Rekte al la artikolo

Postkongresa ekskurso al Nov-Zelando

<<  [939]  >>

Bruno Najbaro

Post kelktaga ripozo, dum kiu mi sukcesis trovi mian amikon de rifuĝeha tempo, en la Adelajda antaŭurbo Prospect, kaj eĉ celebri lian 82an naskiĝtagon plus renkontiĝi kun la latva komunumo en Adelajdo, ni forflugis, post halto en Sidnejo, al Aŭklando, iama ĉefurbo de Nov-Zelando. La urbon dividas la vasta haven-golfo, sed la larĝa plurvoja ponto tenas ĝin kune. En ĝi elstaras multaj estingiĝintaj vulkanaj konusoj, el kiuj unu estas ankoraŭ sankta por la Maorioj. Ĉar ne estas multaj multetaĝaj domoj, ĝi estas unu el la plej grandareaj urboj en la mondo, konsistanta el dometoj, ĝardenoj kaj larĝaj vojoj aŭtoplenaj. La vasta golfo estas plena de jaĥtoj. Laŭ mi ĝi estas tre plaĉa ĝardenurbo.

Dum la ekskurso ĉirkaŭ 70 personojn en 2 aŭtobusoj prizorgis nov-zelandaj esperantistoj. Nian grupon akompanis David Ryan el Velingtono, kiu pro propraj devoj transdonis nin al sia kolego Brad McDonald dum la lasta tago.

En Aŭklando ni lernis pri "submara mondo" kaj vivo de antarktaj esploristoj. Dum la lasta tago de la ekskurso, ni vizitis la Aŭklandan muzeon kaj konatiĝis kun vivo kaj arto de la bravaj polineziaj maristoj, kiuj kuraĝis vojaĝi tra la vastoj de Pacifiko per simplaj boatoj. Sur la muzea ŝtuparo ni havis komunan foton.

Rotorua estis nia dunokta haltejo, en hotelo ĉe kiu konstante elspruĉis vulkana vaporo. La tuta ĉirkaŭaĵo ŝajnis plena de gejseroj kaj la aero odoris je sulfuro. Dum tiu tago mi havis aĉan malvarmumon, sed en forir-mateno mia malvarmumo malaperis. En tiu urbo ni konatiĝis kun la maoria popolo kaj kulturo, eĉ havis vespermanĝon ĉe ili, manĝaĵon kuiritan en subtera vaporforno. Ĝi estis vere bongusta. Persone mi tie lernis unu vorton de la maoria lingvo, "Tenu-pai", kio ege feliĉigis la komunum-estron.

Kiel antaŭa teksaĵisto, mi ege ĝojis vidi ŝaf-spektaklon, kie ĉiuj al mi konataj ŝaf-rasoj paradis sur la podio kaj permesis al pluraj ŝaf-hundoj saltadi sur ili. Tie ni estis kun aliaj turistoj. Ĝi vere estis montrofenestro por la lanproduktistoj.

Survoje al nia tranoktejo ĉe lago, kraterego de estingiĝinta vulkano, en Taŭpo, ni vidis kiel nov-zelandanoj utiligas la tervaporon por produkti elektron, kaj la varman akvon por bredi trutojn kaj salikokojn.

Kiel abelisto, mi observis ke la nov-zelandanoj tenis siajn abelujojn ne ĉe domoj sed en mezo de kampoj. Ŝajne mankas tie vandaloj! La lago Taŭpo, speciale en somero, certe estas bela por feriado.

Revoje al Aŭklando ni vizitis nekutimajn kalkŝtonajn kavernojn, kie per boatveturo laŭ subtera rivero oni povas vidi milojn, eble milionojn de lampiroj, kiuj lumigas la kavernan plafonon kiel steletoj dum malluma nokto. Interalie, en Rotorua ŝajne multaj el ni vidis la sudan krucon dum sennuba vespero.

La revenvojaĝo de Aŭklando ĝis Manĉestro daŭris 19 horojn en la aviadiloj, kaj eble samlonge ni devis atendi en Melburno kaj Londono por la venonta flugo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1997.

<<  [939]  >>