Rekte al la artikolo

Kiu estis kiu: L.N. Newell

<<  [940]  >>

Kiam mi unue renkontis Len Newell en 1927 li estis 24-jara sed jam establita en la Esperanta movado, afero ne tiel ofta tiam kiel nun. Li estis tre kvieta, sed donis impreson de kapablo kaj povo firme decidi.

Li lernis la lingvon tute sola kiam li havis nur 14 jarojn, kaj aliĝis al Birminghama Esperanto-Klubo. En 1925–26 li estis sekretario, kaj 1926–27 vicprezidanto, de la Londona Esperanto-Klubo. Sed jam literatura laboro malhelpis lian ĉeeston en la Klubo, ĉar en 1925 li fariĝis ĉefredaktoro de International Language, anglalingva revuo pri Esperanto celanta esti vendita de gazetvendistoj por informi la ĝeneralan publikon pri Esperanto. Eĉ tiam tio estis tre ambicia entrepreno, kaj en 1930 BEA decidis, ke ĝi ne plu povos trovi monon por ĝi. Lia plumnomo Eleno Vinfero (L.N. New Hell) multfoje aperis sub recenzoj, poemoj kaj artikoloj, kaj en 1928 kun K.R.C. Sturmer li tradukis La Hantataj Ŝipoj (Cunningham) por la libro-eldonejo Heroldo de Esperanto. Lia Concise Course in Esperanto eldonita en 1929 de BEA por 9 pencoj traktis la lingvon praktike kaj provizis utilajn ekzercojn kaj komentojn.

Li estis ano de la konsilantaro kaj administra komitato de BEA kaj en lastatempa letero (tradukita) skribis 'Mi memoras mirindajn batalojn (en kunvenoj de la konsilantaro) kiam mi … tute malsaĝe … elŝovis mian kolon'.

En 1928 li estis ano de speciala enketa komisiono de UEA en Ĝenevo, kaj poste ano de la loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en Oxford en 1930. Sed en 1931 li decidis, ke vivado kiel asekura oficisto ne plu estas tolerebla. Li iris al sia amata Parizo kaj fariĝis sekretario de la Universala Kongreso tie.

Poste li pasigis longan tempon en Sudano, kie li estis instruisto. En 1937 li metis siajn impresojn pri Egiptujo en la tre interesan kaj legindan libron Bakŝiŝ, eldonitan de Literatura Mondo.

Dum la dua mondmilito li fariĝis majoro en 'Intelligence', la informa fako de la Brita Armeo. Dum deĵoro en Bari, Italujo, li hazarde renkontis Profesoron Lapenna, kiu servis kiel jugoslava partizano.

Iom post la milito li translokiĝis al Aŭstralio, kie en Adelaide li denove fariĝis instruisto. El tiu periodo la elstara punkto estis la eldono de lia traduko de Hamleto en la 'Stafeto' – serio.

Kiam en oktobro 1968 li vizitis la Londonan Klubon, li aspektis tute neŝanĝita. Kun mikso de ĝojo kaj bedaŭro mi transdonis al li mian kolekton de International Language, kiun, antaŭ ol fordoni mi denove tralegis kun freŝa intereso. Eĉ ne unu numeron li posedis.

Liaj anglalingvaj verkoj estis precipe por lernejoj, ekzemple Pointers to Poetry en 1964, Appreciation of Poetry, 1966. En 1967 li finis libron pri la aprezo kaj ŝato en literaturo por studantoj por la abiturienta ekzameno.

Lia subita morto la 19-an de novembro, 1968, pro koratako survoje al Italujo en vagonaro estis ŝoko al ĉiuj sed li delonge lacige laboregis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de januaro-februaro 1998.

<<  [940]  >>