Rekte al la artikolo

Letero el Eksterlando

<<  [938]  >>

William Auld

Estimataj,

Mi ricevis vian revuon La Brita Esperantisto n-ro 935/97, kaj mi dankas vin. Mi notis ke parto el la revuo kaj preskaŭ ĉiuj leteroj adresitaj al la revuo mem estis en la angla. Pri la malbonaj vortoj de persono en la angla lingvo kontraŭ la Esperantistoj, mi min detenas de komentarioj, kaj mi relegas la vortojn de L.L. Zamenhof (vidu ĉi-kune), kaj kun Zamenhof mi tute konsentas.

Mi deziras al vi ĉion bonan,

Lilia.

Jen parto el la Zamenhofa teksto:

Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas 'la neforgesebla kongreso'. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Ne, ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni sentis, ke ni estas atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj moroj.

Komento de la Redaktoro de LBE:

Mi trafas la okazon por pravigi uzadon de la angla lingvo kune kun Esperanto en la revuo, ĉar plurfoje oni kritikis tion. Limigo de la revuo al nia lingvo estis tute ebla, kiam samtempe la ĉefe anglalingva Esperanto News aperis. Sed kiam tiu lasta malaperis, la situacio ŝanĝiĝis. Mi decidis permesi uzadon de la angla pro du ĉefaj motivoj. Unue, informcele. Aperas/is amaso da grava informa materialo pri Esperanto – sed grandparte en Esperanto mem. Uzi tiun materialon ĉe neesperantistoj estas neeble sen tradukado aŭ resumado fare de la uzontoj – kio estas kelkfoje peza aŭ malpreciza laboro. Tial utilas aperigi valoran materialon jam en la nacia lingvo, cele legadon de neesperantistoj. Due, ĉiu paginto de la kotizo rajtas profiti el la revio, kaj kontribui al ĝi kaj al eventualaj diskutoj. Ne ĉiu kotizinto sentas sin sufiĉe hejme en Esperanto por skribi tiulingve al la revuo (kvankam kompreneble mi pretas korekti eventualajn erarojn). Sed fluanteco de la ideoj eble mankas en la lernata, aŭ eventuale nur aprobata, lingvo. Do malpermeso de la angla senrajtigus kelkajn membrojn, kaj tio estus samtempe maljusta kaj perdiga al niaj diskutoj. Pluraj amikoj tamen malaprobas 'negativajn' komentojn en angla lingvo (pro timo pri niaj kontraŭuloj), sed mi insistas pri la supre elmetita principo. Cetere, al niaj kontraŭuloj mi aplikas la esperantan esprimon (ĉe Reto Rossetti): Kion oni atendu de bova postaĵo krom fekoj? Tion mi tamen lasas netradukita.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1997.

<<  [938]  >>