Rekte al la artikolo

Lingva konsultejo

<<  [939]  >>

William Auld

Ĉu vi povas proponi al mi vorton mallongan por esprimi paedophile? En mia novelo necesos ke la vorto estu mallonga kaj tute ne 'intelektula'.

– V. Verda

Se mi devus traduki la vorton paedophile, mi mem nepre ne uzus elegantan varianton de tiu klera grekaĵo. Ĝi estas eŭfemisma elegantaĵo por priskribi ion abomenindan, kaj mi senhezite dirus 'infanfikemulo', ĉar tio esprimas la bazan semantikon de la koncepto. (Atentu la gravan rolon de tiu sufikso '-em'!) Ĝuste tial Esperanto estas lingvo belege esprimiva – oni povas utiligi simile klarajn nemiskompreneblaĵojn anstataŭ vuali la sentojn per klerŝajnaj eŭfemismoj. La angla lingvo ĝenerale tion faras per vortoj slangaj, sed strange, nek en la angla nek en Esperanto mi konas slangan vorton por tiu sufiĉe konata fenomeno. Sekve mia vorto ne estas mallonga, sed kial do oni postulu tiun karakterizon (ne tre indiĝenan al Esperanto)?

Ĉu legantoj emas kontribui pri tiu temo?


Ĉu mi rajtas plu demandi pri la diskutitaĵoj en Lingva Konsultejo (LBE sep/okt 1997)? Mi volas aludi transitivecon de vortoj. Ni prenu ekzemple:

La akvo bolas; ĝi kuiras la legomojn.
Mi boligas la akvon; la legomoj kuiras en ĝi.

Ĉu la akvo boliĝasio kuirigas ion povus havi iaspecan sencon? Mi ne trovas logikon ĉu vorto estas transitiva aŭ ne. Ĉu mi pravas pensanta, ke memoro aŭ vortaro necesas?

– Angus Wilkiinson

Unuavice necesas atentigi, ke viaj ekzemploj estas eraraj. Korektitaj ili legiĝas:

La akvo bolas; en ĝi estas kuirataj la legomoj.
Mi boligas la akvon; la legomoj kuiriĝas en ĝi.

Duavice, necesas diskuti tion! Anglalingvanoj lingve ne rimarkas, ke transitiveco kaj netransitiveco priskribas du tute apartajn agadojn. Tiel angla boils priskribas (a) bobeladon de akvo pro varmegeco, kaj (b) metadon de akvo sur fonton de varmegeco. Anglalingvano aŭtomate elektas la signifon laŭ la kunteksto. Eble tio estus ebla en Esperanto, sed tio estus kontraŭa al grava principo, nome unu vorto: unu signifo. (Ke tiu principo estas jam lezita ne malofte, sub influo de la hindeŭropaj lingvoj, estas vere sed tre malaprobinde.) Tamen Mi bolas la akvon nepre estas por esperantisto konfuza (ne konfuziga!), ĉar nia lingvosento nepre emas rifuzi akuzativon post bolas! Ke lernanto ankoraŭ ne posedas tiun lingvosenton ne estas motivo por reformi nian tutan lingvon.

Bedaŭrinde lernantoj plejofte lernas signifojn pere de tradukoj, kaj sekve supozas, ke la esperanta vorto kaj ties alilingva ekvivalento precize samsignifas – kio, kiel atestas ĉiu tradukisto, estas fuŝa konstato (kvankam sufiĉe natura). Responde al via demando, ĉu memoro aŭ vortaro necesas, mi devas diri, ke jes. Alie via Esperanto restos piĝina.

Lernanto prefere uzu nur (aŭ ĉefe) tutesperantan vortaron, kiel PV aŭ PIV. Lernu la signifon de novaj radikoj per kuntekstoj. Tion mi utiligis, ekzemple, en mia lernolibro "Paŝoj al plena posedo" (nepagita reklamo). Lernu, ke boli signifas varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco (do nur unu el la signifoj de angla boil).

Mi memoras, ke kiel lernanto mi intence parkeris gravajn ekzemplojn, kiel la librotitolon La dormanto vekiĝas, kiu difinis por mi la transitivecon de vek. Faru simile. Aŭ alternative ellernu la signifon de (ne)transitiveco – gramatikaĵo tiel malgrava por anglalingvanoj, ke mi dubas, ĉu oni plu instruas pri ĝi en niaj lernejoj.

Cetere, la formo boliĝas aludas al la momento, kiam la koncerna akvo ekbolas, ĉar ĝia signifo estas iĝas bolanta.

Oni neniam diru, ke Esperanto estas facile lernebla – nur pli facile ol fremda nacia lingvo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>