Somerlernejo

Jam dum pli ol 50 jaroj okazas la Somerlernejo en Barlastono, Stafordŝiro. Ĉi-jare ĝi senpagos kaj okazos semajnfine ĉe Esperanto-Domo, la sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio.

Gvidos du grupojn la instruistoj Jack Warren kaj Ed Robertson tute en Esperanto, laŭ la multjara tradicio. Se vi kapablas uzi Esperanton, vi trovos ion ĉe Somerlernejo utilan por vi.


 Aĝo-limigoj: Kvankam la enhavo de nia kursaro tauĝas por ĉiuj, ni bedaŭras, ke aktuale ne eblas akcepti sub-18-jarulojn ĉe niaj aranĝoj okazantaj ĉe Esperanto-Domo.

Sekven

Por Mezniveluloj

“En la progresanta grupo studentoj plifortigos sian komprenon de Esperanto per diversaj lingvaj ekzercoj. Tiuj estos precipe parolaj kaj ankaŭ celos amuzon. Inter kromaj temoj pritraktataj estos la internacia poŝtservo, difinoj de vortoj el PIV (kun kvizo), aŭtoŝildoj de Eŭropo kaj la vivociklo de la papilio."

Jack Warren dum jardekoj instruis lingvojn al plenkreskuloj. Li redaktas la jorkŝiran revuon La Blanka Rozo, prelegas ĉe regionaj eventoj kaj kontribuas artikolojn al la tutlanda revuo La Brita Esperantisto.

Montri ekzemplajn notojn

Similaj vortoj – ŝajne

Kiel ili malsimilas?

akcento - akĉento
aŭdantaro - aŭdienco
favoro - komplezo
germana - ĝermana
ĝusta - justa
letero - litero
paĝo - paĝio
palmo - polmo
pinto - poento
prava - dekstra
preĝejo - eklezio
seĝo - sidloko
sinjoro - ĝentlemano
sinjorino - damo
skatolo - kofro


Adaptiĝi al nova vivmaniero

Vojaĝante alilanden per Esperanto, oni ja havas komunan lingvon, sed ne ĉiam komunan vivmanieron. Al kiuj el tiuj situacioj vi povus facile adaptiĝi? Kiuj estus por vi problemoj? Kial?

  • Enirante domon oni demetas siajn ŝuojn.
  • Infanoj alparolas gepatrojn per iliaj antaŭnomoj.
  • Oni ne manĝas ĉetable.
  • Ĉe festoj viroj kaj virinoj konversacias en apartaj ĉambroj.
  • Ne eblas promeni sole surstrate.
  • Pluraj personoj trinkas el la sama glaso.
  • Dum konversacioj oni ne malŝaltas la televidilon.
  • Oni manĝas perfingre.
  • Dimanĉe vi devas iri al la preĝejo.
  • Oni manĝos kokidaĵon – kaj vi devas mortigi la kokidon.
  • Fremdulo demandas ĉu vi estas edz(in)iĝita.
  • Oni ne proponas al vi alkoholaĵojn.
  • Vi devas dividi dormoĉambron.
  • Por iri ien ajn oni devas bicikli.
  • Oni manĝas per bastonetoj.
  • Oni proponas al vi alkoholaĵojn.
  • Fremdulo parolas pri intimaj aferoj.
  • Ĉe publika evento oni ekstaras kaj kantas la nacian himnon.
Sekven

Por Altniveluloj

"En la progresinta grupo ni pritraktos diversajn tekstojn de vidpunkto kaj de gramatiko kaj de enhavo. La tekstoj inkluzivos aktualaĵojn, ĉu pri mondaj, ĉu pri esperantaj aferoj, ĉerpitajn ĝenerale el revuoj kaj magazinoj. Ni esploros kelkajn aspektojn de esperanta literaturo kaj la historio de la esperanta parolantaro. La celo: konversaciigi kaj, super ĉio, amuziĝi"

Ed Robertson kun Nina Pietuchowska, ĉe la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Liepāja, Latvio en 2017. Ed uzas Esperanton jam dum preskaŭ 30 jaroj, ofte ĉe internaciaj aranĝoj, kontribuas al la Esperanto-kurso por anglalingvuloj ĉe Duolingo kaj regule respondas al demandoj pri Esperanto de la ĝenerala publiko ĉe Quora.

Montri ekzemplajn notojn

Poemoj de Jorge Camacho

(el Saturno, Rotterdam: Bero, 2004)

Tion ni diru

Enmetu la ĝustan vorton en la truon:
- tre
- havas
- fartas
- diktas

(Ni diru, ke) Mi ________ bone.
(Ni diru, ke) Vi ________ afablas.
(Ni diru, ke) Ŝi ________ grandan fortunon.
(Ni diru, ke) Vivoleĝo ________.

Demandoj / taskoj:

  1. En la poemeto trovu a. imperativan verbon b. adverbon c. pronomon ĉ. adjektivon d. kunmetitan substantivon e. korelativon.
  2. Uzu la vortojn a – ĉ en nova frazo.
  3. El la ses miksitaj vortoj kreu tri kunmetitajn substantivojn: pomo, sako, libro, arbo, mano, noto (ekz. botelo, vino = vinbotelo).
  4. Aldonu al la poemo novan verson.
  5. Kion vi opinias pri la poemo?

Difino de vesperto

Krepuskulo.
Tepida stalaktito. Mastro
kaj predo de eĥo.

(Klarigoj … vesperto: fluganta muso
krepusko = vespero
tepida: ne tro varma
stalaktito: tion vi trovas en kaverno
mastro: la malo estas sklavo
predo: leonoj kaj tigroj, ekzemple, serĉas predon por ĝin manĝi
eĥo: kiam vi reaŭdas vian propran voĉon … voĉon … voĉon …)

Demandoj / taskoj:

  1. Trovu afikson en la poemo (ekzemple et/eg estas afiksoj).
  2. Uzu la afikson por krei kvin novajn vortojn.
  3. Donu alian vorton en Esperanto por tepida.
  4. Traduku la poemon en vian nacian lingvon.
Sekven

Informoj Tutkurtaj

Jen mallongaj informoj utilaj por ĉion scii pri Somerlernejo

Kiam

Somerlernejo komenciĝos je la 10:00 sabaton, la 18an de Aŭgusto. Ĝi finiĝos lunĉhore dimanĉon, la 19an de Aŭgusto.

Kie

Esperanto House, la sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio

Esperanto House, Station Road, Barlaston, Staffordshire, ST12 9DE

Trovi Esperanto-Domon

Kiu

Gvidos la progresantan sesion Jack Warren. Ed Robertson instruos la progresintan.

Loĝado

Vi devos aranĝi vian propran tranoktadon. Ni rekomendas la Travelodge ĉe Trentham.

Ni povas organizi taksion por transporti vin kaj viajn kunstudentojn inter ĉi tie kaj Esperanto-Domo, se vi ne havas propran veturilon. Taksi-kostojn ni kalkulos kaj pagigos la dimanĉon. Kutime ili ĉirkaŭas po £5-£8 por ĉiu persono. Sciigu nin antaŭe, se vi dezirus nian helpon.

Kosto

Partoprenado ĉe Somerlernejo SENKOSTAS. Se vi alvenos, vi ricevos senpage la instruadon, tagmanĝan bufedon ambaŭ tagojn, kaj trinkaĵojn dumtage.

Ne inkluziviĝas loĝado, vojaĝado, aŭ manĝo- kaj trink-kostoj por la sabata vespero, kiam ni iros al loka restoracio. Tiujn kostojn vi mem devos pagi.

Vojaĝadaj Informoj

La plej proksima stacidomo estas Stoke-on-Trent. Jen bus-horaro. Bonvolu kontakti nin se vi bezonas helpon plani vian vojaĝon.

Sekven