Rekte al la artikolo

Abeloj

<<  [941]  >>

Bruno Najbaro

Al ĉi tiuj mirindaj insektoj ni ŝuldas multajn dankojn. Ne nur pro la ĉiela dolĉaĵo, la mielo, sed eĉ pli multe pro la gravega laboro, kiun ili faras per polenado de niaj frukto- kaj bero-plantoj dum kolektado de poleno kaj nektaro el la floroj de tiuj plantoj. Sed abelinoj certe mankus al ni fruktoj kaj beroj. La abelinoj meritas pli da atento ol ni donas al ili. Se iu pikas vin, estas via kulpo, ne ŝia. La kompatinda abelino eĉ mortos se ŝi ne sukcesos retiri sian dornan pikilon, kaj je forflugo elŝiros sian venen-organon. Kaj ŝi pikas nur por protekti sin, sian familion kaj siajn stokojn de dolĉa mielo. Inter alie, eĉ pli dolorajn pikojn oni ricevas de vespoj.

Homoj ne ankoraŭ sukcesis malkaŝi ĉiujn sekretojn de la abela vivo. Ni scias ke abeloj vivas en kolonioj, kaj ke, kiel ĉiuj insektoj, ili havas la samajn evolu-stadiojn, nome: ovo, larvo, kokono, ĝis fine la matura insekto. Ni scias, ke estas tri malsamaj abel-specoj en ĉiu kolonio, nome: unu reĝino, kelkcent virabeloj, kaj ĝis 80.000 laborantinoj.

La reĝino estas la patrino de ĉiuj abeloj en la kolonio. Elkoviĝante el fekundigita oveto en speciala granda ĉelo, ŝi estas nutrata per nutraĵo de siaj fratinoj. Post maturiĝo ŝi pariĝas kun pluraj virabeloj kaj ricevas spermon por sia tuta vivo. Ŝi uzas sian pikilon nur por mortigi aliajn virgajn reĝinojn. Dum la cetero de sia 4-5-jara vivo ŝi estas preskaŭ sklavino, demetante ĝis kelkcent ovetojn ĉiutage.

La virabeloj elkoviĝas el ne fekundigitaj ovetoj en iomete pli grandaj ĉeloj. Ankaŭ ili ricevas specialan nutraĵon. Post maturiĝo ilia sola tasko estas pariĝi kun la virgaj reĝinoj. En aŭtuno iliaj fratinoj — vere duon-fratinoj, ĉar la virabeloj ne havas patron — senkompate mortigas la senhelpajn estaĵojn. Supozeble por ŝpari la nutraĵon. Ili ne pikas.

Ankaŭ la laborantinoj elkoviĝas el fekundigitaj overtoj en ordinaraj ĉeloj. Ilia nutraĵo estas poleno kaj mielo. Nur la laborantinoj pikas, defendantaj ĉiujn kaj farantaj ĉion. Ĉar ili ne ricevas spermon, iliaj ovetoj estas neniam fekundigitaj kaj kutime estas detruitaj. Nur la junaj laborantinoj kaj la reĝino travintras en la malvarmaj regionoj, dank' al siaj poleno- kaj mielo-stokok aŭ zorgoj de la abelisto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>