Nia adreso estas Esperanto-Domo, Station Road, Barlaston, ST12 9DE

Sube troviĝas mapo Scroll down to see a map with which you can interact. Malsupre vi trovos kelkajn bildojn, kiuj indikas kie turniĝi sur Station Road por trovi Esperanto-Domon.

Helpetiloj

Station Road estas sufiĉe longa kaj trovi Esperanto-Domon ne estas facile, se vi ne scias, kion vi serĉas.

Se vi veturas orienten ...

Vi preterpasos fervojan vojkruciĝon kaj veturos supren. Post 500 metroj post la ponto aperos Esperanto-Domo. Vi scios, ke ĝi baldaŭas, kiam vi vidos tiujn du ŝildojn je la maldekstra flanko kaj aperos malnova domo.

Ignoru la unuan ŝildon (sur kiu tekstas "Wedgwood Memorial College: Estoril House"). Vi necesas trovi la duan enirejon (indikata per rondo en la bildo).

La dua ŝildo konfirmos, ke vi estas en la ĝusta loko.

Veturu malrapide al la enveturejo kaj parkumu ekster la granda domo (Estoril). Esperanto-Domo estas la konstruaĵo, kiu troviĝas je la dekstra flanko de la enveturejo.

Se vi veturas okcidenten ...

Vi veturos supren kiam alvenos Esperanto-Domo. Je la dekstra flanko staros arbo, kiu staras tutsole. Rekte male troviĝas ŝildo, kiu indikas Esperanto-Domon.

La ŝildo indikas kien turniĝi. Ĝi tekstas en Esperanto "Esperanto-Domo".

Veturu malrapide al la enveturejo kaj parkumu ekster la granda domo (Estoril). Esperanto-Domo estas la konstruaĵo, kiu troviĝas je la dekstra flanko de la enveturejo.