefon-fakturo. Neniam en la historio de fakturoj tiom deziratos la paperaĵo! Ĉar tiam, danke al Boto, vi ekscios, kiu — oficiale, laŭ pruvita, nekontraŭdirebla, telefonunua statistiko — fariĝis via plej bona amiko.

Eble — ho, kia miraklo! — vi eĉ ne sciis, ke vi havas plej bonan amikon. Mi ne sciis pri mia: antaŭ kelkaj monatoj, se vi dirintus al mi: Kiu estas via plej bona amiko?, mi estus respondinta, ke mi ne plu havas. Kiam mi frekventis elementan lernejon, mi havis — ĉiu havis — sed pro fifama ekzameno '11+' (kies rezultoj decidis, ĉu ekzamenito poste irus al liceo aŭ al ordinara, duagrada lernejo) mi perdis mian. Aŭ, pli bone, tiu perdiĝis. Kiam publike anonciĝis la rezultoj — ho, kruela, tiama socio! — mi sidis surplanke apud mia plej bona amiko. Marteno. Voĉlegiĝis mia nomo: mi iros liceen… lia nomo ne prononciĝis. Aŭdeblis — eble nur al mi — silenta, interna plorado: ekde tiu momento mi plene kontraŭas tiajn ekzamenojn kaj ĉiam nervoziĝas pri la koncepto 'plej bona amiko'. Poste, feliĉe, la ekzameno ne tre gravis: Marteno — inteligenta knabo, kun bona humur-sento — forlasis kun 16 jaroj la lernejon, fariĝis bankisto, poste plej verŝajne bankestro. Mi imagas lin nun: fru-emerito, kun pli granda pensio ol mia salajro. Tiel venĝas sin la mondo.

Sed kiu estas — laŭ Boto — mia plej bona amiko? Tiu, pro kiu, telefonante, mi meritas 20%-an rabaton? Hundo ĝi ne estas: mi jam diris, ke hundoj ne kapablas funkciigi telefonon. Gramofonon eventuale jes, se vi memoras la malnovan emblemon de la gramofon-kompanio HMV, sed telefonon: ne. Do ĉu mia patrino, kiun mi ofte vokas por kontroli ŝian san-staton? Ĉu mia kuzino pro la samaj kialoj? Ĉu eminentulo en la literatura mondo, por diskuti la plej lastajn skandalojn inter verdaj verkistoj — pardonon, por diskuti la plej lastajn librojn aperigitajn ĉe FEL, Fonto aŭ UEA? Ne! Verdire — mi hontas: mia plej bona amiko ne estas kiu, sed kio.

Ĝi estas — mi apenaŭ povas tion surpaperigi; vi ridos, primokos min; taksos min strangulo, 'anorakulo', laŭ la angla esprimo — ĝi estas — ho, ve! — komputila kompanio. Jes, jes: komputora, komputera, depende de la plej insista, la plej laŭta Esperantisto, kun kiu vi misfortune parolas; tamen ne pretervideblas la fakto, ke mia plej bona amiko estas ilo, ne ulo.

Trista, tristega afero — aŭ ĉu? Ĉar ĉu ne, telefonante al la komp-ktpa kompanio, mi uzas modemon, interreton, sendante al tiu kaj tiu mesaĝojn, leterojn, artikolojn? Ĉu ne tiel mi 'surfas la reton', legante hejm-paĝojn, informiĝante pri plej lastaj ofertoj, renkontiĝoj, kunsidoj, novaĵoj, kontribuante — sed nur de tempo al tempo — al diskut- kaj debat-forumoj? Ĉu ne tiel, pere de telefon-linio, envenas en mian hejmon vasta, vigla, verda mondo?

Do moku, se vi volas, sed mi replikos: anstataŭ havi unu plej bonan amikon, mi havas multajn. Jes, multajn — danke al interreto, danke al la telefon-kompanio kaj, nelaste, danke al Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>