Rekte al la artikolo

Perditaj steloj

<<  [940]  >>

Damon M. Lord

Estas problemo, kiu interesus eble al aliaj esperantistoj. Kien iras la perditaj verdsteloj?

Hieraŭ mi metis mian verdan stelon sur tablon hejme. Post kelkaj minutoj mi revenis por repreni ĝin, sed ĝi ne estis tie! Mi serĉis ĉie, sed ne trovis ĝin. Neniu en la domo sciis, kie ĝi estis.

Tio ne okazis nur tiam, sed je aliaj tempoj: la steloj neniam trovitiĝaj. Laŭ mia opinio, la sola solvo estus, ke ekzistas loko, kien la steloj iras, kiel la perditaj ŝtrumpetoj.

Esperantujo ekzistas! Ties popolo estas la perditaj verdsteloj, kaj la lando estas apud la lando de perditaj ŝtrumpetoj.

P.S. Hodiaŭ mi trovis unu stelon en mia ŝtrumpeta tirkesto. Ĉu estas konspiro inter la ŝtrumpetoj kaj la steloj?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>