Rekte al la artikolo

Monumente pri Esperanto

<<  [938]  >>

Hilary Chapman

Monumente pri Esperanto. Ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-objektoj en 54 landoj de la 5 kontinentoj. Hugo Röllinger. Redaktita de Thomas Bormann. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1977. 111 paĝoj. 24cm. Prezo: £7.50.

Dum tridek jaroj la germano Hugo Röllinger dediĉis tempon kaj energion al projekto registri sisteme tiujn stratojn, placojn, monumentojn, pontojn, parkojn, ŝipojn, eĉ asteroidojn, kiuj portas la nomojn aŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Nun legantoj kaj esplorantoj povas ĝui la fruktojn de tiu laboro.

Legu ĉi tiun verkon por eltrovi kie troviĝas la plej alta Zamenhof-monumento (en Hispanio), la plej longa Esperanto-strato (en Brazilo), la plej norda E-monumento (en Norvegio, cetere kun propra nerutina historio).

Imponas la ciferoj. La aŭtoro registris pli ol mil objektojn en 54 landoj. Ili plej multe troviĝas en Brazilo, en Francio kaj en Pollando. Kune ili montras, ke lokaj esperantistoj sukcesis gajni multe da publika rekono por la lingvo kaj ĝia iniciinto dum la pasinta jarcento. Oni ne povas ne rimarki kiom malmultaj estas Esperanto-stratoj ks en Britio. Estas dubinde ĉu la listigita E-vojo en Norwich vere devus aperi, ĉar la nomo bedaŭrinde ne plu estas uzata. Mankas mencio pri la ŝtona tabulo inaŭgurita en 1922 en la urba biblioteko de Keighley honore al Joseph Rhodes (1856–1920), 'a pioneer of Esperanto and international brotherhood'.

Unu loko kun foto vere ne rajtas troviĝi en la listo. Temas pri Silbernik-placo en Penrhyndeudraeth. Kiam esperantisto Alan Shrives aĉetis domon en 1984, li aĉetis samtempe korton, al kiu li donis tiun nomon kiel li plene rajtis. Tamen tiu nomo estas neniel oficiala, tute ne troviĝas sur mapoj kaj tiel ne akordiĝas kun la difino de Röllinger. Eventuala nova posedanto rajtus senĝene forigi ĝin, se iam vendiĝus la domo.

Unu-du pluajn manketojn oni povus rimarkigi. Apud kelkaj monumentoj kaj stratoj listigitaj aperas prave du datoj, la dato de la inaŭguro kaj poste la dato de reinaŭguro, se dum iom da tempo malaperis la koncerna ZEO ('Zamenhof/Esperanto-objekto'). Apud Olomouc (nun en Ĉeĥa Respubliko) listiĝas 'E-arbo/monumento… 1932'. Laŭ Esperanto Internacia, septembro 1946, la 10-an de junio 1946 'okazis en urba parko malkovro de la denove starigita Esperanto-memorŝtono, kiu estis kaŝita dum la nazi-reĝimo'. Tial oni legu '1932/46' por la monumento. Estas simile rilate tabulon en Zamenhof-strato, Lodz. Denove laŭ EI, septembro 1946, 'la tabulo estas enmurigita en 1930. En 1939 ĝi estis deŝirata de la Germanoj kaj uzata en iu korto kiel trotuarplato. Feliĉe ĝi konserviĝis kaj estis denove enmurigita en 14-4-1946…' Pro iu kialo Röllinger donas 1960 por la dato de tabulo en Lodz. Ĉu temas pri la sama?

Ĉiu konsultlibro (ĉu pri botaniko, ĉu pri antikvaj moneroj…) iam eksdatiĝas, kiam iom-post-iome oni malkovras novajn informojn, kaj ĉi tiu libro ne estas escepto. Mi tamen ne dubas, ke ĉi tiu fascina libro longe restos fonto de inspiro kaj, jes, sprono al agado. Mi rekomendas ĝin sen hezito.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>