Ili kaptis Elzan!

Romano en facila esperanto

Johán Valano

© Kopirajto ĉe aŭtoro kaj eldoninto

HTML-eldono kreita laŭ la libroformaj eldonoj:

Kembriĝo: Edmundo, 2013-09-16.


Al Piĝi,
kun humila danko,
J. V.

Ĉapitro 1

“La polico kaptis Paŭlon kaj Sofian,” la viro diris en la telefonon.

“Kion?” sonis responde la malproksima voĉo, nekredeme.

“La polico kaptis Paŭlon kaj Sofian,” la viro ripetis. “La kunveno antaŭvidita por morgaŭ vespere ne povos okazi. Sciigu al Karlo, li scios, al kiu transdoni la informon.”

“Diable! Mi tion faros tuj. Kion pli?”

“Nenion. Atendu, ĝis mi rekontaktos vin. Ĝis!”

“Ĝis!”

La viro eliris el la trinkejo, kie li telefonis, kaj malaperis en la nokton. Alta fortulo, kies vestoj aŭ agmaniero neniel konigis liajn policajn funkciojn, diskrete ekpaŝis malantaŭ li. Li ridetis. Li sentis, ke vere komenciĝas la fino de tiu Movado por Vera Eŭropo, kiu respondecis pri tiom da mortoj, ekde la unua bombo en la flughaveno ĝis la hieraŭa ĉe la sinagogo de strato Kaloĉaja.

Bedaŭrinde nur, ke li ne povis scii, al kiu la sekvata viro ĵus telefonis.

Ĉapitro 2

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Adriano Pipelbom malkontentis. Ekde kiam lia fratino Galina elparolis tiujn vortojn la antaŭan vesperon, ili turniĝis kaj turniĝis en lia kapo, kvazaŭ decidinte ne lasi al li minuteton da paco.

Kial do la diroj de lia fratino tiel forte efikis al li? Li estis 50-jara nun, li estis riĉa, li alte taksis la potencon, kiun mono havigas. Kial do li, Adriano Pipelbom, unu el la plej sukcesaj industriistoj en la lando, lasis sian 58-jaran fratinon paroli al li, kvazaŭ al knabeto? De kie venis la nekredebla aŭtoritato, kiun Galina havis super li?

Malbonhumore li veturis nun direkte al la hospitalo, kaj la silento de lia ŝoforo ne helpis lin gajigi.

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Li eligis profundan elspiron.

Povus ŝajni strange, ke la fama Pipelbom, mastro de granda industrio, unu el la plej riĉaj kaj potencaj homoj en la mondo, ĝenerale sentis sin antaŭ virinoj kiel infaneto, almenaŭ se temis pri io pli intima ol diskutoj rilataj al la ekonomia aŭ politika situacio. Sed tiel estis.

Personaj rilatoj kun virino estis por li timigaj. Li ĉiam diris al si, ke li estas unu el tiuj homoj, kiuj spertas nur unufoje en la vivo veran paran amon. Tian amon li spertis, kiam li estis dekkvinjara. Sed la knabino, kiu estis la trezora objekto de liaj amaj sentoj, forlasis lin, edziniĝis, kaj malaperis el lia vivo. Eble li neniam resaniĝis de la sufero, kiun ŝi tiel kaŭzis. Eble pro tio li neniam plu intimiĝis kun virino.

Kaj nun, lia fratino Galina revekis en li malnovajn dezirojn, kiujn li imagis mortintaj. Ĉu ne estas stulte malhavi dum la tuta vivo la dolĉan proksimecon de amema belulino? Ĉu eblus, ke dum tiuj longaj jaroj da soleco, li fakte – sed senkonscie – deziris ion alian?

“Ludoviko, ĉu viaopinie mi devus edziĝi?” li demandis la ŝoforon.

Ĉe alia veturigisto tia demando eble estigus salteton de ekmiro, sed ne ĉe Ludoviko. La ŝoforo de s-ro Pipelbom sekvis sian vivvojon simile al la Rolls-Royce, kiun li nun irigis: trankvile, facile, digne, kvazaŭ malhelpoj kaj ĝenoj ne povus ekzisti.

Kun eta-eta rideto li respondis:

“Estus ekster mia rolo doni al vi konsilojn, sinjoro.”

“Jes, jes. Kompreneble. Mi devus scii, ke vi trovos belan vortigon por digne elturni vin el la demando. Sed diru al mi, kion vi opinius, se mi informus vin, ke jen mi baldaŭ edziĝos?”

“Se vi permesas al mi respondi sincere, sinjoro, mi dirus, ke mia reago dependus de la sinjorino, kiu havus la feliĉon kunigi sian vivon al la via.”

Dum longa minuto, Pipelbom restis silenta.

“Mia fratino Galina ŝatus, ke mi edziĝu,” li diris.

Ludoviko plu ŝoforis senvorte.

“Ĉu vi aŭdis min? Kion vi opinias pri la ideo de Galina?”

“Ne estas mia rolo priparoli la anojn de via familio, sinjoro, sed tamen, ĉar vi esprimis la deziron koni mian penson, mi vortigos ĝin jene: la vivo montris, ke s-ino Galina ĝenerale estas prava en siaj decidoj. Ŝi estas nepre fidinda persono.”

“Ĝuste. Ŝi ĉiam estas prava. Tial mi ne mirus, se ankaŭ ĉi-foje ŝi pravus. Mi pli kaj pli sentas, ke mi devos alkutimiĝi al la ideo, ke edzino mankas al mi. Mi devos fari la necesajn aranĝojn por ripari tiun mankon. Vi havas edzinon, ĉu ne, Ludoviko?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu ŝi igis vin feliĉa?”

“Mi feliĉas, sinjoro, sed mi ne dirus, ke ŝi igis min feliĉa. Estus pli ĝuste diri, ke mi igis min feliĉa kun ŝi, kaj ŝi igis sin feliĉa kun mi. Ni estas tre bonŝancaj.”

“Vi igis vin feliĉa kun ŝi kaj ŝi kun vi! Diable! Malsimpla diraĵo, sed pensiga. Mi ŝatas ĝin. Mi estas homo, kiu faras ĉion mem – memfarita homo, kiel oni diras – kaj ne plaĉis al mi la ideo, ke mia feliĉo dependu de iu alia, sed se tiel estas... Nu, nu, nu, Ludoviko, via filozofio agas problem-solve. Estas decidite: mi edziĝos.”

* * *

Al Adriano Pipelbom hospitaloj tre malplaĉis. Estis tro da koridoroj, tro da pordoj, tro da iroj kaj venoj kun vestoj tro blankaj. Kaj lia nazo preferus senti ion alian ol tiun kuracilan odoron.

Li do ege bedaŭris sian nunan situacion: li bezonis informojn, kiujn nur Johano, lia sekretario, povis doni; li bezonis ilin tuj, tiel ke poŝto ne uzeblus: kaj ili estis tiel sekretaj, ke uzi telefonon estus preni sur sin konsiderindan riskon.

Kompatinda Pipelbom! Li aĉigis sian humoron vizite al hospitalo, por ke la informiĝo ĉe juna Johano restu plene sekreta, sed kiom ajn li provis mallaŭti, ĉiuj iliaj vortoj aŭdeblis en la apuda ĉambro, kiu servis kiel ejo por kuraciloj. Tiun kuracilejon oni faris antaŭ kelkaj monatoj uzante por ĝi parton de la ĉambro, en kiu Johano nun kuŝis, kaj la muro estis aparte maldika. Kaj ĉar, hazarde, Johano estis nun sola en tiu tri-lita ĉambro, la industriisto opiniis, ke li eĉ ne bezonas flustri.

Lucia, la flegistino, kiu troviĝis en la kuracilejo, tute ne aŭskultis la industriajn sekretojn de s-ro Pipelbom, por ŝi sen-interesajn. Sed kelkaj vortoj de la riĉulo igis ŝin subite streĉi la atenton.

“Jes, Belpar,” li diris, “Belpar estas la plej bona.”

Sekvis kelkaj vortoj de la sekretario, kiujn Lucia ne sukcesis kompreni.

“Mi ne dubas,” daŭrigis la industriisto, “ke vi plenumos tiun taskon plej kontentige, kiel kutime. Sed, mi petas vin, estu plej-plej diskreta. Mi ne povas allasi, ke oni sciu, ke la fama Adriano Pipelbom deziras edziĝi, kaj uzas tiucele la servojn de la fama edziĝ-agentejo Belpar.”

Lucian la ama vivo de famuloj ĉiam interesis. Kiam ŝi, tuj poste, faris injekton al Nikolao Barinjo, la juna kemiisto en ĉambro 364, por kiu ŝia koro pli kaj pli ame batis, ŝi ne povis subpremi la emon ĉion rakonti al li:

“Imagu! S-ro Pipelbom, la fama riĉulo, deziras edziĝi! Li venis viziti sian sekretarion, kaj mi, tute nevole, hazarde aŭdis ilin interparoli. Li donis al sia sekretario la taskon prezenti lian edziĝdeziron al agentejo Belpar!”

“Pipelbom, ĉu vere? Mi konas tiun ulon. Parte dank' al mi li riĉiĝis. Mi ne agis saĝe, kaj perdis pro li belegan okazon riĉiĝi mem. Nu, nu, tiel iras la vivo. Interese, ke tia homo, kiu sukcesis sur ĉiuj kampoj, ne kapablas trovi mem edzinon, kaj devas tion fari pere de agentejo!”

“Ne al vi tio okazus, ĉu?” Lucia diris kun rideto.

“Ne,” li simple respondis, kun tono tro serioza.

Ŝi rigardis lin, atendante ion plian, sed Nikolao fermis la okulojn.

“Mi sentas min laca,” li diris.

Ŝi direktis al li amoplenajn okulojn kaj diskrete paŝis for. En la koridoro ŝi renkontis sesdekjarecan virinon, kiu sendube venis hospitalen por viziti konaton. Ke estis Galina, la fratino de la fama Pipelbom, ŝi tute ne povis scii. Nek kion ŝi tie faris.

Ĉapitro 3

Je dek kvin kilometroj for de la hospitalo, kie disvolviĝis la okazaĵoj ĵus priskribitaj, elstaras belega, malnova kastelo. Ĝi sidas sur altaĵo, kun admirinda vido al la rivero, kaj ĝiaj dikaj ŝtonmuroj aspektas kapablaj sukcese kontraŭstari ĉiujn alsaltojn de la tempo kaj de homoj militemaj. Al la vojaĝantoj, kiuj rigardas ĝin de la vojo laŭrivera, same kiel al la lokaj familioj, kiuj konas ĝin de jarcentoj, ĝi elvokas nur forton kaj riĉecon: ĝi staras tie kiel deklaro de firmeco.

Ve! La vero estas tute alia, kaj precize tion ĵus klarigis grafino Montokalva al sia «ĉefservisto», kiel ŝi nomas la viron, kiu servas ŝin, kvankam li ĉefas super neniu, se escepti, eble, la propran edzinon.

“Jes, Cipriano,” ŝi diris malĝoje, “tiel statas la aferoj. Mi ne kaŝis al vi la veron, kiel ajn malĝojiga ĝi estas. Mi ne povos resti ĉi tie. Mi devos forlasi ĉi tiun belegan domon, ĉi tiun lokon plaĉoplenan, kaj trovi ion ie, kie mia nun malmulta mono ebligos al mi plu vivi. Kredu, ke mi bedaŭros ĝin, kaj vin, Cipriano, kaj ankaŭ vian karan familion...”

“Forlasi!” flustris Cipriano, kaj lia esprimo montris, ke sub tiu sola vorto kaŝiĝis la perditeco de homo, kies vivo ĵus tute disrompiĝis.

Per granda volstreĉo li sukcesis peti precizigon:

“Se via grafina moŝto permesos, ĉu mi povas demandi, kiom da tempo – laŭ tio, kion eblas antaŭvidi – la grafinaj monrimedoj eltenos? Kiom da tempo, laŭ via opinio, sinjorino grafino, mia edzino kaj mi povos resti ĉi tie, je via servo?”

“Nu, ni eltenos tute certe, ĝis venos la papo, ĉu ne? Mi jam petis monhelpon de la aŭtoritatoj tiurilate. Se ili volas, ke la papo, dum sia vojaĝo nialanda, vizitu ĉi tiun lokon kaj povu propramane tuŝi la zonon de Sankta Gaspardeto, kiun antaŭ jarcentoj ricevis la prapatroj de mia karmemora edzo, ili certe konsentos havigi al mi monhelpon, por ke la kastelo iĝu dign-aspekta. Sed post tio..., post tio, mia kara Cipriano, mi dubas, ĉu ni plu eltenos pli ol tri monatojn.”

Cipriano estis alta viro, kaj lia korpa aspekto, kun la elstara ventro kaj la ĉiam paca vizaĝo, ĝenerale naskis en rigardanto nur la specon de respekto, kiun oni kutime sentas al fortaj trankviluloj. Cipriano iel estis kiel la kastelo, kie li servis: nemovebla, nerompebla, ricevinta de la naturo la havindan povon superforti ĉiujn kaj ĉion. Almenaŭ ŝajne.

Rigardante lin nun, grafino Montokalva, unuafoje en sia vivo, vidis en li homon kompatindan, kiu subite maljuniĝis kaj perdis la povon rebati al novaĵo, kiu unubate disfaligis lin.

“Se estas nenio plu je via servo, via grafina moŝto, mi...”

“Nenio plu, Cipriano, vi povas foriri. Mi...” Ŝi interrompis sin, rigardante lin rekte en la okulojn.

“Mi petas vian pardonon,” ŝi fine diris, mallaŭte.

“Via grafina moŝto!”

“Ne! Mi petas, ne kontraŭdiru. Prizorgi vin estis mia devo, ĉu ne? Mi bedaŭras, ke mi ne sukcesis. Tiaj estas la tempoj, Cipriano. Ni povas nur akcepti ilin tiaj, kiaj ili estas. Ni provu trovi en ni kuraĝon, ni ĝin bezonos. Espereble ni havas da ĝi sufiĉe, ankoraŭ, je nia aĝo.”

“Jes, via grafina moŝto. Bonan vesperon, via grafina moŝto.”

Kaj, provante elmontri kiel eble malplej sian batitecon, Cipriano eliris kun movoj iom necertaj, jes ja, sed tamen digne.

* * *

Ĉe la enirejo de la grafina bieno, tute proksime al la kastelo, staras samaĝa ŝtona domo. En ĝi estis aranĝita plaĉa apartamento, kie loĝis Cipriano, lia edzino Elvira kaj – de tempo al tempo, jen longe, jen mallonge – ilia filino Elza.

En la sidĉambro kun malnovaj, brile puraj mebloj, kie la servista paro nun troviĝis, la atmosfero estis peza.

“La vivo estis agrabla ĉi tie,” Elvira diris.

“Agrabla,” eĥis Cipriano.

“La grafino estas iom stranga, kelkfoje, sed al ŝiaj strangaĵoj ni kutimiĝis,” ŝi daŭrigis.

“Ni kutimiĝis,” sonis eĥe la edza voĉo.

“La kastelo estas granda, sed ŝi vivas nur en eta parto de ĝi, kaj ne zorgas, ĉu la resto estas pura aŭ ne.”

“Ne zorgas.”

“Mi ne adaptiĝos al alia mastrino. Aŭ mastro.”

“Ne. Ni ne adaptiĝos.”

Elvira prenis paperan poŝtukon, brue nazpurigis en ĝin, kaj ploris. Ŝi estis same dika kiel la edzo, sed pli malalta; vidiĝis, ke ŝia ronda, ruĝeca vizaĝo pli kutimas ridi ol esprimi malfeliĉon.

Malfermiĝis la pordo, kaj knabino eble 21-jara envenis ridetante.

“Bonan...! Ej! Kio okazas al vi? Vi aspektas, kvazaŭ la tero ĵus rompiĝis sub viaj piedoj...”

“Ĝi rompiĝis,” eĥis Cipriano, kvazaŭ ne plu kapabla pensi. Ŝajnis, ke li eĉ ne rekonas la propran filinon.

Lia edzino klarigis la teruran situacion. Je ilia aĝo, en la nuna ekonomia situacio, retrovi laboron ne estos facile. Sed eĉ se ili retrovus, la simpla fakto devi forlasi ĉi tiun lokon, al kiu ilin ligis tiom da jaroj da ĉeesto, da laboro, da travivaĵoj, rompis al ili la koron ĝis apenaŭ elportebla sufero.

Ankaŭ la juna vizaĝo de Elza mallumiĝis. Ŝi laboris en la urbo, tute sendepende, kiel kudristino, kaj ŝi sukcesis aranĝi sian vivon tre kontentige, kun sufiĉe da libereco. Ŝi tute ne bezonis monan helpon de la gepatroj, sed ŝi amis ilin, tre ŝatis ilin viziti neatendite, kiel hodiaŭ, kaj, cetere, same subite foriri. Ilia malfeliĉo efikis al ŝi korŝire.

“Kaj mi venis ĉi tien por rakonti ion ridigan...” ŝi diris, eligante profundan ĝemspiron.

“Rakontu do,” ameme diris la patrino. “Eble tio helpos nin pensi pri io alia.”

“Temas pri io, kion mi trovis interesa, rakontinda al vi. Mi ĵus vizitis Nikolaon en la hospitalo, kaj li diris al mi, ke, laŭ interparolo nevole aŭdita de flegistino, s-ro Pipelbom serĉas edzinon pere de agentejo Belpar!”

“Serĉas edzinon, ĉu?” Ŝajnis, ke subite Cipriano vekiĝis el sia senpensa stato. “Eble tie kuŝas nia solvo.”

“Solvo?”, “Kion vi volas diri?” samtempe parolis la du virinoj.

“Eble mi ne estas realisma. Mi pensis, ke se ni sukcesus aranĝi – per tiu agentejo – ke Elza edziniĝu al li, ni ne plu havus problemojn. Li estas tiel riĉa, ke li eĉ ne scias, en kiom da bankoj kuŝas lia mono, kaj...”

“Ĉiaokaze, eĉ se li petos min, mi ne edziniĝos al tiu maljunulo,” la filino interrompis, decideme.

“Li ne estas maljuna. Mi dubas, ĉu li aĝas pli ol 50 jarojn,” rebatis la patro.

“Eĉ se li aĝus nur dudek kaj estus pli bela ol... ol... ol..., nu, tre bela, mi malkonsentus. Mi amas Nikolaon, kaj kunvivos kun neniu alia.”

“Via kemiisto estas bona knabo, sed ne temas pri amo nun, nur pri maniero helpi al la kompatindaj gepatroj.”

“Ĉu vi perdis la saĝon, Cipriano?” la edzino intervenis. “Pripensu momenteton. Vi neniam elportus, ke via filino malfeliĉas la tutan vivon nur por nia komforto. Ŝajnas, ke la grafina informo batis al vi la kapon kaj vin stultigis.”

Ĉiuj tri restis dum longa minuto silentaj.

“Kaj tamen eble estas solvo,” diris Elza tre malrapide, apartigante ĉiun vorton. La gepatroj rigardis ŝin. Ŝia vizaĝo estis luma denove, kiel kutime ĉe tiu ĝenerale gaja knabino.

“Solvo, ĉu vere?”

“Jes. Se li edziĝus al la grafino...”

Ŝi fermis la okulojn. Kvazaŭ reve ŝi memoris la interparolon, kiun ŝi havis kun Galina, la fratino de Adriano Pipelbom, kiam ili renkontiĝis en la hospitalo. El la malmultaj paroloj, kiujn ili tiuokaze interŝanĝis, naskiĝis bela revo. Sed ĉu ĝi povos realiĝi? La gepatroj silente, sindemande, plu rigardis ŝin.

* * *

«Bela», pensis Cipriano rigardante la junulinon, kiu staris trans la skribotablo, «sed laŭ tute alia maniero ol mia Elza».

Li pravis. Elza havis iom angulecan vizaĝon, tre nigrajn harojn, kaj haŭton bruniĝeman, dum ĉi tiu estis blonda kun ronda, roza vizaĝo. Elza havis longajn krurojn, kaj longan nazon. Ĉi tiu estis ne pli ol mez-alta, kaj ŝia nazeto direktiĝis ĉielen.

Cipriano hezitis. Ĉu estis saĝe peti tiel junan personon preni sur sin la delikatan taskon, por kiu li venis?

“Kiel mi povas servi vin?” ŝi diris per muzika voĉo.

Lia dubemo tiel klare legiĝis sur lia vizaĝo, ke ŝi ekridis.

“Vi ne fidas min, ĉu? Vi trovas min tro juna por direkti edziĝ-agentejon, tute certe. Permesu, ke mi prezentu min. Mi nomiĝas Diana Belpar. Foje amiko diris al mi: «Via familia nomo sonas kiel nomo de edziĝ-agentejo». Mi pensis: ĉu tio ne estus signo de l' destino? Mi provu. Nu, mi provis kaj sukcesis. Belpar estas nun la edziĝ-agentejo plej bonfama en la urbo, ĉu ne? Eble ĝuste ĉar mi estas juna, mi aliris la demandon laŭ nova vojo, kun modernaj principoj. Nu, diru al mi, sinjoro, kiel vi nomiĝas, kaj kia estus por vi la ideala vivkunulino.”

“Ne mi deziras edziĝi, s-ino Belpar. Mi persone jam havas edzinon, ne idealan, sed tute bonan por viro, kiu ne povus esti ideala edzo. Ne. Mi ne venas por mi. Kaj ĝuste tial mia tasko estas tre delikata.”

“Pri kio do temas?”

“La afero devas resti absolute sekreta. Se iu ajn ekscius... Estus katastrofo.”

“Kompreneble, kompreneble. Sed vi povas fidi min. Mia agentejo estas bonfama ankaŭ pro tio, ke nenio ĉi tie dirita diskoniĝas ekstere.”

“Nu, mi ne scias, sed tamen, mi prenos sur min la riskon. Mia mastrino, kiu deziras edziniĝi, estas grafino Montokalva.”

Se Diana Belpar sentis miron, ŝi ĝin bonege kaŝis. Moviĝis eĉ ne muskoleto de ŝia vizaĝo. Kun la sinteno de bona oficistino, ŝi simple notis la nomon.

“Ŝia grafina moŝto estas treege riĉa,” malhonestis Cipriano, “kaj ŝi nature timas, ke neseriozuloj provos edziĝe kapti ŝian monon. Tial speciale gravas sekreteco. Kaj tial ŝi konsideros nur proponojn de viroj vere riĉaj, ĉar nur tio garantios, ke ne la mono ilin altiras al ŝi.”

“Evidente. Kiom aĝa estas la grafino?”

“Kvardeknaŭjara. Ŝi havas la kastelon, kiun vi certe konas, en belega loko, kaj unu el ŝiaj kondiĉoj estas, ke la edzo konsentu vivi tie kun ŝi.”

“Ĉu ŝi jam edziniĝis antaŭe?”

“Jes, dufoje. La unua edzo forlasis ŝin, la dua mortis.”

“Kian viron ŝi preferus renkonti?”

“Kiel mi diris, la unua kondiĉo estas, ke li estu riĉa. Sed ŝi deziras krome viron laboreman, kuraĝan, pli malpli samaĝan, viron, kiu sukcesis en sia profesio kaj tiel fakte elmontris sian valoron. Industriiston, ekzemple...”

“Jes, mi vidas.”

“Sed estas aspekto tre delikata en ŝia decido, kaj sekve en mia tasko. Mi ne dubas, ke vi komprenos ŝian deziron: la alia persono devas ne scii, ke ŝi turnis sin al edziĝ-agentejo. Se diri la veron, ŝi tute ne ŝatas la ideon uzi viajn servojn. Ŝi tion akceptis nur, ĉar ŝi ne kredas je la eblo solvi sian problemon alimaniere, sed la ideo tre malplaĉas al ŝi. Ŝi hontas.”

“Nu, jes, mi povas tion kompreni, sed... Kion mi povas fari? Mia rolo estas konigi unu al la alia personojn, kiuj aperas kapablaj ekami sin reciproke. Se mi ne povas sciigi al ŝi la nomon de eblaj vivkunuloj, kion mi povos fari?”

“Ĉu vi ne povus komuniki ilian nomon al mi? Ŝia grafina moŝto petis min peri plej diskrete. Mi konas ŝin tre bone, kaj ŝi havas plenan fidon al mi. Mi povus viziti la koncernajn personojn, vidi mem, ĉu ili taŭgos... Ne estas ia ajn risko por vi: geedziĝo ne okazas, se unu el la koncernatoj ne diras «jes», kaj je sia aĝo, ŝia grafina moŝto scias, kion ŝi faras.”

Diana rigardis Ciprianon tre longe. Sed la ideo, ke li parolas malvere, kaj ke la grafino nenion scias pri la afero, ne venis en ŝian kapon.

“Bone,” ŝi fine diris. “Se iu prezentiĝos, kiu respondas al la deziroj de via grafino, mi ekrilatos kun vi.”

Ĉapitro 4

La ĉielo bluis, la birdoj kantis, la aero varmetis agrable: ŝajnis, ke la tuta naturo decidis montri sin plej gaja por bonvenigi Johanon, la sekretarion de s-ro Pipelbom, kiam, la sekvantan matenon, li eliris el la hospitalo. Ankoraŭ iom pala, li ĝojis senti sin denove sana.

Li konis sian mastron, li sciis, ke kiam tiu ion decidis, li ne ŝanĝas sian ideon, sed efektivigas ĉion necesan por trafi la celon, kiun li difinis al si.

Tamen, ĉi-foje, Johano duone atendis, ke s-ro Pipelbom ne restos firma ĉe sia decido serĉi edzinon pere de agentejo. Verdire, li ne estis tute certa, ke la vizito de lia mastro okazis reale. Ĉu ne lia malsaneca stato lin igis imagi ĝin? Mire do li aŭdis la riĉulon tuj informiĝi, ĉu li jam faris la necesajn aranĝojn.

“Sinjoro, mi ĵus eliris el la hospitalo, kaj al la oficejo tuj venis. Mi ne havis tempon. Ĉu vere vi deziras, ke...?”

“Kompreneble. Vi aŭdis min, ĉu ne?, kiam mi vizitis vin en tiu terura loko. Vi jam perdis tempon venante oficejen. Iru tuj!”

Johano rapidis for, sed – ĉar li estis singarda – antaŭe petis s-ron Pipelbom subskribi paperon, en kiu estis dirite, ke Johano reprezentas la konatan industriiston en ties edzin-serĉado. Ne taŭgus, ke la homoj en la agentejo malfidu lin. Plena je memfido, kaj scivolema, li eniris en ties oficejon.

“Ĉu tiaj estaĵoj envere ekzistas?” demandis al si Diana Belpar, admirante la belulon, kiu ĵus envenis.

Johano ja estis alta junulo, brunhara, blu-okula, kun kortuŝa vizaĝo kaj rideto kapabla igi iun ajn knabinon sekvi lin ĝis la mezo de Saharo. Krome, io tre simpla en lia sinteno tuj sentigis, ke li ne rigardas sin supera al la homoj, kiuj ne havas la feliĉon esti same bele kunmetitaj. Kaj tiu simpleco igis lin eĉ pli altira.

“Ĉu tiaj estaĵoj ekzistas envere?” li pensis sammomente. Li antaŭe opiniis, ke tia beleco ekzistas nur en filmoj. Lia koro batis forte. Li sentis, ke jam li komencas enamiĝi al ŝi.

“Mi ne venas propranome,” li ekparolis, apenaŭ elportante la kortuŝan povon de tiuj mirindaj okuloj. (Li sentis timete, ke li preskaŭ povus ruĝiĝi, maloftega okazaĵo ĉe li).

“Je kies nomo vi do venas?” muzikvoĉis la kisinda buŝo.

“Jen,” Johano respondis, kaj li transdonis la rajtigilon subskribitan de s-ro Pipelbom. Diana Belpar ĝin legis atente.

“Mi estas la sekretario de s-ro Pipelbom,” la junulo diris, tuj kiam ŝi finis la legadon, “kaj li petis min veni ĉi tien por prezenti lian deziron. Ĉar li estas tre vaste konata homo, mi opiniis, ke estus saĝe peti de li ion skribitan. Sen ĝi, vi eble imagus, ke temas pri ŝerco!”

“Efektive,” Diana respondis.

Tiu dokumento senpezigis ŝin. Male al Cipriano, kiu disradiis seriozecon per la tuta sinteno, ĉi tiu agrabla junulo povus esti, ekzemple, studento fi-ŝercema.

“Kio precize estas lia deziro?” ŝi demandis.

“Li estas kvindekjara, tre riĉa. Li tiris neimageblan riĉon el diversaj produktoj, el kiuj unu el la plej novaj estas tabako sentabaka, pri kiu vi certe aŭdis, ĉu ne?”

“Jes. Tiu produkto ebligas al homoj fumi kun la sama plezuro, kvazaŭ estus tabako, sed sen ties malbonaj efikoj al la sano.”

“Ĝuste. Nu, li estas tre riĉa, kaj nun volas edziĝi. Sed li ne deziras junulinon, kiu akceptus lin por la mono. Li esperas trovi pli malpli kvindekjaran virinon, sufiĉe monhavan, kapablan paroli interese pri plej malsamaj temoj, bonfartan, ŝatantan bone manĝi kaj trinki, kaj ankaŭ vojaĝi. Vi vidas. Li tute ne zorgas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ ne. Li bezonas kunulinon, kun kiu li povu vojaĝi kaj diskuti pri ĉio.”

“Dankon, sinjoro. Vi donas al mi sufiĉe precizan bildon pri tio, kion via mastro deziras. Mi tre ĝojas: tio faciligos mian taskon. Ĉu mi kontaktu lin, aŭ vin, kiam mi povos sciigi la nomojn de interesaj eblulinoj?”

“Min, kompreneble. Li havas tre multe por fari kaj ne havas tempon por prizorgi mem la aferon. Li havas plenan fidon al mi, kaj scias, ke konante lin tre bone, mi prezentos al li nur personojn, kiuj vere respondas al lia deziro.”

Dum la senvorta momento, kiu sekvis, Johano direktis al Diana sentoplenan rigardon.

“Mi... mi... mi ne dubas, ke vi sukcese aranĝos la aferon. Eeee...”

Ŝi estis notanta ion, sed lia subita sin-interrompo igis ŝin levi la okulojn al li.

“Ĉu s-ino, aŭ f-ino Belpar?” li demandis, iom sinĝene.

“Mi ne ŝatas tiujn vortojn, sed se vi volas scii, ĉu mi estas edzino, la respondo estas: ne. Mi eĉ ne havas vivkunulon. Mi estas libera, kaj tre alte taksas mian liberecon.”

“Se vi estas libera, ĉu mi povas inviti vin al vespermanĝo hodiaŭ?”

Ŝi ridetis.

“Mi ne estas tiel absolute libera. Ne. Por ĉi tiu vespero mi planis ion alian, sed mi estos libera morgaŭ, kaj tute konsentos uzi tiun liberan tempon kun vi, se taŭgos ankaŭ morgaŭ.”

“Taŭgos. Kaj estos por mi granda ĝojo. Ĉu mi venu ĉi tien?”

“Ne. Mi iros al mia apartamento por igi min bela. Mi tie atendos vin je la... ĉu la oka? Jen mia adreso. Ej! Ne foriru,” ŝi krietis, vidante lin ekstari kaj turni sin al la pordo. “La servoj de tiu ĉi agentejo ne estas senpagaj. Mi devas klarigi la monan aspekton de nia aranĝo, kaj la interkonsenton vi devos subskribi.”

Ĉapitro 5

En sia oficejo, plej moderne meblita, s-ro Pipelbom sidis en brakseĝo kaj pensis. Li rondrigardis sian oficejon. Li ŝatis ĝin. Ĝi estis vasta, riĉomontra kaj komforta: ĝi signis potencon.

Li pensis pri sia domo. Jes, li ŝatis ankaŭ sian domon, pro la samaj motivoj, kaj la tutan bienon ĉirkaŭ ĝi. Sed nun... Ekkolero kaptis lin. Tiuj diablaj socialistoj... Estas hontinde, fari tion al li. Forpreni eron el lia bieno, kaj do el lia potenco! Kiel eblas? Kaj tamen...! Li sciis, ke ili estos pli fortaj. Eĉ lia tuta mono ne povos ŝanĝi ilian nekredeblan decidon, en la nuna politika situacio. Edziĝo, siaflanke...

Dum, videble, li profunde pensadis, Johano lin rigardis, respekte atendanta. Li konis sian mastron. Li vidis, ke decido formiĝas en lia menso. Ne necesos multa tempo, por ke li konu ĝin.

“La respondo estas jesa,” la mastro fine deklaris kun la solena voĉo de prezidanto leganta al la kunsidantoj la rezulton de voĉdono. “Mi edziĝos al grafino Montokalva.” Kaj li silentis.

Li pensis al ŝi. Li neniam ŝin renkontis, sed pri ŝi li sciis multon: malbela, sed supere inteligenta virino, konata kiel ridema ĝojulino, ĉiam ema ŝerci kaj aliri la vivon el plej pozitiva angulo; kvankam fojfoje impresa, ŝi estis, laŭdire, fakte simpla persono, kun simpla rigardo al la mondo.

Nelonge, tamen, lia penso restis ĉe ŝi. Lia revo rapide transiris al ŝia kastelo. Vivi tie estus dono de la dioj. Hodiaŭ, kiam la nova plimulto en la urba konsilantaro – tiuj aĉaj socialistoj – decidis fari publikan promenejon laŭlonge de la rivero kaj tiel forŝteli parton de lia tiea bieno, li sentis pli kaj pli la emon iri vivi aliloke. Ĉu la kastelo de Montokalva ne estus plej mirinda vivloko? Ĉu ĝi ne estus eĉ pli bela signo de potenco ol lia nuna riĉula domo ĉe-rivera? Jes, ju pli li pensis pri ĝi, des pli la ideo plaĉis.

“Ĉu vi scias ion plian pri la afero?” li demandis sian sekretarion.

“Jes,” tiu respondis, “ion, kio ne simpligas la situacion, bedaŭrinde. La grafino volas, ke oni absolute ne sciu, ke ŝi deziras edziniĝi pere de agentejo. Vi do devos aranĝi renkontiĝon tiamaniere, ke ĝi aspektu kiel eble plej natura, neplanita.”

“Nu, tio estas via tasko, knabo. Vi aranĝu ion, por ke ni renkontiĝu. Restu al mi nur aliri ŝin kaj diri: «Grafino, mi deziras edziĝi al vi. Bonvolu subskribi la interkonsenton.»”

“Ne, ne, ne, ne, sinjoro. Ne eblus. Tiel vi fuŝus ĉion. Sed, se vi permesas la demandon, ĉu vi estas tute certa, ke vi volas edziĝi al ŝi? Ĉu vi ne deziras konsideri aliajn eblojn?”

“Ne. Mi decidis. Vi donis al mi ĉiujn informojn pri ŝi: ili konfirmas, kion mi aŭdis diversflanke. Ŝi estos mia edzino. La celo estas decidita. Nur restas difini la rimedojn.”

Rapidvola s-ro Pipelbom ĉiam estis, kaj al tiu eco Johano delonge kutimiĝis, sed ke, ne konante virinon, lia mastro firme decidis ligi sian vivon al ŝi, nur post kelkminuta konsiderado, tio estis malfacile kredebla. Tamen, estis fakto: la tuta sinteno de s-ro Pipelbom, kaj lia vizaĝa esprimo, ne lasis pri tio eĉ plej malgrandan dubon.

“Mi diskutis la aferon kun la ĉefservisto de sinjorino la grafino,” Johano plu parolis. “Li diris al mi, ke plej bone estus agi tiamaniere, ke ŝi renkontu vin en cirkonstancoj, en kiuj vi aperu kiel eble plej admirinda, t.e. en cirkonstancoj, kiuj veku amon de ŝi al vi.”

“Ĉu la simpla fakto, ke la fama Adriano Pipelbom proponas al ŝi geedziĝi, ne sufiĉus, por ke ŝi jesu?”

“Ne. Virina menso ne reagas, kiel tiu de aĉetanto. Vi devas estigi amon en ŝi, aŭ vi malfeliĉos dum la tuta posta vivo.”

“Verŝajne vi pravas. Sendube vi pravas. Jes, mi komprenas. Mi devas prezenti min al ŝi tiamaniere, ke ŝi ekamu min. Sed kiel fari? Kiel oni vekas amon en virino? Ĉu vi scias? Ĉu vi havas ideojn?”

Johano hezitis. Li preskaŭ komencis paroli, fakte jam malfermis la buŝon, sed tuj refermis ĝin.

“Mi vidas, ke vi havas ideon. Kial vi ne diras ĝin tuj?”

“Pardonu min, sinjoro. Mi konsideras, ĉu ĝi taŭgos aŭ ne. Nu, mi submetu ĝin al vi. Mi pensis jene: se oni savas homon el danĝero aŭ malagrabla situacio, la savito emas ami la savinton, ĉu ne?”

“Prave! Tute brila ideo! Ni provu estigi situacion, en kiu mi povos aperi kiel iu, kiu savis ŝin el terura danĝero. Tio certe efikos.”

“Se ni tr...”

Pipelbom interrompis.

“Jen mi havas ideon: vi faligos ŝin en la riveron, kaj mi staros apude, kaj ĵetos min en la akvon, kaj ŝin savos.”

“Ĝuste pri simila situacio mi pensis, sed via propono enhavas malfacilaĵon: ĉu vi vere kapablus savi ŝin?”

Pipelbom enpensiĝis dum minuto.

“Mi timas, ke ne,” li fine diris. “Mi malbone naĝas. Kaj savi... nu, tio eble ne estas facila. Ni trovu ion alian.”

Ambaŭ viroj profundiĝis en longa silenta pensado.

Fruktodone.

* * *

“Diana!”

“Jes, Johano.”

Ili sidis en agrabla restoracio, en angulo trankvila, kie oni forgesis la ĉeeston de aliaj manĝantoj. Li metis sian manon sur ŝian.

“Antaŭ kelkaj tagoj mi estis en hospitalo. Prizorgis min tie tre bela flegistino, Lucia. Mi opiniis, ke mi amas ŝin, sed...”

“Sed...”

“Sed nun ne plu. Estas evidente, ke mi povas ami nur vin.”

“Estas evidente, ke la suno turniĝas ĉirkaŭ la tero, ĉu ne? Tion vi certe vidis mem, konstatis propraokule. Ĝi ekaperas el unu flanko kaj malaperas ĉe la alia flanko, ĉu ne?” ŝi rebatis, kun rido en la okuloj, sed buŝo serioza.

“Kion vi volas diri?”

“Ke kelkaj ideoj estas evidentaj, sed neĝustaj.”

“Diana!”

“Nu, mi ne scias. Eble vi povas ami nur min. Kompatindulo!”

“Kial mi estus kompatinda?”

“Ĉar mi trompos vian atendon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Mi decidis resti sola dum la tuta vivo. Aŭ almenaŭ senvira.”

“Tiu ideo estis bona antaŭ ol vi renkontis min. Sed nun ne plu. Evidente mi estas la viro por vi.”

“Ne, ne, amiketo. Mi estas la Liber-ama Virino.”

“Vi komedias. Vi ludas rolon. Sed profunde en vi, vi certe sentas, ke iutage vi decidos vivi kun viro: mi.”

“Mi ne komedias. Mi vidis tro da malfeliĉaj paroj, kaj mi diris al vi la veron. Kaj tamen, se mi komedius, mi komedius tiel bone, ke vi tion tute ne rimarkus.”

“Kial?”

“Plej simple: ĉar mi estas ano de amatora teatra grupo. Ĉu mi neniam tion diris al vi? Kompreneble ne, ni apenaŭ konatiĝis.”

“Sed vi havas la impreson, ke ni konas unu la alian jam de longe, kaj ke mi scias ĉion pri vi. Tio estas signo. Signo, ke vi amos min. Vidu, vi perfidis vin mem. Vi ne estas tiel kapabla ludi teatre, kiel vi imagas.”

“Ho jes, mi estas kapabla. Tio estas kontrolebla fakto, publike konata. Mi lernis ludi ĉiajn rolojn plej versimile.”

La menso de Johano rapide laboris. Teatra grupo amatora! Tio helpus por realigi la... Kaj tio estus bona motivo por revidi ŝin kaj vidigi al ŝi, kiel malsaĝa ŝi estas en sia sinteno pri viroj, aŭ almenaŭ pri La-Viro-Por-Ŝi.

“Teatra grupo, ĉu?” li diris. “Interese. Aŭskultu. Ĉu vi opinias, ke viaj samgrupanoj akceptus partopreni en iu ludo kun mi?”

Kaj per plej mallaŭta voĉo li klarigis la planon.

Ĉapitro 6

Oftege, kiam ŝi estis infano, Elza revis, ke ŝi estas la grafino. Strange, se konsideri, ke ŝi havis la freŝecon de l' junaĝo, dum grafino Montokalva estis fama pro sia malbeleco: misturnita nazo, tro vasta buŝo en vizaĝo tro longa kaj haroj rifuzantaj ordiĝi kunformis kapon senharmonian («ĉevalecan», kelkaj diris) kaj la vireca korpo kun la tro fortaj ŝultroj ne helpis forpreni ĉe vidanto la penson, ke kiam Naturo faris ŝin, ĝi fuŝis sian laboron.

Sed por Elza la grafino estis iu tute speciala. Ŝi havis kastelon, dignecon, potencon, kaj la tono, kiun uzis la patro por paroli pri ŝi – «grafina moŝto»! – ĉiam pensigis pri mistera, kvazaŭ pra-devena supereco. Krome, ŝi havis ĉevalon.

Ĉiumatene je la sepa, la grafino surmetis specialajn rajdajn vestojn kaj surĉevalis promene, ĉiam sur la samaj vojoj. Sur sia ĉevalo, kiel bela, kiel potenca ŝi aperis!

Ekde la infaneco, Elza, kiu pli malpli scipovis rajdi, revis pri la belaj rajdovestoj de l' grafino, kaj pri ties supereca sinteno dum la ĉeval-promenado matena. Se foje, eĉ nur unufoje, ŝi povus ludi ŝian rolon...

Kaj jen la mirinda okazo prezentiĝis.

Kiam Nikolao, ŝia amata kemiisto, sinĝene petis ŝiajn ideojn pri la eblo provi en reala situacio la substancon, super kiu li laboris jam de longe, kun la espero ĝin vendi al la ŝtata spiona servo, kiu – laŭ la konfidencoj de amiko – tre deziris havi ion similan, ŝi tuj sciis, al kia praktika celo ĝi povos aplikiĝi. Temis ja pri substanco, kiu, en malgranda kvanto, igis bonhumora, sed samtempe malhelpis la menson efike funkcii, kaj kiu, en difinita, pli granda kvanto, estis dormigilo kun apartaj karakterizoj.

Nun, estis kelkaj minutoj antaŭ la sepa matene. Elza staris en la dormĉambro de la grafino kaj rigardis kun forte batanta koro ties profundegan dormon. La substanco de Nikolao belege efikis. Tute trankvile, Elza iris al la granda ŝranko, kie multaj rajdovestoj pendis. Ŝi elektis malrapide, sin vestis kaj admiris sin en la alta spegulo. Diri, ke tiuj vestoj perfekte taŭgis, estus paroli malvere, sed ne tiu detaleto fuŝis ŝian plezuron.

La plezuro iĝis eĉ pli granda, kiam ŝi rimarkis la nazumon de la grafino kaj unu el ties perukoj, kiu tie troviĝis sur sia subtenilo. Subpremi la deziron ilin uzi postulus superhoman volforton, kaj Elza ne estis superhoma. Kun silenta gajeco ŝi surmetis tiujn plibeligilojn. Bedaŭrinde, la peruko ne bone teniĝis. Sed en la ŝranko estis almenaŭ kvin aliaj! Tujtuj! Ek! Okazu kompleta grafiniĝo! Unu el tiuj perukoj montriĝis perfekta.

Kiam Elza rigardis sian bildon en la spegulo, ŝi malfacile sin detenis de brua rid-eksplodo. Ŝi sentis sin tute grafina.

Kun larĝa rideto ŝi eliris el la ĉambro kaj paŝis ĉevalejen.

La tuta naturo reciproke ridetis. Neniam la ĉielo tiel bluis, neniam tiel arte kantis la birdoj, neniam la arboj tiel amike signis bonvenigon.

Elza ridis al si tutkore. Endormigi la grafinon per la nikolaa drogo estis infanlude facile, tio montriĝis nur simpla, ĝojiga ŝerco. Kaj realigi je la aĝo de 21 jaroj la deziron plej forte sentatan dum la tuta infaneco! Kio pli ol tio povus doni senton de perfekta, plaĉa rev-plenumiĝo? Ŝi rajdis, rajdis, rajdis plu, feliĉega. Ŝi, finfine, estis la grafino.

“Halt!”

Ili agis tiel rapide, ke Elza apenaŭ konsciis, kio okazas. Kvin maskitaj viroj, kelkaj kun pistoloj, ĉirkaŭis ŝin, ektenis la ĉevalon kaj ŝin kondukis for. Mallibera.

* * *

Jam la kvinan fojon en kvin minutoj Adriano Pipelbom rigardis la horloĝon. Li stariĝis de sur sia seĝo kaj komencis paŝi sencele en la ĉambro. Li ekbruligis unu el la pipelbomaj sentabakaj cigaroj, sed eĉ tio ne redonis pacon al li. Fine, kvankam estis iom tro frue, li eliris. La atendo ja iĝis neelportebla.

Bela estis la nokto. La luno brilis kaj miloj da steloj okulumis al tiuj el la teranoj, kiuj, kortuŝitaj de la paca somernokto, direktis la rigardon ĉielen, kvazaŭ danke.

Adriano Pipelbom ne estis unu el ili. Li ne interesiĝis pri la steloj, kaj la sentoj, kiuj movis lian koron, neniel rilatis al danko. Li timis.

Ĉiam estas io malplaĉa en la fakto stari atendante iun, kiu ne venas. Se, krome, la atendo okazas nokte en arbareto, kiun trakuras kaj traflugas ĉiaspecaj bestetoj, kiujn ne eblas vidi, sed kies ĉeesto senteblas pro mil bruetoj, ĉiu pli malplaĉa ol la alia, tiam oni havas la impreson, ke oni baldaŭ perdos la saĝon por-ĉiame. Eĉ se oni nomiĝas Adriano Pipelbom.

La tempo pasis ege malrapide. Nenio okazis. Eĉ la bruetoj similis unu la alian de minuto al minuto, de kvaronhoro al kvaronhoro, alportante neniun diversecon al la unutona etoso de tiu en-arbara gardostaro.

En Adriano Pipelbom la timo pli kaj pli emis transformiĝi en koleron. Kion ili faras? Li alvenis ĉi tien kvaronhoron tro frue, sed ili nun malfruas duonhoron rilate al la firme difinita horo. Ĉu li povos ludi sian rolon taŭge, se ili plu atendigos lin? Kia malserioza generacio! La nunajn junulojn oni vere ne povas fidi.

Tamen, eble okazis io fuŝa, eble io misfunkciis, pri kio ili ne respondecas, ĉu? Li lasos al ili plian duonhoron.

Okazis nenio. La tuta plano malsukcesis. Ne ĉi-nokte Adriano Pipelbom povos savi la grafinon el danĝero, kaj ŝian koron tiel kapti. Li reiris hejmen, brulanta je kolero.

* * *

Adriano Pipelbom ne estis homo, kies koleroj forsvenas per si mem. Nur kiam ili trovis eksteran objekton, ili iom post iom komencas forbruli. Ĉi-foje li decidis direkti la furiozon al sia sekretario. Li paŝis telefonen.

“Mi ne komprenas, sinjoro,” respondis la trankvila voĉo de Johano. “Ĉio estis en ordo ĉi-matene. Ili atendis grafinon Montokalvan je la antaŭvidita loko, laŭ la indikoj, kiujn mi antaŭe ricevis de la servisto Cipriano pri ŝiaj rajdaj kutimoj. Ili sukcese haltigis la ĉevalon kaj kaptis ŝin. Kiam mi telefonis al ili tagmeze, ili certigis, ke ili transirigos ŝin ĉi-nokte el la urbo al tiu kampara dometo, pri kiu ni interkonsentis, kaj kien oni povas alveni nur piede tra la arbareto. Ili konfirmis, ke ili pasos je la 22:25 sur tiu arbara vojeto, kie vi troviĝos. Ili rediris al mi, ke ili konas senmanke sian rolon kaj ne dubas, ke ili sukcesos lasi vin superforti ilin tute bone. Ili estas anoj de teatra grupo kaj eĉ provludis inter si, kiamaniere ili helpos vin faligi la tri, unu post la alia...”

“Vi ne bezonas rediri al mi nian tutan planon. Ankaŭ mi konis mian rolon perfekte. Sed kiel mi povus ludi ĝin, se la aliaj ne venas? Kio okazis al tiu kompatinda grafino? Vi...”

Johano sentis, ke jen venos la kolera kriado. Kiel jam dirite, li konis perfekte sian mastron, li sciis, kiamaniere paroli al li en similaj cirkonstancoj. Per voĉo samtempe seka, trankvila, kaj tamen plena je respekto li diris:

“Ne havu zorgojn, sinjoro, mi informiĝos kaj tuj sciigos al vi.”

* * *

Kiam la telefono reaŭdigis sin, Pipelbom ne dubis, ke jen lin vokas Johano, por sciigi la situacion. Li sekve tre miris, kiam alparolis lin iom naza voĉo, al li tute nekonata.

“S-ro Pipelbom?”

“Estas mi. Kiu vi estas? Kion vi volas?”

“Mi parolas nome de la teatraj amatoroj, kiuj aranĝis por vi la kapton de ...”

“Ŝŝŝŝ! Ne diru nomojn ĉe la telefono. Oni neniam scias, ĉu iu ne subaŭskultas nin,” interrompis la riĉulo.

Kial, kelkajn minutojn antaŭe, li lasis sian sekretarion telefone raporti plej detale pri ilia plano, kaj nun subite pensis pri la risko de subaŭskultado, neniu povus klarigi. Oni povas esti sukcesa memfarita homo, kaj agi nekonsekvence.

“Nu, vi proponis al ni pagon por tiu laboro, ĉu ne? Verŝajne estus malsaĝe diri telefone, precize kiom, laŭ via propono, ni devus ricevi.”

“Jes, jes, diskretu, mi petegas vin, diskretu. Sed nun,” li varmiĝis, “mi postulas klarigojn pri tio, kial vi lasis min atendi dum tuta nokto en loko plej malplaĉa, dum vi devis plenumi taskon precizan kaj facilan.”

“Ne koleru, s-ro Pipelbom, ne koleru. La afero estas simpla. Unu el ni subite konsciiĝis, ke grafino valoras multe pli ol vi proponis. Nun, kiam ni tenas ŝin kaptita, kial ni redonus ŝin kontraŭ difinita sumo, se ni povas postuli de vi la dekoblon?”

“Kion? Vi... Vi postulas la dekoblon?”

“Jes. Bonvolu pripensi iomete. Ni havas la grafinon. Ni povas fari ion ajn el ŝi. Kial ni ne uzus tiun okazon por tiri el vi sumon, kiu por ni estos granda kaj grava, dum vi eĉ ne sentos ĝian mankon?”

“Nu... Sed... Vi estas aĉuloj! Mi tuj informos la policon, kaj...”

“Ne, sinjoro, vi ne informos la policon. Vi perfekte scias, ke se vi tion farus, ni devus suferigi la grafinon, eble eĉ mortigi ŝin. Vi ne akceptus respondeci pri tia fi-ago, ĉu?”

“Sed...”

“Aŭskultu, sinjoro. Mi sufiĉe parolis. Mi lasos vin pripensi la aferon. Nun estas malfrue. Mi revokos morgaŭ por aranĝi detale la pagon kaj la redonon de la grafino, eble ankaŭ kun vi en la rolo de savanto.”

“Klik,” faris la telefono, antaŭ ol Pipelbom havis la tempon malfermi la buŝon.

Li ekstaris, kaj iris preni glason, kune kun botelo da brando. Refortigilon li nepre bezonis.

* * *

Johano iĝis ege pala.

“La aĉuloj!” li kolervoĉis.

“Kion ni faru?” demandis lia mastro, kun la tono de homo tute senhelpa.

Ambaŭ enpensiĝis.

“Ĉu la polico?” demandis Pipelbom.

“Ne. Tro danĝere. La sola solvo estas pagi. Finfine, via celo estas aperi al la grafino kiel savanto. Ni ne plu bezonas la enarbaran teatraĵon. Se la grafino ekscios, ke kiam ŝi estis kaptita, vi estas tiu, kiu proponis pagi por ŝia liberigo, vi estos efektive tiu, kiu savis ŝin. Ŝi estos kortuŝita, kaj tute certe same dankema, kiel en nia unua plano. Eble eĉ pli, ĉar ĉi-foje la afero aperos pli reala.”

“Eble vi pravas. Tamen, mi ne ŝatas la ideon jesi al tia ĉantaĝo. Mi proponas, ke ni ne decidu hodiaŭ. Dormi ĝenerale helpas trovi solvon al problemo. Ni reparolos pri tio morgaŭ matene. Sed mi postulas, Johano, ke vi havu ideojn!”

Ĉapitro 7

La grupo ridegis.

“Kion ni faros morgaŭ, se li konsentos pagi?” junulo demandis.

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la ĉefo.

“Ni akceptos la monon,” tiu diris post silento, “kaj tuj redonos ĝin al li. Ni ne estas malhonestuloj. Ni ŝercis, kaj tion ni diros al li. Li verŝajne koleros, krios, ke nia humuro al li ne plaĉas. Mi respondos, ke niaj humursentoj malsamas, kaj ke mi persone trovis la ŝercon plej ĝojiga. Estas fakto, ke nia komedieto tre plezurigis min. Vi havis bonegan ideon, Ĝeraldo. Estas agrable senti sian potencon super fama potenculo.”

“Sed ĉu li ne riskas fari al ni malagrablaĵojn?” demandis knabo, kiu ŝajnis ne pli ol 16-jara.

“Kian malagrablaĵon? Li povus fari nenion kontraŭ ni sen igi la aferon publika. Kaj tion li ne faros, ĉar li aspektus ridinda. Imagu! Se la ĵurnalistoj ekscius pri tiel bela aventuro, kiel bele ili priskribus ĝin! Aperus en ĉiuj ĵurnaloj raportoj pri la longa atendonokto de la fama Pipelbom. Ili humure rakontus, kiel li timete atendis la momenton roli kiel savanto al grafino, kaptita, laŭ lia peto, de pseŭdo-fiuloj, kaj insistus pri la fakto, ke la tuta pseŭdo-savo estis aranĝita por havigi al li okazon tuŝi la koron de tiu virino, al kiu li enamiĝis.”

“Vi pravas,” diris knabino, “li estas inteligenta. Li ne elportus tian ridigan baton al la pipelboma nomo.”

“Tial ni havas povon superan al li,” diris barbulo, kiu estis agema en sindikataj rondoj, “kaj tio donas al mi ideon. Kiam li savos la grafinon el nia aĉa bando, ni nepre devos foti lin. Vi scias, ke la lastan peton de nia sindikato pri la labor-kondiĉoj li forĵetis malestime. Ni povus postuli, ke li akceptu ĝin, dirante: se vi ne konsentos, ni publikigos la tutan aferon, kaj nia dokumentaro enhavas fotojn, sur kiuj oni bone rekonas vin.”

“Tio estus aĉa ĉantaĝo, ĉu ne?”

“Kompreneble. Ankaŭ striko estas ĉantaĝo; se vi ne kontentigos nin, ni ne laboros. Ankaŭ la sinteno de mastro ofte estas ĉantaĝa: se vi ne akceptos tiun aŭ tiun ĉi laborkondiĉon, aŭ salajron, mi forĵetos vin el mia laboristaro. En la homa vivo, ĉant...”

Interrompis lin junulo, kiu alvenis el alia ĉambro, kaj parolis kolerete:

“Ej, Barbo, ĉu vi forgesis la horon? Jam de dek minutoj mi devus partopreni en via kunĝojado. Estas via vico gardi ŝin.” La barbulo ekstaris, demandante:

“Kion rakontas nia kara grafino?”

“Ĉiam la samajn aferojn: ŝi diras, ke ŝi ne estas grafino Montokalva, kaj ke ŝi dezirus dormi, sed ne povas, ĉar, laŭ ŝi, ni faras tro da bruo. Memkompreneble ŝi diras, ke ŝi ne estas la grafino. Se mi estus en ŝia loko, ankaŭ mi dirus la samon, ĉu ne?”

“Klare. Ŝi ne povus diri ion alian. Ne gravas. Sidiĝu, Ĵoĵo, kaj prenu glason. Ni esperu, ke Barbo estos same bona gardisto kiel vi, kaj ne tro suferigos nian belan kaptaĵon per longaj paroladoj pri la sociala stato de la lando.”

“Ne parolu pri li malbone. Eble li estas la sola, kiu sukcesos dormigi ŝin. Ŝi nur lasu lin klarigi pri la vivo ekonomia kaj sociala. Post kvaronhoro ŝi dormos nevekeble.”

* * *

Barbo estis for, Ĵoĵo estis for, ĉiuj aliaj estis for. Restis nur Ĝeraldo, tiu, kiu akceptis gardi ŝin tutnokte. Sin refoje certiginte, ke la «grafino» dormas, kaj ke li estas sola, li aliris la telefonon.

“Janpaŭlo!”

“Jes.”

“Aŭskultu. Mi havas ideon. Eble tre gravan por nia Movado. Ĉi tie troviĝas sub mia gardo grafino Montokalva... Kion?... Mi klarigos poste. Sed diru: ĉu ne estus saĝe...?”

Ankaŭ li ja havis sian planon.

Ĉapitro 8

La sekvantan matenon, Adriano Pipelbom matenmanĝis en la riĉa domo, kie li loĝis, proksime al la rivero, kaj li rigardis kun miksaĵo el malĝojo kaj kolero la tuj apudan ter-zonon, kiun la socialistaj urb-aŭtoritatoj baldaŭ forprenos de li, por tie farigi laŭriveran publikan promenejon.

“Kiel maljusta estas la vivo!” li pensis, ame rigardante tiun admirindan lokon, kiu estis lia, sed kie post nelonge bandoj da stultuloj kaj fiuloj – eble eĉ kriemaj infanaĉoj, aŭ, brueme, malbelaj junuloj – ne hezitos paŝi, senigante la lokon je ĝia paca, purnatura etoso, kaj ridante pri li kun aĉa sento de supereco. (La alia vidpunkto – laŭ kiu estis maljuste, ke unu sola homo proprigu al si longan zonon de tero en la plej rigardinda parto de la regiono ĉirkaŭ-urba – tute ne trafis lian menson).

“Jes, la vivo estas maljusta,” li laŭte ripetis, portante al sia buŝo la tason da kafo, kiu troviĝis antaŭ li. Kaj por forgesi pri siaj zorgoj, li direktis sian atenton al la radio, kiu funkciis, kiel ĉiumatene, kiam li matenmanĝis.

Li preskaŭ faligis la tason, tiom la novaĵo lin skuis. Ĝi tekstis jene:

“Anoj de la Movado por Vera Eŭropo alsaltis kaj kaptis grafinon Montokalva hieraŭ, dum ŝi faris sian ĉiutagan rajdan promenon. En telefon-alvoko ĵus direktita al la Tutlanda Inform-Agentejo, ili deklaris, ke ili mortigos ŝin, se oni ne liberigos tri sambandanojn, kiujn nun tenas la polico. Temas pri Paŭlo Kravata, Sofia Melinor kaj Jano Superŝuto, kiuj estis arestitaj antaŭ unu semajno...”

“Johano! Ĉu Johano estas ĉi tie? Kie sin kaŝas mia fisekretario?” li kriegis furioze.

La junulo, kiu devis esti ĉiumatene je la servo de sia mastro, liahejme, tuj alvenis, trankvila.

“Ha! Jen vi estas! Vi scias, ĉu ne?, kion vi faris!”

“Mi scias, kio okazis al la grafino,” reĝustigis la junulo. “Mi ĵus aŭdis la radion.”

“Jen al kia katastrofo kondukis nin via stulta plano! Kiel vi sukcesis, ke ŝi transdoniĝu al teroristoj? Ĉu vi bonvolos klarigi? Ĉu ankaŭ vi volas ĉantaĝi min? Kiun ludon vi ludas? Diru! Diru do! Ĉu vi estas kun mi aŭ kontraŭ mi?”

“Mi estas via plej sincera servanto, sinjoro,” Johano respondis tiel pace, ke Pipelbom jam komencis retrovi iom da trankvilo.

“La situacio estas tre delikata,” li daŭrigis, “sed certe ni trovos solvon. Vi rimarkis, ke la radio ne parolis pri via rolo en la afero. La teroristoj do verŝajne ne scias, ke la unua kapto de la grafino rilatas al via edziĝdeziro. Tiu penso estas trankviliga, ĉu ne?”

Laŭ sia vizaĝo, Adriano Pipelbom havis aliajn ideojn ol la sekretario koncerne trankviligajn pensojn.

“Elpensu solvon,” li diris postulvoĉe. “Ke ni troviĝas en la nuna situacio, tion kaŭzis vi, kaj via imagriĉa plano. Se vi ne solvos la aferon rapide kaj sen malbonaĵo por mi, vi povos serĉi alian oficon. Iru! Mi ne bezonos vin hodiaŭ. Mi bezonas esti sola.”

Pala, Johano eliris kun premata koro. Li sin demandis, kiel, diable, li povos elturni sin.

Ĉapitro 9

“Sed kio okazis? Kiel eblas?” Barbo insiste demandis.

“Mi ne scias,” la telefona voĉo respondis. “Neniu scias. Pluraj el ni provis telefoni, sed neniu respondas. Verŝajne, tiuj teroristoj rimarkis, ke ni havas la grafinon kun ni, kaj deziris profiti la okazon. Ni estis malsaĝaj lasi ŝin sub la gardo de Ĝeraldo sola, des pli, ĉar li estas tiel malforta knabo. Certe ili alsaltis lin kaj forportis la grafinon, la diablo scias, kien.”

* * *

Dum s-ro Pipelbom komencis matenmanĝi, je kelkaj kilometroj for, la telefono vekis la ĵus priparolitan Ĝeraldon, la maldikan knabon, kiu gardis Elzan, misprenitan por la grafino.

“Ej! Kion vi faras? Mi bezonis duonhoron por venigi vin al la telefono,” sonis voĉo malkontenta. La ĉefo.

“Mi... mi... mi dormis,” respondis Ĝeraldo, provante superi ankoraŭ fortan emon fermi la okulojn kaj lasi sian menson flugi sonĝolanden.

“Mi diris al vi hieraŭ, ke por unu nokto ni povas lasi ŝin tie, sed ke ni nepre devos transloki ŝin hodiaŭ. La afero fariĝis urĝa, ĉar Karlo miskomprenis min kaj transdonis la novaĵon tro frue al la Tutlanda Inform-Agentejo. Iru tuj konduki ŝin al Punkto 3. Margarita enirigos vin.”

“Bone. Mi iros tuj.”

Ĝeraldo paŝis al la ĉambro, kie dormis Elza. Li ŝin rigardis. Ŝi estis tre bela. Ŝi dormis tiel pace, ke ŝia vizaĝo estis tute malstreĉita, kaj tio eĉ pli beligis ŝin.

Rigardante ŝin, li sentis pli precize, kaj dolore, sian malsuperecon. Li estis maldika, malforta, malsaneca, «apenaŭ duonviro», foje diris al li laborkunulo. Eble ĝuste tiu sento pri nesufiĉeco igis lin aliĝi al la Movado por Vera Eŭropo: kunagi kun tiu politika movado estis trovi fratecon ĉe homoj fortaj, kiuj agis «fortule» – sen kulposentoj – por anstataŭigi la «malfortan» demokration per ŝtato pli vireca, pli militema; kunlabori kun ili estis trovi en la grupo virecon, kiun li nur malsukcese serĉis en si mem.

Kaj nun li devis veki la kaptitan virineton kaj konduki ŝin for. Sed kion li faros, se ŝi kontraŭstaros lin? Pli ol iam ajn li sentis kun malgajo sian senmuskolecon. Li ne estis impresa. Male, ŝia beleco, ŝia evidente perfekta sano impresis lin. Li devos trovi en si kiel eble plej multe da volforto, kaj ĝin esprimi per plej firma parolmaniero – subdirante, ke ŝi riskos multegon, se ŝi ne obeos – por ke ŝi akceptu sekvi lin.

Li iom skuis ŝin, por ŝin veki. Ŝi restis trankvile dormanta. Li skuis ŝin pli forte. Ne efikis.

Elza estas unu el tiuj personoj, kiuj fojfoje malfacile endormiĝas, sed kies dormo, kiam ĝi fine ilin prenis, tenas ilin kun grandega forto. Ĉi-foje, tuta tago da aventuroj kaj duonnokto da konstanta laŭta bruado, parolado, ridado fare de ŝiaj kaptintoj, sekvata de pluraj horoj da soleca zorgado en loko nekonata, eĉ pli ol kutime malhelpis fruan endormiĝon. La mankon ŝi nun kompensis per aparte profunda dormo.

Memorante, ke disponebla aŭto, kies ŝlosilojn li havas, staras tuj antaŭ la domo, Ĝeraldo decidis porti ŝin en ĝin. Ke ŝi profunde dormis, tio estis des pli bona, ĉar tiel li ne devos timi ŝian kontraŭstaron. Sed ve! Kiom ajn li streĉis la fortojn, ŝia pezo ilin superis. Li tute ne sukcesis ŝin levi.

Malkontenta pri si, li timeme decidis telefoni al la ĉefo.

“Kompreneble vi ne povus ŝin levi,” tiu diris malestime. “Veku ŝin. Uzu malvarman akvon, frapetu ŝin, kriu en orelon aŭ faligu planken bru-farajn objektojn apud ŝi. Trovu ion ajn, sed, je la nomo de l' diablo, veku ŝin, veturigu ŝin kiel eble plej frue al Punkto 3. Kaj telefonu al mi, tuj kiam vi alvenos.”

Ĝeraldo ne trovis la situacion ĝojinda. Li pli kaj pli sin demandis, ĉu li agis saĝe proponante uzi la kapton de la grafino por la celoj de la Movado. Sed la fakto, ke la respondo estis nea, tute ne helpis lin.

Kun ĝemspiro, li iris preni malvarman akvon.

La reago de Elza estis tuja kaj rekta. Ŝi ne plene vekiĝis. Duondormante, ŝi sentis, ke iu ĝenanto intervenas en ŝian plaĉan sonĝon, kaj ke tio postulas forigon de la ĝeno. Ŝi ne bezonis unu sekundon por, per unu bato tute preciza al lia orelo, boksi Ĝeraldon for. Dum li falis, la kapo de la knabo trafis la muron tiel forte, ke li svenis. Ne plu ĝenata. Elza retrovis plezure sian sonĝon.

* * *

La loko nomata «Punkto 3» en la sekreta lingvaĵo de la bando ne estis tre malproksima. Ne ricevinte informojn post pli ol duonhoro, la ĉefo komencis zorgi. Li mem ne povis forlasi sian laboron, sed li povis telefoni. Li do alvokis Adamon, anon de la bando, iri al la apartamento, kie la kaptita virino kaj Ĝeraldo troviĝis, vidi, kio tie okazas, kaj helpi laŭeble.

Kiam Adamo sonorigis ĉe la pordo, la sono vekis Ĝeraldon, sed tiu ne estis tre firma sur siaj kruroj, kiam li ekstaris. Li malŝlosis la pordon.

“Kio okazis? La ĉefo furiozas!” Adamo diris.

Ĝeraldo rigardis lin kun stranga esprimo. Li sentis sin nebone, kaj emis fali dekstren, verŝajne pro la bato al lia orelo.

“Ĉu ŝi batis vin?” Adamo daŭrigis, rigardante la vizaĝon de Ĝeraldo, kaj konstatante, ke tiu kvazaŭ perdis la povon paroli. “Ĉu ŝi forkuris?”

“Batis? Jes. Forkuris? Nu, mi ne scias. Ŝajnas, ke... Eble...”

Adamo trakuris la apartamenton, brufermante ĉiujn pordojn, kolere maltrankvila.

“Jen ŝi estas,” li kriis. “Ŝi dormas. Ni veku ŝin.”

Frapante ŝian vizaĝon kun forto, li estigis en Ĝeraldo senton de admiro. Tiu ja ne kuraĝus uzi similan forton ĉe tiel bela vizaĝo. El la vidpunkto de efikeco, la metodo estis ĝusta: Elza duone vekiĝis.

Duone dormante, ne bone sciante, kie ŝi estas, kaj kio okazas al ŝi – sed impresita de la aŭtoritata sinteno de Adamo – ŝi revestis sin, kaj eliris kun ili. Por ke ŝi ne risku liberiĝi, Ĝeraldo tenis tre forte ŝian brakon, kaj la tuŝo al ŝia korpo estigis en li sentojn, kiuj lin maltrankviligis. Ŝajnis, ke ŝi estas pli amebla kaj aminda ol grafino devus esti. Ĉu al Adamo tio evidentiĝis? Eble, ĉar li maldolĉe diraĉis al sia kunulo: “Lasu min ŝin teni, vi ne estas fidinda.”

Ĉapitro 10

La enketo pri la grupo terorista “Movado por Vera Eŭropo” rapide antaŭeniris. La policano, kiun ni ekkonis en la komenco de ĉi tiu rakonto, estis sekvinta la telefoninton samloke priparolitan – temis ĝuste pri tiu Superŝuto, kiun nomis la radia mesaĝo – ĝis domo, kies uzon fare de la fi-fama movado la polico jam suspektis.

Iom poste, la polico kaptis Janon Superŝuton, dum li laboris super eksplodaĵoj. Ĝi samtempe trovis tie dokumentojn kun informoj, bedaŭrinde nur partaj, pri la diversaj ejoj, kiujn la grupo uzis por sia fi-cela agado. En la tago, kiam disvolviĝis la ĵus raportitaj okazaĵoj, ĝi decidis aranĝi kaptilon ĉe la punktoj 2 kaj 3. Ĝi do submetis la du koncernajn domojn al konstanta gardado. Oni povas bedaŭri, ke ĝi tiucele uzis virojn tuj rekoneblajn kiel policanojn, sed kion fari? Ĝi ne disponis aliajn por tia tasko.

Ĉapitro 11

Tiun saman matenon, Cipriano kaj Elvira trankvile fordonis sin al sia tagkomenca manĝo, kiu simple konsistis el pano kaj kafo. Ili estis trankvilaj, ĉar ili sukcesis kuraĝigi kaj esperigi sin reciproke. Ekde kiam ili havis la ideon edzinigi la grafinon al Pipelbom, ili konstante transiris de unu mensa stato al alia: sinsekve venis espero, paco, dubemo, dubo, timo, malespero, reespero, ktp senfine. Nun ili troviĝis en trankvila momento.

Ke, la antaŭan matenon, ilia filino Elza, misprenita por la grafino, estis kaptita de bando da teatraj amatoroj, kaj poste, dumnokte, de la Movado por Vera Eŭropo, ili tute ne suspektis. Elza ja estis tre sendependa persono, kaj ŝi vivis memstaran vivon. Ŝi laboris hejme, en la unuĉambra apartamento, kie ŝi loĝis en la urbo, kaj se ŝi ofte vizitis la gepatrojn, ŝi ĝenerale ne diskutis siajn planojn kun ili. Ili kutimis vidi ŝin alveni por pasigi kun ili la vesperon, kaj foriri tre frue la sekvantan matenon sen ilin veki por diri «ĝis revido». Tiu agmaniero ne vere plaĉis al ŝia patrino, sed tiu iom post iom kutimiĝis al ĝi. Elza ja estis, alirilate, plej agrabla filino.

Kiam, la hieraŭan matenon, Cipriano rimarkis, ke la ĉevalo promenas sola sur proksima herbejo, li ne speciale miris. Plurfoje jam okazis antaŭe, ke la pordo de ĝia ejo mem malfermiĝis: la ŝlosa sistemo estis malmoderna kaj ne bone funkciis, kaj ne al ĝia riparo oni dediĉos monon en la nunaj cirkonstancoj.

Ili sciis, ke la grafino estis iom malsana tiun hieraŭan matenon, kaj ke ŝi pro tio ne povis fari sian kutiman promenon surĉevale, sed ĉar ili ne aŭskultis la radion, ili sciis nenion pri la forkapto de l' «grafino». Cetere, ankaŭ s-ino Montokalva nenion sciis: ŝi travivis unu el siaj zorgotempoj, kiam ŝi forŝlosis sin for de la ekstera mondo, sen ia ajn emo interesiĝi pri la tagnovaĵoj, egale ĉu skribaj aŭ parolaj. La alveno de policano do ege mirigis Ciprianon kaj Elviran.

Policano Petro Molnja estis suspektema. En tia afero, oni emas suspekti la servistojn: ja estas facile, al fiulo, ilin subaĉeti. Kaj nun, tiuj du diris, ke ili scias nenion pri la fakto, ke la Movado por Vera Eŭropo alsaltis kaj perforte forkondukis grafinon Montokalva. Ĉu tio estis verŝajna?

Al la policano la afero estis tiel plene konata, ke li eĉ ne rimarkis la miskomprenon: dum li parolis pri la antaŭa tago, Cipriano kaj Elvira fuŝkomprenis kaj parolis pri la hodiaŭa. Iliajn respondojn li trovis pli kaj pli nekredindaj.

“Konduku min al la dormĉambro de la grafino,” li fine diris.

Pezpaŝe, Cipriano, montrante la vojon, tien kuniris kun li. La ĉambro estis senhoma, kiel ĉiumatene tiuhore.

Ili ne estis de tre longe en ĝi, kiam aŭdiĝis la voĉo de Elvira:

“Cipriano! Telefono!”

La ĉefservisto pardonpetis kaj foriris. Petro Molnja ne sentis sin tre bone. La interparolo kun Cipriano kaj ties edzino rezultigis nenion utilan. Ankaŭ la ideo viziti la dormĉambron de la grafino ne aperis tre fruktodona. Kaj li krome malbonhumoris pro tio, ke, vekiĝinte tro malfrue, li ne havis la tempon matenmanĝi.

Sur tableto troviĝis karafo enhavanta ruĝecan trinkaĵon. Li proksimigis la nazon al ĝi. «Vino kun fruktosuko, aŭ io simila», li pensis. Kiel homo malbonhumora pri sia laboro, soifa pro nematenmanĝo, povus subpremi la deziron provi trinkaĵon laŭvide ŝatindan? Li trinkis iom da ĝi. Ĝi estis bona. Rifuzi al si duan glason estus nehome. Li decidis home agi.

Stranga gajeco lin envenis. Komforta brakseĝo invitis lin al si. Estis saĝe sidi por pripensi diversajn aspektojn de la mistera malapero, pri kiu li enketis. Li eksidis, kaj lasis la pensojn disflugi diversdirekte. Li sentis fortan emon ridi, kiun li tute ne komprenis. Estas agrable senti, ke bona humoro revenas. Li servis sin je tria glaso.

Cipriano apenaŭ finis sian telefonadon, kiam nova vizitanto prezentiĝis: ĵurnalisto, kiun la novaĵo pri la forkonduko de la grafino venigis kastelen.

“Mi ne scias, ĉu mi rajtas respondi al viaj demandoj,” deklaris Cipriano. “Policano estas ĉi tie, serĉas postsignojn, esploras. Li ne diris al mi, ĉu mi rajtas doni informojn al ĵurnalisto. Mi iros demandi lin.”

“Mi iras kun vi,” diris la ĵurnalisto, kaj, post kiam Cipriano sciigis, ke la policano troviĝas supre, en la dormĉambro de la grafino, li preparis sian fotoaparaton. Oni neniam tro fotas en similaj cirkonstancoj.

Kiam li eniris la ĉambron, li tiel miris, ke li ne fotis tuj. En brakseĝo falsidis viro, kiu videble dormis, kaj kies dormon, ne malpli videble, ĝojigis sonĝo evidente plaĉa. Dormante, la viro ja ridis kelksekundan ridon, kiu subite haltis kaj post momento rekomenciĝis, kaj tiel ripete, kun plej miriga aspekto.

“Ĉu tiu...?”

“... estas la policano, jes, sinjoro,” respondis Cipriano. “Mi tute ne komprenas, kio okazis al li.”

La ĵurnalisto fotis.

“Kion vi scias pri la malapero de la grafino?” li demandis.

“Nenion, sinjoro. Ŝi foriris kiel kutime sur sia ĉevalo. Mi scias nenion pli.”

“Ĉu via edzino ion scias?”

“Tute certe ne.”

“Kiel vi reagis al la informo, ke la Movado por Vera Eŭropo planas mortigi la grafinon, se oni ne liberigos kelkajn membrojn de tiu bando, kiujn la polico arestis?”

“Mi tute ne scias pri tio, sinjoro. Pardonu min, sed mi ne aŭskultis la radion ĉi-matene.”

“Nu, bone, mi vidas, ke el vi mi tiros nenion sciindan. Mi tion raportos en mia papero, kiel ĉiujn aliajn detalojn, kiujn mi ĉi tie notis. Ne valorus la tempoperdon, ke mi restu plu ĉi tie. Mi rapidas for, kun tiu mirinda foto pri la maniero, laŭ kiu nia polico laboras. Ĝi certe alportos ĝojon kaj gajecon al multaj familioj. Ĝis revido, amiko mia, ĝis revido, kaj dankon pro viaj informplenaj respondoj!”

Post apenaŭ minuto li jam sidis en sia aŭto kaj veturis for. Tra la fenestro de la grafina dormĉambro, Cipriano, skuante nekomprene la kapon, rigardis lin foriri.

* * *

“Cipriano! Kion vi faras en mia dormĉambro ĉi-hore?”

La grafino ĵus eniris.

“Ho! Sed... sed... kiu estas tiu rolulo?”

“Policano, via grafina moŝto. Mi estis ĉi tie, ĉar li petis min konduki lin al via dormĉambro.”

“Policano, ĉu? Kial policano volas viziti mian dormĉambron?”

“Mi ne scias precize, via grafina moŝto. Li enketas.”

“Li enketas, ĉu vere? Pri kio do?”

“Pri via malapero, via grafina moŝto.”

“Mia malapero! Cipriano, ĉu vi perdis la kapon? Kiel vi povas paroli pri mia malapero, dum mi staras antaŭ vi?”

La dormantan policanon ekskuis kelksekunda rido. Apenaŭ Cipriano malfermis la buŝon por respondi al sia mastrino, jam ŝi interrompis lin:

“Li ridas dormante, via enketisto. Li ridas dormante. Strange! Antaŭ-hieraŭ vespere, mi endormiĝis tre rapide kaj dum la tuta nokto havis tre ridigajn sonĝojn. Krome, mi ankoraŭ dormis la sekvantan matenon, kiam mi devus rajdi. Rigardu, Cipriano, rigardu la karafon!”

“Jes, via grafina moŝto, kion pri la karafo?”

“Ĝi estis multe pli plena. Tiu ulo trinkis el ĝi. Ĉu vi scias, kial mi eĉ ne buŝtuŝis vian trinkan specialaĵon hieraŭ vespere, kontraŭe al mia ege longa kutimo, kaj malgraŭ ĝia superboneco?”

“Ne, via grafina moŝto.”

“Ĉar mi suspektis, ke pro ĝi mi havis tiun strangan ridoplenan dormon, kiu faris, ke hieraŭ matene mi ne rajdis surĉevale. Cipriano, strangaj aferoj okazas en mia kastelo. Mi... Nu, kio estas tiu bruo?”

Ambaŭ iris al la fenestro por rigardi eksteren. Pluraj aŭtoj alvenis sinsekve, kun brua rapidego.

“Strange! Plu strangaĵoj! Rigardu ilin! Kion diable ili venas serĉi ĉi tie? Nu, vi konas vian devon, Cipriano, iru demandi, kion ili deziras.”

“Jes, via grafina moŝto.”

Peze, malrapide, kiel ĉiam, la ĉefservisto direktis siajn paŝojn al la nov-alvenintoj.

Post kelkaj minutoj, li frapis al la dormĉambra pordo, kaj, aŭdinte la jeson de l' mastrino, respekte eniris.

“Estas ĵurnalistoj, via grafina moŝto.”

“Ĵurnalistoj, ĉu? Kion ili deziras?”

“Ili petas informojn pri via malapero.”

“Ankaŭ ili! Kio estas tiu ŝerco? Ĉu vi scias?”

“Nenion, via grafina moŝto. Ĉu vi akceptos ilin?”

“Jes. Mi tuj iros. Ili deziras informiĝi, ĉu ne? Nun informiĝos mi. Atendigu ilin en la sidĉambro kun la blua murpapero. Dume, mi forprenos ĉi tiujn rajdovestojn kaj surmetos ion taŭgan.”

* * *

Kiam la grafino eniris en la sidĉambron, da ĵurnalistoj estis almenaŭ dudek.

“Silenton, gesinjoroj, mi petas,” laŭtis Cipriano. “Ŝia moŝto grafino Montokalva konsentas alparoli vin.”

Anstataŭ silento venis dekoj da demandoj:

“Ĉu vi sukcesis liberigi vin mem?”

“Ĉu la polico...”

“Kiel ili vin suferigis?”

“Gesinjoroj, gesinjoroj, bonvolu silenti,” ripetis Cipriano.

“Mi...” komencis la grafino, sed ŝi ne povis daŭrigi pro la bruo.

Tamen, post momento, sentante, ke la grafino ne restos, se ili ne sin tenas pli ĝentile, la ĵurnalistoj eksilentis.

“Gesinjoroj,” reparolis la grafino. Ŝi uzis por ili la tonon, per kiu ŝi siatempe komunikis kun ĉevalo aparte malobeema. “Bonvolu diri al mi, kio okazis. Vi estas ĵurnalistoj, vi do estas la fakuloj pri informado, la homoj, kiuj scias ĉion pri ĉio. Mi bezonas scii. De kie venas la granda ŝerco, ke mi malaperis? Kiam diable mi malaperis, ne sciante tion mem?”

Dek voĉoj samtempe aŭdigis sin, sed nelonge.

“Silenton!” kriis la grafino, kun tono tiel obeiga, ke la multvoĉa, miksparola aro submetiĝis: post unu sekundo, aŭdiĝis nur la falo de notlibro, kaj ĉiuj sentis, kvazaŭ eĉ tiu pardonpetus.

“Nur unu respondu al unu demando,” ŝi aldonis, pli mallaŭte. “Vi, sinjoro, diru al mi: de kie venis la ideo, ke mi malaperis?” Kvazaŭ pistolo, ŝia montrofingro direktiĝis al senhara longnazulo, kiu sidis en la unua vico.

“Nu, sinjorino... eee... sinjorino grafino... eee... sinjorino la grafino, mi... mi eksciis per komunikaĵo el la Tutlanda Inform-Agentejo, kiel verŝajne ĉiuj, kiuj ĉi tie sidas.”

“Dankon. Ĉu vi eksciis sammaniere?” ŝi ĉi-foje demandis brunharan virineton.

“Jes, sinjorino.”

“Kion enhavis tiu komunikaĵo?” ŝi demandis tre junan viron, kiu aspektis kiel studento.

Lia voĉo estis neatendite malalta.

“Ke la Movado por Vera Eŭropo – t.e. unu el tiuj terorist-grupoj, ĉu vi konas? – kaptis vin kaj liberigos vin nur, se oni ellasos el polica gardo tri anojn de la movado, kiuj estis antaŭ nelonge arestitaj.”

Dum trafis la ĉambron silento tiel «dika», ke oni preskaŭ povis tuŝi ĝin, la grafino ĉirkaŭrigardis la grupon per okuloj plenaj je malvarma fajro.

“Kaj neniu havis la ideon telefoni ĉi tien por kontroli, ĉu tiu informo estas ĝusta!” ŝi koleris. “Nek la inform-agentejo, nek la polico, nek la ĵurnalistoj mem!”

Ĉiuj ĵurnalistoj kaj fotistoj mallevis la kapon. Ili konsciis, tro malfrue, ke ĉiu mesaĝo venanta el la Movado por Vera Eŭropo tiom impresas – ĉar ĉiuj ĝis nun estis plej timinde seriozaj – ke la ideo, ke io ĉi-foje fuŝiĝis, fakte trafis neniun, antaŭ ol la grafino parolis.

“Nu, gesinjoroj, ĉi tio sufiĉos. Vi povas raporti, ke mi estas same libera hodiaŭ, kiel mi hieraŭ estis, ke neniu min alsaltis aŭ kaptis, kaj ke mi konsilas al la informaj rondoj, same kiel al la polico, alifoje interesiĝi pri la ĝusteco de ricevataj mesaĝoj. Vi povas foriri, gesinjoroj.”

Eklumis dekoj da fulmoj. Ili signis, kiom gravas al ĉiu reveni al la ĵurnal-oficejo kun foto de tiu malbela, sed efike aŭtoritata persono. Tiu-momente, ŝia digneco, ŝia volo esti obeata imprese elstaris. Ŝi estis admirinda, kaj la fotoj tion montros al la admirema publiko.

Obeeme, raportistoj kaj fotistoj eliris el la kastelo, kaj disveturis for.

* * *

“Nu, Cipriano, kion mi povus fari koncerne tiun trinkaĵon? Iu drogo troviĝas en ĝi, ĉu ne?”

“Mi havas ideon, via grafina moŝto, se vi permesos. Mia filino Elza, kiel vi eble scias, havas amikon, tre proksiman amikon, kiu estas kemiisto. Eble mi povus peti lin analizi la trinkaĵon kaj komuniki siajn trovaĵojn al vi.”

“Tre bona ideo, Cipriano. Mi plene konsentas. Kaj nun, bonvolu peti Elviran veni ĉi tien. Ŝi helpu vin porti ĉi tiun policanon al alia ĉambro, mi diru: al la roza. Kiam mi ŝanĝis miajn vestojn antaŭ ol iri malsupren al tiu stranga ĵurnalista kunsido, ĉi ties ĉeesto min ĝenis. Mi sentos min pli bone, se la dormĉambro denove estos nur mia.”

Ĉapitro 12

Kio malfaciligas la taskon de rakontisto, tio estas la fakto, ke tiom da okazaĵoj disvolviĝas samtempe. Pardonpete, via raportisto, kara leganto, invitas vin nun reveni pli fruen, al tiu momento, kiam la grafino, nescia pri la strangaj informoj, kiuj rondiris pri ŝi, plezure rajdis en la bon-odora naturo matena, aŭ – se vi preferas – al tiu tempo, kiam policano Petro Molnja mirigis Ciprianon kaj Elviran per siaj neatenditaj deklaroj. Kaj ni vidu, kion faras tiumomente la sekretario de s-ro Pipelbom. Certe vi ne dubas, ke tiu ide-riĉa junulo ne restis sen-aga. Vi pravas. Lia menso laboris, fakte, kun ega rapideco. Lia penso-irado disvolviĝis proksimume jene:

«La grafino estis kaptita de amatora teatra grupo, al kiu mi mem proponis tiun taskon, post diskuto kun Diana Belpar, el la edziĝ-agentejo. Se el tiu grupo ŝi transiris al la teroristoj de la Movado por Vera Eŭropo, tio indikas, ke unu el la membroj de tiu movado troviĝas ankaŭ en la grupo teatra.

«Kiu tiu povas esti? Nur tiu, sub kies gardo la grafino restis dumnokte. Kaj nur unu persono povas helpi min trovi, kiu li estas: Diana Belpar.»

Tiel okazis, ke Johano refoje vizitis Dianan. Je la dua vizito, ŝi aperis al li eĉ pli bela.

“Jes,” ŝi diris, post kiam li raportis pri sia pripensado. “Vi pravas. Estas simple. Ni lasis ŝin ĉe Ĝeraldo, kiu ekde la unuaj planoj proponis al ni sian apartamenton, aŭ, pli ĝuste, la tre grandan apartamenton, kiun li portempe disponas, neniu komprenis, pro kiaj cirkonstancoj. Ĝeraldo estas tiu negranda malfortulo, kun aspekto ne tre sana, kiun vi vidis, kiam vi renkontis kelkajn el la grupo por klarigi niajn rolojn, ĉu vi memoras? Li havas strangajn ideojn pri politiko kaj socio. Nun, aŭdinte viajn klarigojn, mi ne dubas, ke povas esti nur li.”

Johano do, bedaŭre sed necese, forlasis Dianan, kaj aŭtis al la ĝeralda adreso. Li havis radion en sia aŭto kaj la senmira voĉo de la parolisto subite ĵetis al liaj oreloj plej saltigan informon: la grafino estas tute libera kaj bonfarta, kaj ŝajnas, ke la teroristoj mispaŝis, kaj erare kaptis iun alian. Kvankam la afero ankoraŭ ne estas tute certa, la rondoj ĝenerale bone informataj emas opinii, ke la persono, kaptita pro fuŝo, estas iu Elza Najtingál, filino de ges-roj Cipriano kaj Elvira Najtingál, servistoj ĉe grafino Montokalva.

“Nu, nu, nu, nu,” Johano laŭte diris al si, kun tiu admirinda mensa potenco, kiun li elmontris en ĉiaj cirkonstancoj, eĉ plej streĉaj, “nu, nu, nu, nu.”

Alveninte antaŭ la pordo de la apartamento, kies adreson Diana donis al li, li sonorigis, kun koro forte batanta. Ĉar neniu responde venis, li – ĉiam praktikema – simple provis, ĉu la pordo estas ŝlosita. Mire, li konstatis, ke ne.

Kompreneble, li miris. Kiel li povus scii, ke, elirante el la apartamento, Ĝeraldo, dolore tuŝita de la malestimaj vortoj de Adamo, kaj ankaŭ sub la efiko de la bato, kiun li ricevis, paŝis duonsvene, kaj tute forgesis ŝlosi la elirpordon?

Johano do eniris, vizitis la apartamenton, sed trovis nenion, kio ebligus scii ion ajn pri la mistero. Li serĉis kaj serĉis senrezulte.

Senkuraĝigita, li staris ĉe la fenestro, rigardante eksteren, kaj sin demandis, kion fari plue, kiam aŭto alvenis kaj lokis sin ĉe libera loko ĉe-trotuara ne malproksime de la domo, sed ĉe la kontraŭa flanko de la strato.

Li rigardis ĝin senpense dum sekundo, sed baldaŭ lia atento streĉiĝis. Du junaj viroj eliris el la aŭto kaj ilia sinteno estis observinda. Dum la unua ŝlosis la antaŭan pordon maldekstran, la dua tiris el la veturilo junulinon, al kiu, videble, tiu perforto ne plaĉis. La unua knabo baldaŭ alvenis apud sian kunulon, kaj per io, kio, kvankam kaŝita, certe estis pistolo, devigis la junan virinon eliri. Kun streĉita intereso, Johano rekonis unu el la du viroj: estis tiu Ĝeraldo, pri kiu li ĵus parolis kun Diana Belpar, kaj kiun li renkontis, kiam li klarigis al la teatra grupo la planitan grafin-kapton.

Lia intereso iĝis eĉ pli granda, kiam la knabino hazarde levis la vizaĝon. Li tuj rekonis ĝin: ŝian foton li vidis ĉe Cipriano Najtingál, kiam li tiun vizitis, por scii kiel eble plej multe pri la grafino kaj aranĝi la ludotan savon fare de s-ro Pipelbom. Sen ia dubo, ŝi estis tiu Elza, pri kiu la radio ĵus informis.

Ĉapitro 13

En tiu sama minuto, Elvira, la patrino de Elza, aŭskultis la radion, dum ŝi riparis vestojn por la grafino. Terurate ŝi aŭdis ĝin diri:

“La ĉefo de la Movado por Vera Eŭropo ĵus telefonis al la Tutlanda Inform-Agentejo novan komunikaĵon, el kiu rezultas, ke la fakto, ke ne grafinon tiu grupo kaptis, sed simplan laborulinon, neniel ŝanĝas la decidojn pli frue alprenitajn. Por tiu movado, la vivo de simpla knabino ne valoras malpli ol la vivo de grafino. Se la polico rifuzos liberigi Paŭlon Kravatan, Sofian Molinor kaj Janon Superŝuton, Elza Najtingál mortos, kaj pri tio respondecos la aŭtoritatoj de la lando.”

Unu el la karakterizoj de la Movado por Vera Eŭropo – bona aŭ malbona laŭ la vidpunkto – estis ĝia kapablo agi tre rapide. Apenaŭ la informo pri la eraro rilate la kaptitan virinon diskoniĝis, jam la Movado faris decidon, kaj sciigis ĝin al la tuta publik-opinio.

Por Elvira, la bato estis preskaŭ mortiga. Ŝi neniam imagis antaŭe, ke simila aventuro povus okazi en simpla vivo, kiel la ŝia. Ne mankis multo, ĝis ŝi svenus.

Ĉapitro 14

Dume, en la urbo, Johano trafenestre plu rigardis la du junulojn. Perforte kondukante Elzan kun si, ili direktis siajn paŝojn al la domo, en kiu li troviĝis. Li sin demandis, kial ili revenas kun ŝi al tiu apartamento.

La kialo, kiun kompreneble li ne povis koni, estis plej simpla. La policaj esploroj koncerne la Movadon por Vera Eŭropo pli kaj pli fruktis. Al la dokumentoj trovitaj en la hejmo de Jano Superŝuto aldoniĝis la tro-parolemo de Sofia Molinor, kaj tiel koniĝis pluraj el la kaŝejoj kaj kunvenejoj de la bando. Kiam Adamo kaj Ĝeraldo alvenis al la t.n. Punkto 3, kie ili devis kaŝi kaj gardi Elzan, ili vidis policanon stari sur la trotuaro kaj prave konkludis, ke la sekreto pri tiu loko estas malkovrita.

Ili tiam veturis al Punkto 2, sed refoje konstatis, ke la domon gardas viro suspektinde polic-aspekta. Demandate per telefono, la ĉefo respondis, ke ili reiru portempe al la apartamento de Ĝeraldo, ĝis li aranĝos pli bonan solvon al la problemo. Kvankam tiu apartamento estis rigardata plej riska – ĉar konata de la teatra grupo, kiun la polico certe pridemandos – ĝi estis nun pli bona ol nenio. Estis ja dube, ĉu la polico baldaŭ scios pri la rolo de la teatranoj: eĉ teatra, la kapto tamen estis neleĝa, kaj, plej certe, nek Pipelbom, nek lia sekretario, nek la anoj de la teatra grupo emos rapidi al la polico por rakonti pri si tiurilate. Krome, la ĉefo opiniis, ke post unu horo jam li povos telefoni al la du gardantoj, kien ili konduku Elzan, por ŝin teni plej sekrete.

Pri ĉio ĉi Johano evidente nenion sciis, sed tio ne ĝenis lian pensadon. La urĝa afero nun estis, ne starigi al si nerespondeblajn demandojn, sed agi kaj profiti la kelkajn sekundojn, dum la aliaj atendas trans la strato, ĝis okazos interrompo en la sinsekvo de aŭtoj, kaj ili povos trairi ĉi-flanken.

Ricevinte de la naturo rimarkindan kapablon problem-solvi, kiun li konstante pligrandigis uzadante ĝin ekde la infanaj jaroj, Johano tuj ekhavis agplanon en la menso. Li eliris el la apartamento, venigis al si la lifton, iris al la tuj supra etaĝo en tiu suprenportilo, kaj lasis ties pordon tute malfermita, tiel ke ĝi – la lifto – ne plu povis funkcii. Li tiam malsupreniris sur la ŝtuparo ĝis loko, de kie li povis rigardi la pordon de la apartamento kun minimuma risko esti vidata.

Li aŭdis la tri alveni ŝtupare, esprimante sian malkontentecon pri la liftopaneo.

Dum Ĝeraldo tiris el sia poŝo ringon kun ŝlosiloj, prenis la ĝustan kaj metis ĝin en la seruron, Adamo tenis Elzan firme ĉe la brako. La pistolo, kiun Johano antaŭe observis de la apartamenta fenestro, ne plu videblis. Verŝajne la bandanoj opiniis tro danĝera teni videblan armilon en normala apartamenta domo, kie iu ajn, irante al unu el la najbaraj loĝejoj, povus pasi kun des pli da tempo por rigardi, ĉar la lifto paneis kaj laŭŝtupara iro ĝenerale ne estas fulmrapida.

Preskaŭ kure, Johano desupris ĝis la interŝtuparo, kie la tri staris, kvazaŭ li ĵus eliris el la supra loĝejo.

“Elza! Vi ĉi tie! Kia bonŝanco!” li kriis. Kaj, sammomente, profitante la ekmiron de la aliaj, li hakbatis kun grandegaj forto kaj rapideco la manradikon de Adamo, kiu nur povis ellasi la brakon de Elza.

Ĝeraldo staris kun malfermita buŝo, kvazaŭ stultigita. Per du fulmrapidaj batoj, Johano igis ambaŭ junulojn perdi sian egalpezon.

“Venu, ni kuru,” li flustris al la knabino, kaptante ties manon kaj tirante ŝin al la ŝtuparo. Ambaŭ kuris malsupren.

La du aliaj ekrapidis post ili, sed la kelkaj sekundoj, kiujn ili perdis, estis decidaj. Jam Johano kaj Elza troviĝis sur la trotuaro, kaj la multaj homoj, kiuj pasis tie, malhelpus al la du bandanoj agaĉi.

Johano kaj Elza eniris kafejon tiel plenan je homoj, ke la loko estis tute sendanĝera. Ŝi ja bezonis tuj refortigilon.

Bedaŭrinde, Johano eraris pri unu punkto. Li estis certa, ke liaj du malamikoj ne povis vidi, kien Elza kaj li iris. Li opiniis ilin tro malproksimaj. Fakte, Ĝeraldo sukcesis rapidi pli ol Johano imagis, kaj li observis, kiun trinkejon la paro eniras. Tiu interesa scio estis por li nepre uzinda. Li taksis pli saĝa ne komuniki ĝin al sia kunulo, kiu troviĝis post li, kaj vidis nenion.

* * *

“Mi ne scias, kiel danki vin. Mi vere timis! Ili absolute ne volis kredi, ke mi ne estas la grafino, almenaŭ komence.”

“Tamen, via aĝo...”

“Ili ne sciis pri la aĝo de la grafino. Ili sciis, ke ŝi pasos surĉevale en iu tre preciza loko, kie ili ŝin atendis, je tre preciza horo, ĉar la grafino havas tre firmajn kutimojn tiurilate. Ili sciis pli malpli, kiel ŝi estos vestita. Kaj tio sufiĉis. Kiam ili vidis, ke mi estas tre juna, ili okulumis unu al la alia kaj ridis inter si, kvazaŭ la afero estus eĉ pli komprenebla. Sed ili rifuzis diri al mi, pri kio temas.”

Johano nenion diris, sed komprenis. La teatraj amatoroj, kiuj konsentis ludi la rolon de teroristoj, sciante, ke la celo estas doni al s-ro Pipelbom okazon aperi kiel savanto, opiniis tute verŝajna, ke la industriisto enamiĝis al tre juna kaj tre bela knabino.

“Sed kiel vi konis mian nomon? Kiel okazis, ke vi ĉeestis tiel ĝustatempe?” ŝi plu demandis.

“Nu, mi rekonis vin laŭ foto, kiun mi vidis ĉe viaj gepatroj, kiam mi informiĝis pri la kutimoj de s-ino Montokalva, por aranĝi la kapton.”

“La kapton! Ĉu vi respondecas pri la afero?”

Miroplenaj okuloj rigardis lin, samtempe time kaj netime. Tuj Johano trankviligis ŝin. Li klarigis pri la edziĝ-plano, pri la fakto, ke la grafino volas, ke oni ne sciu, ke ŝi turnis sin al edziĝ-agentejo, kaj pri la neceso aranĝi savan intervenon fare de s-ro Pipelbom. Ial, li opiniis, ke ŝia patro raportis nenion al ŝi pri la ideo edzigi la industriiston al grafino Montokalva.

Kiam Elza ekridegis, estis lia vico rigardi ŝin mire. Kaj kiam ŝi ekparolis, li miris eĉ pli.

“Hahahaha! Ŝi neniam turnis sin al edziĝ-agentejo. Haha! Ŝi eĉ ne suspektas, ke ŝi – hahahahaha! – ke ŝi «deziras» edziniĝi! Tio estas mia plano, mia ideo!”

“Via, ĉu vere? Kiel eblas? Kiel vi partoprenis en ĉi tiuj aranĝoj?”

Siavice, nun, rakontis ŝi. Ŝi klarigis, kiel ŝi sugestis al sia patro agi por konduki la grafinon al edzineco.

Tiel agrable babilante, ili plenigis la mankojn en sia respektiva kompreno pri la aventuro. Ju pli ili parolis, des pli Johano sentis sin kortuŝita. Kiel erare li opiniis, ke Diana Belpar estas bela. Kompare kun Elza, ŝi apenaŭ vivetas. Eble la fakto, ke li tuŝis ŝian manon ekde la unua renkonto, ke li savis ŝin, ke ili travivis kune veran aventuron, al kiu ne mankis risko, eble ĉio ĉi efikis por rapidigi la movojn de lia koro.

Ĉiaokaze, ju pli li rigardis ŝin, ju pli li lasis la muzikon de ŝia voĉo trafi lian menson, des pli lin tenis sento nemiskomprenebla: se ĉi tio ne estas amo, amo simple ne ekzistas.

Strange: al Elza okazis io simila. Liaj longaj kruroj, kiujn ŝi apenaŭ povis sekvi dum la ĵusa forkuro, lia inteligenta vizaĝo, liaj fortulaj ŝultroj kaj la pli profundaj ecoj, kiujn malkaŝis la efektivigo de ŝajne facila, sed nekredeble efika savplano, estigis en ŝi tiun admiran amon, kiu plej kontentigas la nekonsciajn dezirojn de koro virina. Nikolao la kemiisto estis ŝiamense nun nur pala, senrealeca fantomo, pri kiu ŝi emis forgesi.

* * *

La Kafejo de la Nova Epoko, kie ili sidis, troviĝas ĉe stratangulo. Pro tio ĝi havas plurajn enirejojn, el kiuj unu troviĝas en mallarĝa flanka strato. Tiun Ĝeraldo bone konis. Li sciis, ke pasante tra ĝi, li povos diskrete ĉirkaŭrigardi antaŭ ol fari decidon.

Efektive, enirante tra la flankstrata pasejo, li tuj vidis, kie sidas la paro. Bedaŭrinde, estis tiom da homoj en la kafejo, ke li ne povis alproksimiĝi sufiĉe, por aŭdi, kion tiuj du diras. Li sidis ĉe iom fora tablo, kaj petis kafon. Trinkante, li observis ilin. Kun granda intereso li rimarkis, ke ambaŭ gejunuloj pli kaj pli atentas unu la alian, kaj elmontras ĉiujn signojn de tiu malsano – amo – kiun li ege malestimis. Li ridetis al si.

Kial li venis ĉi tien? Nu, en la antaŭaj horoj, li fuŝis multajn aferojn: li lasis la «grafinon» bati lin svenige; en sia miskonscia stato, li forgesis ŝlosi la apartamenton; li lasis miron superi la reagon de vera militanto kaj tiel ebligis la liberigon de la kaptita knabino.

Post ĉiuj ĉi fuŝoj, li serĉis rimedon kompensi la fian impreson, kiun li faros al la ĉefo, kiam tiu ekscios. Kaj por trovi ideojn tiucele, certe estos utile spioni, kaj ekkapti kiel eble plej multe el la planoj de la «grafino».

Kompreneble, eniri la kafejon estis iom riske. Se unu el la du rekonus lin, eble ili vokus la policon. Sed, se li estos tre singarda, li certe sukcesos agi nevidate. Kaj nun, la ama sinteno de la du igis tiun opinion pli kaj pli certa.

En la Kafejo de la Nova Epoko, verdaĵoj estas taŭge lokitaj por dispartigi la ejon al pli plaĉaj, pli intimaj ejetoj. Sed la impreso de intimeco estas misa. Persono, kiu troviĝas sola kaj senbrua sur la ĝusta sidloko, kaj havas bonan aŭdon, povas plene kompreni, kio estas dirata je la alia flanko de la verdaĵa apartiga aranĝo.

Ĝoje Ĝeraldo konstatis, ke la maljuna sinjoro, kiu sidis tuj ĉi-flanke de la verdaĵoj, trans kiuj diskutas Johano kaj Elza, ekstaras kaj foriras. Senhezite li rapidis al ties loko, zorgante, ke la du gejunuloj ne rimarku lin. Li eksidis kaj turnis al la paro streĉitan orelon (fakte tiun, kiu ne suferis la boksadon fare de Elza). La interparolo estis eĉ pli interesa, ol li antaŭvidis.

* * *

“Mi ĝojas konstati, ke viaj interesoj estas la samaj, kiel la miaj,” Elza estis diranta, kiam Ĝeraldo komencis subaŭskulti. “Ankaŭ por miaj gepatroj – kaj sekve por mi – realigi vian ideon gravegas.”

“Jes, pri la ideo, pri la celo, ni plene konsentas. Restas nur aranĝi la rimedojn. La unua plano misfalis, sed ni certe povos elpensi duan, kiu sukcesos. Ĉu, ekzemple, ŝi ne havus ion tre valoran, juvelojn, aŭ ion similan, kion ni povus ŝteli, aranĝante la cirkonstancojn tiamaniere, ke mia...”

“Jes,” ŝi interrompis, kun streĉita voĉo, “jes, jes, jes, jes. Bonega ideo. Perfekte, perfekte, perfekte. La zono! La sankta zono! La zono de Sankta Gaspardeto! Ĝi perfekte taŭgus.”

“Kiel? Kio estas la zono de Sankta Gaspardeto?”

“Estas tre larĝa zono el mi-ne-scias-kiu teksaĵo, kiun laŭdire tiu sanktulo ricevis post ia speciala bonfaro komence de la mezepoko. Ĝin ĉiam konservis la familio Montokalva. Sur ĝi estas speco de surskribo, kiu estis tro malpreciza por povi prezenti ian ajn intereson, ĝis antaŭ nelonge, dank' al novaj fotaj metodoj, historiisto sukcesis igi ĝin tute legebla. Evidentiĝis, ke ĝi estas plej-plej grava por la historio de la religio en la frua mezepoko.”

La vizaĝo de Johano esprimis dubemon.

“Mi min demandas, ĉu tio taŭgus. Ĝi ŝajnas al mi iom tro stranga por niaj celoj. Ĝi ne interesus la publik-opinion same kiel la kapto de la grafino. Ŝi do havos tute alian reagon ol...”

“Tute ne. Eble estus tiel, antaŭe. Sed nun ne plu. Pro la vizito papa.”

“Kial vi enmiksas la papon en ĉi tiun aferon?”

“Atendu, vi tuj komprenos. Kiel vi scias, la papo decidis viziti nian landon. Nu, estas aranĝite, ke li venos al la kastelo de Montokalva por admiri la zonon de Sankta Gaspardeto.”

“Ĉu vere? Kial?”

“Mi suspektas, ke la grafino aranĝis tion, por ricevi monhelpon de la ŝtato kun la celo rebeligi la disfalantan kastelon. Ŝi legis ie, ke la papo, kiam li estis juna, faris esplorojn kaj verkis studon pri Sankta Gaspardeto. Ŝi havas rilatojn kun iu en Vatikano – malnova konato de ŝia forpasinta edzo, miaopinie – kaj ŝi informis tiun pri la fakto, ke la plej grava memoraĵo pri tiu sanktulo troviĝas en la kastelo de Montokalva. La vatikanulo agis tre efike, kaj oni enskribis tiun viziton en la vojaĝplanon de la papo. Se la zono de Sankta Gaspardeto nun malaperus, estus mortiga katastrofo por ŝi.”

“Bonege, perfekte, admirinde. Ĝuste tiun zonon ni devas ŝteli. Ĉu ĝi estas facile prenebla?”

“Por iu ekstera ĝi estas absolute neprenebla. Sed miaj gepatroj laboras en tiu kastelo ekde antaŭ ol mi naskiĝis. Mi vivis preskaŭ mian tutan vivon tie. Tiu kastelo ne havas sekretojn por mi. Kaj mi konas la ĝustan metodon, por kapti la zonon sen iu ajn risko, se nur mi sukcesos dormigi la grafinon sufiĉe profunde.”

“Belege, belege. Aŭskultu, kara, necesas nun, ke mi rapidu al la oficejo. Mi kompreneble devas proponi la planon al vi-scias-kiu kaj diskuti pri kelkaj detaloj kun li. Mi... Ej!”

“Kio okazas?”

“Mi ĵus pensis. Ni tamen devus iri raporti vian savon al la polico! Tiu certe rompas al si la kapon por trovi rimedon scii, kie vi troviĝas, kaj kiamaniere savi vin!”

Ambaŭ eksplodis per rido.

“Vi pravas. Mi ne emas raporti alies misfarojn al la polico, ĉefe se temas pri junuloj, kiuj agas politike, sed ĉi tiuj estas danĝeraj. Dum ili haltis ie, veturigante min de unu loko al alia, la plej aĝa el ili iris telefoni al sia ĉefo kaj tiel eksciis, ke estas nun konate, ke mi ne estas la grafino. Sed ili tamen decidis uzi min kiel altvaloran garantiaĵon, kiun ili redonos nur, se kompense liberiĝos iliaj arestitaj amikoj. Ili ne hezitis paroli pri tio, ke ili mortigos min, se la aŭtoritatoj ne akceptos. Ĉu vi imagas, kiel terure estis aŭdi ilin paroli trankvile pri mia baldaŭa morto, kvazaŭ mi ne ekzistus?”

“Kompatinda!” Johano estis videble plej kortuŝita. “Sed ne nur tio. Tiuj uloj respondecas pri multaj mortoj de homoj tute senkulpaj. Estas tiu movado, kiu eksplodigis bombon ĉe la sinagogo de Strato Kaloĉaja, kaj tiel mortigis multajn. Ni nepre devas raporti pri ili. Venu, ni iru policejen. Diable! Kie estas la kelnero? Tiuj ĉiam forestas, kiam oni deziras pagi kaj rapidi for. Dume, eble ni rapide decidu, kiel mi konigos al vi la lastajn aranĝojn pri la ŝtelo.”

“Kial vi ne simple telefonus al mi?”

“Ni ne uzu telefonon. Estas suspektate, ke tiu movado havas anojn en la ĉefaj telefonaj oficejoj. Ni ne povas allasi, ke nia plano iĝu konata. Ili jam sufiĉe fuŝis la unuan kaptante de ni nian kaptitan grafineton.”

“Kion do vi proponas? Kiam vi povos komuniki al mi la akcepton fare de via ulo, kaj la aliajn detalojn?”

“Postmorgaŭ tagmeze. Ĉu vi konas la restoracion, kiu staras apud la prahistoria muzeo? La Prapatroj, ĝi nomiĝas.”

“Jes, mi scias, pri kiu vi parolas. Mi tie neniam estis, sed...”

“Nu, mi invitas vin tagmanĝi tie kun mi. Je la dekdua. Tiuhore, ne estas multaj personoj, kaj ni povas trovi agrablan lokon. Ĉu taŭgos?”

“Tute bone.”

Kiam la kelnero fine montriĝis kaj malrapide proksimiĝis al ilia tablo, Ĝeraldo diskrete forpaŝis. Li sciis pli ol sufiĉe, por taŭge agi, tiel ke la ĉefo rehavu estimon al li.

Ĉapitro 15

“Ho, Elza! Estas vi!” la juna kemiisto krietis. Ia ĝeno legiĝis sur lia vizaĝo.

“Jes. Bonan tagon, Nikolao. Estas mi,” ŝi diris per nesekura voĉeto. Ankaŭ ŝi sentis embarason.

“Eniru, eniru do, mi petas,” li diris kun la tono de persono, kiu esperas, ke la petato rifuzos la proponon.

“Jes.”

Subite ŝi komprenis, kial ŝin ektenis sento iom stranga. Kompare kun Johano, Nikolao refariĝis nur amiko, bona amiko, eble, sed nenio pli. Ne estis dubo en ŝi, ke la amata estas Johano, kaj nur Johano. Ŝin ĝenis la penso, ke ŝi venas peti servon de viro, al kiu ŝi ne povos rilati honeste.

Enirante, ŝia rigardo senvole trafis ŝuojn. Plej neatendite, tie, sur la planko de la apartamenta enirejo, paro da ŝuoj kuŝis. Ŝuoj virinaj.

“Mi... mi...” provis paroli Nikolao.

“Vi ne estas sola, ĉu?” ŝi diris, scivoleme malfermante la sekvantan pordon.

Li aspektis, kvazaŭ ŝtelisto kaptita ĉe la freŝa faro.

“La ŝuoj...” li komencis sinĝene, preskaŭ ĝeme.

“Doloris al mi la piedoj, kaj la ŝuojn mi demetis envenante,” sonis agrabla ina voĉo.

“Vi!” Elza kriis.

Ja ridetis al ŝi Lucia, flegistino, kiun ŝi plurfoje renkontis, kiam Nikolao estis en la hospitalo, kaj ŝi vizitis lin.

“Mi ne imagis, ke vi venos. Sed eble estas pli bone. Nikolao kaj mi decidis paroli kun vi. Mi flegis lin dum unu monato kaj duono, kiam la aĉa kemiaĵo, pri kiu vi scias, malsanigis lian haŭton. Mi enamiĝis al li, kaj li al mi. Pardonu, se mi sovaĝe, maldelikate agas, vin suferigante tiel subite, senprepare, sed... sed... Mi ne kuraĝus atendi pli, kaj... Sed kial diable vi ridas?”

“Ho, Lucia!” ŝi ekkriis, kaj kisis ŝin. “Kia feliĉo!”

“Kio okazas? Mi ne komprenas. Mi perfidas vin, kaj vi nomas tion feliĉo?” Nikolao demandis.

“Mi ne sciis, kiel diri la aferon. Mi... Ho Nikolao, mi tiom ĝojas, permesu, ke mi kisu ankaŭ vin.” Ŝi lin kisis. Fratine.

“Ankaŭ mi miras,” Lucia interrompis. “Ĉu vi bonvolus klarigi?”

“Vi scias, ke mi ĵus travivis teruran aventuron. Min savis junulo, la sekretario de s-ro Pipelbom, Johano. Li savis min. Mi... Kiel diri? Mi lin amas. Mi lin arnas tre forte. Kaj mi sentis min tiel kulpa rilate al vi, Nikolao!”

“Johano, la sekretario de s-ro Pipelbom, ĉu? Mi bone konas lin,” Lucia voĉis. “Li havis strangan haŭtan reagon al kuracilo, kiun iu fuŝdoktoro donis al li, kaj mi flegis lin dum tuta semajno. Ŝajnis, ke li ekamis min.”

“Iomete, eble, sed tio ne estis tre serioza,” Elza respondis, kvazaŭ sindefende.

“Vi ne povus imagi, kiom viaj klarigoj min senpezigas,” Nikolao diris.

“Ho jes,” Elza respondis. “Ho jes, mi povas imagi. Mi sentas la samon. Mi tre ĝojas pri ĉio ĉi. Sed fakte, se diri la veron, Nikolao, mi venis submeti al vi fakan problemon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Mi bezonus iom pli da tiu substanco, kiun vi havigis al mi, kaj kies efikon mi provis, tute sukcese, metante ĝin en la ŝatatan trinkaĵon de la grafino.”

“Kial vi bezonas ĝin?”

“Ĉar mi bezonas refoje dormigi la grafinon.”

Nikolao elmontris malĝojan vizaĝon.

“Finite,” li simple diris.

“Finite, ĉu? Kion vi volas diri?”

“Ke estas finite. La afero ne plu funkcios. La grafino scias.”

“Scias kion?”

“Ke ŝia trinkaĵo estis... kiel mi diru?... prizorgita.”

“Kion! Kiel ŝi povus...?”

“Jes. Ŝi petis min analizi eltiraĵon de tiu trinkaĵo, kaj kompreneble...”

“Vi retrovis en ĝi vian specialan dormigilon!”

“Jes, tiun, kiu samtempe dormigas kaj ridigas.”

“Kiel ŝi suspektis?”

“Mi ne scias. Via patro venis al mi, kaj diris, ke la grafino petas min analizi la trinkaĵon. Li diris, ke ĝis ŝi estos ricevinta la konkludojn de la analizo, ŝi ne plu trinkos ion similan.”

“Kion vi diros pri viaj rezultoj?”

“Nu, mi rimarkis, ke estas ananasa suko en tiu trinkaĵo. Mi diros, ke tiu preciza ananaso ne estis pura, ne estis saneca, enhavis ian drog-efikan substancon, kiu agas dormige. Kion mi diru? Vi tamen ne volus, ke mi diru la veron, ĉu?”

“Ne, certe ne. Ĉu vi opinias, ke ŝi de nun rifuzos tion trinki?”

“Kiel scii? Verŝajne jes. Ŝi estis tre suspektema. Se ŝi tre ŝatas tiun fruktovinaĵon, eble ŝi rekomencos trinki ĝin, sed ne tuj, nur post kiam ŝia nuna impreso estos forsveninta.”

“Vi pravas. Kaj tio devigas min ŝanĝi miajn planojn.”

“Pri kio temas?”

Elza plene fidis Nikolaon. Eĉ se iliaj rilatoj aliiĝis, kaj li transiris de la loko de plej-amato al tiu de amiko, tamen tio nenion ŝanĝis koncerne lian homan valoron.

Ankaŭ Lucian ŝi fidis. Ŝi sentis ŝin bonkora, aminda, homo, kiu prenas serioze siajn respondecojn kaj amikecojn, homo, kun kiu estas facile rilati. Ŝi ne dubis pri ties profunda sincereco, kaj honesteco.

Sekve, ŝi decidis rakonti la tutan aferon pri la espero edzigi Adrianon Pipelbom al la grafino kaj la planoj ellaboritaj tiucele. Kiom tio dezirindus por ŝiaj gepatroj, ankaŭ pri tio ŝi insistis.

“Sed kial vi volas dormigi la grafinon?” Nikolao demandis.

“Ĉar estas absolute necese por ŝteli la zonon de Sankta Gaspardeto.”

“Kial?”

“Ĉar tiu zono troviĝas en ĉambro tuj apud tiu, kie ŝi dormas.”

“Ĉu ĝi estas facile prenebla?”

“Jes kaj ne. La grafino tute ne fidas je t.n. sekursistemoj, sed ŝi estas tre inteligenta. La zono de Sankta Gaspardeto pendas sur muro; ĉiu, kiu tien eniras, tuj staras rekte antaŭ ĝi, sed ĝin ne rimarkas, ĉar la tuta aranĝo de la ĉambro estas tia, ke ĝi aperas kiel nur unu el multaj ornamaj teksaĵoj.”

“Certe ĝi ne prezentiĝos tiel, kiam la papo venos ĝin admiri, ĉu?” diris Lucia, iom stulte.

“Kompreneble ne. Tiam ŝi certe aranĝos taŭgan elmontron. Sed nun ĝi troviĝas sur tiu muro. Eble mi estas la sola persono, kiu konas tiun sekreton.”

“Kiel tio eblas?”

“Kiam la historiisto venis, kiu faris la fotojn kaj tiel igis la surskribon legebla, mi troviĝis en la apuda ĉambro, nevidata. Mi kaŝe vidis la grafinon ĝin depreni. Mi neniam suspektis antaŭe, ke tiu peco de teksaĵo estas io speciala.”

“Mi tamen ne komprenas, kial vi bezonas dormigi la grafinon,” Nikolao diris.

“Estas nature, ke vi ne komprenas: mi ne klarigis ĉion. Se ni ŝtelus ĝin dumtage, aŭ vespere, aŭ dum la grafino forestas – ekzemple kiam ŝi rajdas matene – ni ne sukcesus aranĝi la savon fare de s-ro Pipelbom en plej efikaj kondiĉoj. Ni devas agi nokte. Johano opinias tion necesa, kaj mi taksas lin prava.”

“Ankaŭ mi tion pensas,” Nikolao jesis. “La ŝtelo devas okazi tiamaniere, ke ŝi, repensante al ĝi poste, ricevu impreson de danĝero, forte sentu, ke ŝtelisto, verŝajne armita kaj preta mortigi, ĉeestis tuj apud ŝi, dum ŝi dormis.”

“Prave. Tio povas okazi nur nokte. Kaj dumnokte ŝi dormas en la apuda ĉambro sian malprofundan dormon.”

“Malprofundan?”

“Jes. Plej mallaŭta bruo ŝin vekas. Kaj ĝuste la afero estas aranĝita tiamaniere, ke se oni provos movi la sanktulan zonon, tio tuj estigos bruon, kiun ŝi aŭdos. Ŝi klarigis tion al la historiisto, dum mi aŭskultis. Ŝi konfirmis al li, ke ŝi havas tre malprofundan dormon, kaj tuj vekiĝus, se iu provus forŝteli la artaĵon.”

“Jes. Mi komprenas. Vi bezonas, ke ŝi dormu profunde. Nu, vi venis al la ĝusta persono. Mi povos helpi vin.”

“Nikolao! Mi sciis! Vi estas la plej bona kemiisto el la tuta mondo.” Ŝi kisis lin.

“Atendu momenteton.” Li forlasis la ĉambron.

“Jen,” li diris revenante. “Ĉu vi opinias, ke vi povos enŝteliĝi en la ĉambron de la grafino du horojn antaŭ ol ŝi enlitiĝos?”

“Facile. Ŝi havas tre regulajn kutimojn. Estos neniu problemo.”

“Bone. Simple metu ĉi tion ien sub ŝia lito. Vi devos trui la supran parton tuj antaŭ ol meti ĝin. Tiel, iom post iom, ellasiĝos senodora gaso, kiu igos ŝin dormi tiel profunde, ke ŝi aŭdos neniun bruon. Eble de tempo al tempo ŝi ridos, ĉar estas substanco simila al la unua, kiun ni provis ĉe ŝi.”

“Nikolao, vi estas karulo! Mi ne scias, kiel danki vin.”

“Vi povas danki tre simple. Klarigu al mi la tutan planon. Kiel vi aranĝos la savon fare de Pipelbom?”

Elza klarigis, sed Nikolao tuj rimarkis punkton danĝeran:

“Jes, mi komprenas, ke vi bezonas policanon por kapti la «ŝteliston», ĉar se neniu arestus lin, la grafino suspektus, ke la tuta afero estas nur komedio. Sed ĉu vi povas fidi tiujn amatorojn, kiuj elturniĝis tiel admirinde, ke vi riskis vian vivon? Tio maltrankviligas min.”

“Nu, bone, jes, mi komprenas vian vidpunkton, sed kion alian ni povus fari? Ĉu vi havas ideon?”

“Oni povas uzi la servojn de alia persono por la rolo de policano.”

“Kiu?”

“Mi, ekzemple.”

“Nikolao! Ĉu vi tion farus? Kvankam mi...” Kiom ajn kontentige la rompo de ilia amrilato efektiviĝis, ŝi tamen sentis sin kulpa.

“Kaj kvankam ankaŭ mi... Kompreneble mi tion farus. Plezure. Mi ŝatas viajn gepatrojn kaj taksas ilian situacion ege malkomforta. Devi ŝanĝi la tutan vivmanieron tiuaĝe! Ne. Mi farus ion ajn por ilin helpi. Kaj ankaŭ mi siatempe ludis en amatora teatra grupo. Mi scias, kie lui la necesajn vestojn. Mi ludos tiun rolon kun plej granda ĝojo.”

“Kaj ĉar policanoj ĝenerale agas duope, vi bezonos helpanton. Mi estos tiu helpanto,” proponis Lucia.

“Sed... ĉu virino?”

“Kial ne? Nun estas virinoj en la polico kaj ili faras la saman laboron, kiel la viroj. Ne estus nenormale, se unu el la du estus ina.”

“Aŭskultu. Ne mi estas tiu, kiu direktas la realigon de la plano. Tion faras Johano. Mi transdonos viajn ideojn al li. Verŝajne li akceptos.”

Ĉapitro 16

Li akceptis. Ankaŭ s-ro Pipelbom (al kiu Johano opiniis pli saĝa ne paroli pri la fina ĉeesto de policano en la plano) estis akceptinta la ideon savi la zonon de Sankta Gaspardeto. Tiu ideo, konsidere al la papa vizito, aperis al li aparte gratulinda. El lia kolero kontraŭ Johano neniom plu restis.

Ĉion ĉi, kaj la lastajn detalojn de la plano, Johano senzorge klarigis al Elza, dum ili kune tagmanĝis ĉe «La Prapatroj».

Ankaŭ Ĝeraldo sidis proksime, streĉante la orelojn. Ne ĉion li aŭdis, sed la grandan plimulton. Li ne dubis, ke lia ĉefo treege kontentos.

* * *

Johano apenaŭ revenis de la manĝo kun Elza, kiam Nikolao vizitis lin. Ili havis longan kunparoladon, mallaŭtan, pezan je sekretoj.

Ĉapitro 17

S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝaŝultra. Tio sendube donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj emis, se ne lin timi, certe lin respekti, kaj almenaŭ hezitis antaŭ ol riski malkontentigi lin.

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

La dika, peza, alta, larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome, tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li malfacile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga, kaj konstante malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo – kaj ju pli li antaŭeniris en la ĉe-kastela arbaro – des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.

Viro, kies okuloj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.

Apud tiu viro, vestita kiel policano, staris alia persono, simile vestita. Ĉi-lasta estis virino.

“Ni iru,” la viro flustris en la orelon de sia kunulino. “Nun estas la ĝusta momento.”

Ambaŭ ekmarŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika paŝanto. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ plene sukcesis.

En ĉi tiu aĉa etoso, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de honesta industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn krurojn por promenejo, kie naturo frapigis lian piedon al perfide metita ŝtonego, plej dolorige, aŭ ĝin faligis, sen antaŭpreparo, en kavon plenan je akvo aĉ-odora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la konkludo, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu skuis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

“Kio?” li diris, provante sensukcese rekapti iom da trankvilo.

Sed la lumo de poŝlampo, direktita rekte al liaj okuloj, malhelpis mensan repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homformo tenanta la lampon surhavas vestojn policajn.

“Kion vi faras ĉi tie?” sonis la aŭtoritata voĉo.

“Mi... mi... nuuuuu... eee...” fuŝparolis Pipelbom.

“Bonvolu paroli iom pli klare,” la alia diris eĉ pli gravtone.

“Mi... mi... mi promenas.”

“Haha! Vi promenas en la bieno de grafino Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?”

“N... nu... N... ne. Mi...”

“Mi do devas peti vin min sekvi.” Kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la najbaraĵo de la kastelo.

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro, reveninta malalten, ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.

Ĉapitro 18

La unua afero, kiun Albertina Montokalva ĉiam faris, kiam ŝi eniris sian dormoĉambron por enlitiĝi, estis malfermi la fenestron. Ĉe fermita fenestro ŝi tute ne povis dormi.

La dua afero estis trinki la ciprianan specialaĵon el vino kaj fruktosukoj. Sed, de kelkaj tagoj, ŝi hezitis sekvi tiun malnovan kutimon. Ree, ĉi-foje, ŝi malhavis ĝin.

La tria afero estis demeti siajn vestojn kaj ilin tre zorgeme aranĝi sur seĝon.

La kvara, kaj plej plaĉa, estis kuŝiĝi tute nuda en la larĝan, komfortan liton, kun plezuriga malstreĉo de ĉiuj muskoloj.

Kvankam zorgoj ŝin maltrankviligis – laŭ la ĵus ricevitaj informoj, la riparoj ĉe la maldekstra flanko de la kastelo kostos eĉ pli multe ol oni komence diris – ŝi baldaŭ sentis strangan bonhumoron, eĉ nekompreneblan emon ridi senkaŭze. Kaj ŝi rapide endormiĝis.

Bruo vekis ŝin. Bruo en la apuda ĉambro. Ne iu ajn bruo. Bruo tute difinita. La speciala bruo, kiun oni faras, kiam oni forprenas de sur ĝia muro la zonon de Sankta Gaspardeto.

Ne tuj ŝi ellitiĝis. Ŝi ne sentis veran dormemon, sed ŝi ankaŭ ne estis plene vekita. Nur kiam ŝi aŭdis, ke la ulo en la apuda ĉambro foriras kaj diskrete fermas la pordon post si, nur tiam ŝi trovis la forton ellitiĝi. Ŝi surmetis negliĝon kaj eliris el sia dormĉambro. Necesis vidi, kio okazas.

Homo eĉ inteligenta kelkfoje fuŝas siajn planojn pro troa memcentreco. Nikolao ĉiam dormas kun fermita fenestro, kaj la ideo ne venis al li, ke aliaj homoj vivas alimaniere. Tial li ne demandis al Elza, ĉu la grafino enlasas tutnokte freŝan aeron en sian dormĉambron, kaj li forgesis diri, ke lia gasa dormigilo funkcias plene nur ĉe fermitaj fenestroj. Ĉe nia aerŝata grafino, la dormiga efiko estis nur parta. Pro tio la bruoj vekis ŝin.

Ne necesas diri, ke ŝia unua ago, kiam ŝi troviĝis en la apuda ĉambro, estis fari lumon por kontroli, ĉu la timata ŝtelo okazis. La respondo estis bedaŭrinde jesa: sur la muro mankis la zono de Sankta Gaspardeto. Ŝi preskaŭ ekploris.

Sed nia grafino estas agema homo, kaj kuraĝa. Ŝi malsupreniris al la ter-etaĝo, rigardis eksteren, kaj vidis ombron paŝantan; ne al la apuda elirejo, de kie oni plej rapide trafas la vojon al la urbo, sed al la herbejo, trans kiu komenciĝas la arbareto, kie ŝi rajdas ĉiumatene. Rapidege ŝi surmetis mantelon kaj botojn, prenis poŝlampon, kaj la ombran formon eksekvis.

Ĉapitro 19

Adriano Pipelbom time pensis pri la horo. Li ne povis informi siajn kunplanintojn, kaj sekve li verŝajne ne ĉeestos je la ĝusta momento, kiam li devos interveni por savi la altvaloraĵon, kaj tiel havigi al si la admiron de la grafino.

Liaj gekaptintoj – Nikolao kaj Lucia – kondukis lin al malnova kabano, kiu staris ne malproksime. Komence, Nikolao pridemandis la industriiston plej serioze, provante imagi, kion dirus vera policano en similaj cirkonstancoj.

Sed kiam s-ro Pipelbom komencis rigardi pli kaj pli ofte sian brakhorloĝon kaj petegis siajn kaptintojn liberigi lin tuj, proponante altan monsumon garantie, Nikolao ŝanĝis sian tonon, kaj ankaŭ la enhavon de la interparolo.

“S-ro Pipelbom,” li diris solene, kaj malvere, “mi fariĝis policano, ĉar tio estis la sola eblo, kiu prezentiĝis al mi, kompatinda senlaborulo. Sed mi fakte estas kemiisto, kaj vi konas min.” Unuafoje li montris sian vizaĝon sub plena lumo.

“Ĉu vere?” respondis la alia. Jes, li rekonis la junulon.

“Vi fariĝis tre riĉa, sinjoro, dank' al multaj bonegaj ideoj, kiujn vi havis, tute certe. Sed dum la lastaj kvin jaroj, kio plej riĉigis vin, tio estas la nun tutmonde vendata tabako sen tabako, kiu vin famigis.”

“Ĝuste.”

“Vi rekonas min, ĉu ne? Mi estas la kemiisto, kiu eltrovis tiun substancon. Mi estis tre juna, ne sciis, kiel protekti miajn interesojn, kaj ĉar mi nepre bezonis monon, mi malsaĝe vendis al vi mian formulon por sumo ridinda.”

“Mi faris nenion neleĝan.”

“Prave. Sed vi riĉiĝis per mia eltrovo, kaj mi restis sensukcesa kaj malriĉa.”

“Mi ne respondecas pri via malsaĝo. Oni ĉiam devas porti la sekvojn de siaj decidoj en la vivo, ankaŭ se ili estas fuŝaj.”

“Jes. Vi perfekte pravas. Kaj mi proponas al vi elporti la sekvojn de via decido veni ĉi tien ĉi-nokte en plej suspektindaj cirkonstancoj. Mia polica menso sciigas al mi, ke post dudek minutoj, vi devus stari en difinita loko, kie via ĉeesto estas nepre necesa por la sukceso de viaj planoj, kaj kie vi ne troviĝos, se mi ne ellasos vin.”

“Kiel diable vi tion scias?”

Nikolao ridetis superece.

“Mi havas miajn metodojn. Modernajn policajn metodojn.”

Lucia rigardis sian amaton admire. Neniam ŝi vidis homon malveri kun tiom da ŝajna sincereco. Pipelbom estis plej impresita.

“Kion vi volas? Kiom?” li demandis, kaj lia tono esprimis teruran lacecon.

“Neniom. Mi nur havas proponon al vi.”

“Kiun?”

“Kiel mi ĵus diris, mi preferus labori kiel kemiisto ol en la polico. Sed la nuna ekonomia situacio, kiel vi scias, estas tre malbona por kemiistoj. Ne estas facile trovi laboron. Mi vin ellasos, kaj eĉ helpos vin efektivigi vian planon, se vi akceptos havigi al mi duonan parton en la rajto super la patento rilata al mia eltrovo de tabako sentabaka. Tiel ni ambaŭ rejustigos maljustaĵon.”

Pipelbom diris nenion. Videble okazis en li terura enmensa batalo: disaj emoj ŝiris lin.

“Sed mi proponas al vi ion ankoraŭ pli belan. Mi nun laboras super vino senvina kaj...”

“Kion?” Pipelbom saltetis, kvazaŭ bombo ĵus eltiris lin el sonĝo. “Ĉu vi parolis pri vino senvina? Mia revo! Mia lastatempa ideo!” Li ekkriis kun streĉa esprimo survizaĝe.

“Nu,” daŭrigis Nikolao, “mi preskaŭ sukcesis. La ideo estas la sama, kiel pri la tabako sentabaka. Ni eltrovu trinkaĵon, kiu havu ĉiujn karakterizojn de vino, krom la enhavo alkohola, kvankam al trinkanto ĝi sentiĝu kvazaŭ alkoholhava. Tiel homoj, kiuj ŝatas vinon, sed ne ĝiajn efikojn sur la sano aŭ sur la mensa klareco, povos trankvile sensoifiĝi plezure, sen timi la sekvojn de troa trinkado. Nun aĉeteblas fruktosukoj, kiuj provas realigi tiun ideon, sed sensukcese. Ĉiuj ekzistantaj produktoj estas tro dolĉaj, ne redonas la impreson de alkoholo, kaj tial ne taŭgas por la homoj, kiujn ni celas.”

“Jes, jes, ne necesas, ke vi disvolvu plu la ideon. Mi konas jam perfekte ĉiujn manierojn defendi ĝin. Sed kion pri ĝia realigo?”

“Ĝuste, sinjoro. Se vi akceptos min je via servo – kontraŭ akceptebla salajro, kompreneble – mi povos finaranĝi la aferon. Mi jam preskaŭ sukcesis, kaj mia sukceso pri sentabaka tabako indikas al vi, ke mi ne estas revulo. Por konduki miajn esplorojn al plene sukcesa fino, mi bezonas laborkondiĉojn, kiajn nur vi povus havigi al mi. Sed la tempo pasas rapide. Estus bedaŭrinde perdi multvalorajn minutojn. Se vi bonvolos subskribi ĉi tiun dokumenton, la afero estos interkonsentita, kaj mi tuj lasos vin kuri al via tasko, samtempe urĝa kaj grava.”

Adriano Pipelbom ne estis unu el tiuj homoj, kiuj subskribas dokumenton sen legi ĝin. Li legis atente. Ĉar la dokumento estis preparita de Johano, laŭ peto de Nikolao, ĉiuj necesaj punktoj estis antaŭviditaj kun granda precizeco. Ĉi-foje, Nikolao ne riskis, ke la industriisto profitu de lia manko de sperto.

“Tiu, kiu preparis ĉi tiun dokumenton, ne lasas multon al hazardo, kaj scias, kie miskomprenoj povus okazi. Ŝajnas al mi, ke vi multe serioziĝis, amiko, ekde kiam vi unue rilatis kun mi. Nu, bone, mi subskribos. Realisto scias, kiam oni superfortas lin. Kaj eble mi tamen profitos de la aranĝo. Senvina vino estis unu el miaj karaj ideoj...”

Tiel s-ro Pipelbom fine eliris el sia ĝena situacio. Kaj ankaŭ Nikolao. Kiu situacio ja estas pli ĝena ol tiu de senlaborulo?

Ĉapitro 20

Ĝeraldo sciis precize, kie pasos la ŝtelinto irante al la aŭto, kie la kunplaninto lin atendas. Pri la resto de la aranĝo multo estis al li neklara, ĉar Johano kaj Elza, en la restoracio, kie li ilin subaŭskultis, parolis pri tiuj punktoj subkomprenante multon jam konatan al ambaŭ. Feliĉe por Ĝeraldo, pri la ĝustaj tempo kaj loko de la transdono ili ne povis paroli alimaniere ol tute precize, ĉar neniu el tiuj detaloj estis antaŭe planitaj.

Irante tien, li estis singarda, aŭ pli ĝuste, li volis esti singarda, kaj li opiniis, ke singarda li estas. Li ja ne povis allasi al si plian fuŝon. Esplorante la ĉirkaŭaĵon, li ĝoje konstatis, ke neniu troviĝas tie. Li iom timis la ĉeeston de policanoj, kiu estus verŝajna, se konsideri, unuflanke, ke oni antaŭ nelonge alsaltis personon ĉi tie, kaj, aliflanke, ke en tiu kastelo troviĝas multvalora objekto, kiun la papo deziras propraokule vidi.

Sed ne sufiĉas imagi, ke oni estas singarda, por sin gardi efike. Homo fuŝema restas fuŝema, eĉ kiam li zorgas atente, ĉar la mensaj kaŭzoj, kiuj igas fuŝema, ne malaperas pro simpla kunstreĉo de la volo sukcesi.

La enkabanaj okazaĵoj, kiujn ni ĵus priskribis, okazis, dum Ĝeraldo faris tiun kontrolon, sed ĉar – fuŝemule – li ne iris ĝis tiu punkto, li kontente deklaris al si, ke lia ĉeesto estas senriska. Kaj li komencis atendi.

Ĉapitro 21

La grafino estis impresita. Ŝi ne komprenis, kiel la viro, kiu paŝas antaŭ ŝi, sciis ĝuste, kie troviĝas la zono de Sankta Gaspardeto, kaj kiamaniere rapide depreni ĝin.

Ŝi estis ankaŭ scivolema. Kial li ekiris, strange, en tiu direkto, dum la normala elirejo estis tute proksima kaj estus saĝe havi tie kunkulpulon, kiu atendus lin kun aŭto kaj ebligus al li rapidi for sendanĝere?

Fine, ŝi estis timoplena. Ŝi ne vidis bone la ulon, kiun ŝi sekvis, sed ŝi duonvidis sufiĉe por rimarki, ke li estas alta kun fortula korpo, kaj kun la facilmoveco de homo ankoraŭ juna. Se ŝi sin montrus kaj li decidus ŝin bati, ŝi havus neniun ŝancon elsavi sin.

Bedaŭrinde, ŝi ne povis iri al Cipriano, ĉu por ricevi lian helpon, ĉu por peti lin telefoni al la polico, sen forlasi el sia vido la junan ŝteliston. Kion fari do, se ne sekvi ĉi-lastan kiel eble plej diskrete? Feliĉe, ŝi konis la lokon perfekte, kaj la luno, kiu ĵus montriĝis, estis plej bonvena: ŝi ne bezonos la poŝlampon, kiu tro riskus perfidi ŝin.

Li eniris la arbareton. Kaj ŝi post li.

* * *

Enirante la arbareton, la sekretario de s-ro Pipelbom tute ne imagis, ke iu tie atendas lin: Ĝeraldo. Ĉi-lasta aŭdis Johanon, antaŭ ol vidi lin, sed ju pli ties ombra, malpreciza formo iĝis videbla, des pli li sin demandis, ĉu li ne agis malsaĝe venante sola. Lia decido agi memstare havis plurajn motivojn: Adamo parolis al li malestime; li timis similan reagon de ĉiuj aliaj en la bando; li volis agi sen informi la ĉefon, por ke la sukceso estu nur lia, tiel ke nur al li iru ĝenerala admiro; gratulado fare de ĉiuj, sed speciale de la ĉefo, estis necesa por forgesigi la multajn antaŭajn fuŝojn.

Sed nun, vidante la impresan korpoaspekton de Johano, li pli kaj pli dubis pri si. Laŭ lia kompreno, Elza estis tiu, kiu devis ŝteli la zonon, kaj ŝi devis pasi sur ĉi tiu vojeto por ĝin transdoni al Johano, kiu troviĝos en aŭto trans-arbare.

Certa, ke li rilatos nur kun Elza, li opiniis, ke elmontri pistolon sufiĉos, por ke ŝi time obeu. Lia plano estis jena: li pruntos de amiko-ŝtelisto veturilon; iros per ĝi al la ĉe-kastela arbaro kaj lasos sian aŭton en alia loko ol tiu, kie Johano lasis sian; kiam la knabino alvenos, li devigos ŝin, per la pistolo, doni al li la ŝtelaĵon kaj iri kun li al lia veturilo; li igos ŝin ŝofori ĝis soleca loko kampara, tie igos ŝin elaŭtiĝi kaj li mem revenos hejmen kun la multvalora objekto. Ŝi povus nenion fari; ŝtelisto ne povas informi la policon, ke iu alia siavice forprenis perforte la ŝtelaĵon.

Sed nun montriĝis, ke li miskomprenis, aŭ ke la du lastminute ŝanĝis sian planon. Ĉu Johano lasos Ĝeraldon direkti liajn movojn tiel facile? Memorante la manieron, laŭ kiu tiu fortulo hakbatis la manon de Adamo, kiam li liberigis Elzan, Ĝeraldo ne emis rideti.

Sed jen li alvenas. Kion fari? Se li ne intervenos tuj, ili estos du kontraŭ li. Kunstreĉante sian tutan kuraĝon, li ekagis.

“Halt!” li kriis. “Ne faru unu plian paŝon. Ni celas vin per niaj pistoloj. La manojn alten!”

Johano haltis, levis la manojn. En unu el ili li tenis la zonon de Sankta Gaspardeto. Lia menso funkciis fulmrapide. Kiel eblis? Kiu estus povinta perfidi ĉi tiun parton de la plano, kiun nur li, Elza kaj Pipelbom konis? Tiu, kiu ĵus parolis, ja ne estis lia mastro, kvankam ili troviĝis proksime al la loko, kie ĉi-lasta devis ekaperi.

“Ĵetu teren la ŝtelaĵon!” Ĝeraldo kriis. “Kaj paŝu kvin paŝojn malantaŭen!” li aldonis per ankoraŭ pli forta voĉo. Eble li kriis por redoni al si kuraĝon.

Johano obeis.

Nur tiumomente, Ĝeraldo eliris de malantaŭ arbo sur la piedvojeton, kun pistolo direktita al Johano, kiun li konstante rigardis. Li paŝis al la ĵetita zono.

“Kial vi ridetas? Ne imagu, ke vi povas aranĝi ion por vin savi. Mi tenas vin sub mia konstanta kontrolo,” li diris laŭte kaj kolere, ne komprenante, kiel eblas, ke homo en la situacio de Johano kapablas elmontri gajecon. Tiu rideto de Johano ne agis sanige al liaj sentoj de malplivaloro. Pli ol iam ajn li havis la impreson, ke grandulo ridas pri lia senforteco.

Ke Johano ridetis, tion fakte kaŭzis la rekono de difinita bruo: aŭdeble, ie, ne malproksime, antaŭeniris alta, dika, peza, larĝa estaĵo. Kaj gajiga aperis al Johano la penso, ke Pipelbom devos savi pli efektive, ol savi li deziris.

Alia penso agis senpezige. La sinteno de Ĝeraldo montris, ke tiu, se li mistere eksciis nekoneblajn detalojn de ilia plano, tamen ne sciis ĉion; alie, li ne okazigus la ŝtelon de la ŝtelaĵo tiel proksime al la loko, kie Pipelbom devos interveni.

La industriisto, siaflanke, aŭdis la tro laŭtajn parolojn de Ĝeraldo. Li konis la planon de sia sekretario kaj sciis, ke haltigo fare de pistolhava ŝtelisto ne estis antaŭvidita. Proksimiĝante, li konstatis, kia eta senmuskolulo havis la strangan ideon provi timigi virecan knabon, kiel Johano. Li aŭdis la vortojn pri kunagantoj (“ni celas vin per niaj pistoloj”), sed opiniis, ke se tiuj kunuloj ekzistus envere, ili montrus sin, kio multe pli impresus ol la sola ĉeesto de tiu ĉi pistoltena korpeto.

Se diri la veron, ni devas aldoni, ke alia ideo traflugis lian menson: ke tiu ĉi haltigo tamen eble estis aranĝita de Johano, por ke la savo estu eĉ pli impresa kaj realisma. Sed por ke vi bone komprenu tiun penson lian, necesas ĉi tie klarigi, kio estis, precize, la plano, kaj kion Pipelbom devis rakonti al la grafino post la savo de la zono sanktula. Johano kaj li interkonsentis pri jena – raportota – sinsekvo de la okazaĵoj:

Pipelbom promene alvenas al loko, kie la vojo laŭiras la ĉe-kastelan arbareton. Tie li rimarkas aŭton ĵus haltintan, el kiu eliras du homoj, kiuj interŝanĝas kelkajn vortojn kun kaŝa, ŝtela sinteno. Unu el ili poste residiĝas en la aŭto, dum la alia iras en la arbaron. Trovante ilian agmanieron des pli suspektinda, ĉar la kastelo ne staras malproksime, Pipelbom decidas sekvi tiun, kiu malaperis inter la arbojn. Pro la mallumo, li iumomente ĉesas vidi la ulon, kiun li sekvas, kaj li devojiĝas, perdas multan tempon serĉante la vojon kaj rondirante en la arbaro, kaj, post kiam li fine retrovis la ĝustan piedvojeton, li vidas la ulon reveni tenante objekton, kiun tiu verŝajne ŝtelis el la kastelo. Tiam li intervenas kaj savas la faman zonon de Sankta Gaspardeto.

Tiel prezentiĝis la plano. Pipelbom ne konis la parton pri la «gepolicanoj» Nikolao kaj Lucia, en kies manojn li falis, dum, malsaĝe decidinte realismi ankaŭ pri la parto de la plano, laŭ kiu li devis perdi la vojon, li troviĝis batalanta ekstervoje kun naturo ne speciale ema bonvenigi altajn, pezajn, larĝajn, dikajn industriistojn.

Kaj nun, li sin demandis, ĉu la sekretario ne elpensis, sen informi lin, la haltigon fare de knabeca malfortulo, kun la celo igi la savon de la zono eĉ pli realeca.

Li do tute ne timis, kiam, proksimiĝante de malantaŭe, li premis siajn pezajn manojn sur la senmuskolajn ŝultrojn de la duonvireto.

La mispensinta Pipelbom tute ne antaŭvidis, ke Ĝeraldo tuj, reage, ekpremos la ellasilon de la pistolo, per kiu li konstante celis al Johano.

Ĉapitro 22

Li premis, sed ĉar nenio okazis, li mire ekrigardis la pistolon. Tiu movo estis troa. Johano vidis ĝin, komprenis, ke io fuŝiĝis, alsaltis Ĝeraldon, kaj hakbate al la manradiko, laŭ la metodo jam uzita, kiam li liberigis Elzan, faligis la armilon.

Ke Ĝeraldo ne sukcesis pafi, tion kaŭzis tute simple la fakto, ke, fuŝema kiel kutime, li forgesis formeti la sekurbutonon.

* * *

Dum tiuj okazaĵoj disvolviĝis, la grafino silente, senbrue, proksimiĝis pli kaj pli. Ŝi vidis ĉion, kvankam malprecize, ĉar ne estis sufiĉe da lumo en tiu arbareto, kien Johano ŝin senscie kondukis, por ke ŝi povu ĉion klare observi.

Ŝi subite konstatis, kun ega plezuro, ke post tiu forta, alta, dika, larĝa sinjoro, kiu ĵus admirinde superfortis la haltiginton de la ŝtelisto, aperas du policanoj. Verŝajne la polico eksciis pri la plano forŝteli la zonon de Sankta Gaspardeto fare de du malamikaj bandoj ŝtelistaj, kaj sekvis la malfortan vireton.

Sentante sin helpata de la polico, ŝi ne hezitis interveni. Ŝi direktis la lumon de sia poŝlampo al la fuŝulo, kriante:

“Kion vi imagas? Kio okazas ĉi tie? Ĉu vi opinias, ke senriske oni povas ŝteli miajn trezoraĵojn?”

Tuj Nikolao metis al Ĝeraldo la mankatenojn, kiujn li alportis por Johano, kun la ideo igi ties areston kiel eble plej realisma por la grafino. Li flustris ion al Lucia, kiu firme ektenis la knabon.

“Sed ankaŭ ĉi tiu estas ŝtelisto,” la grafino kriis.

Ŝi volis prilumi per la poŝlampo la vizaĝon de Johano, sed ŝi ne sciis precize, kie li troviĝas – li ĵus diskrete movis sin al aparte malluma loko – kaj antaŭ ol ŝi sukcesis, la lumo trafis, rekte en la vizaĝon, nian karan Pipelbom, kiu nun staris inter Ĝeraldo kaj Johano.

“Ne havu zorgojn, sinjorino, mi tenas lin,” diris Nikolao, kiu ĵus alvenis apud la sekretarion.

Sed la grafino nenion plu aŭdis. Ŝi eligis miran ekkrion:

“Adriano! Vi! Estas vi, ĉu ne? Vi ne ŝanĝiĝis dum tiuj longaj jaroj. Apenaŭ dikiĝis. Adriano! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi estas polica funkciulo aŭ io?”

Li mire rigardis ŝin.

“Mi... sinjorino... mi ne...”

Ŝi komprenis, ke pro la mallumo li ne vidas ŝin, kaj ŝi turnis la poŝlampon al si, tiel ke ŝia vizaĝo iĝu klare videbla.

“Ĉu... ĉu... ĉu...”

Li hezitis. Li ne kuraĝis kredi sin prava. Post tiom da jaroj. Tamen. Ŝi estis ne-plu-juna, sed tiu misturnita nazo, tiu larĝa buŝo, tiu ĉevala vizaĝo...

“Albertina! Vi estas Albertina, ĉu ne?”

“Adriano, karulo mia!”

Ŝi kuris al li.

“Albertina, mia birdeto!” li diris, kaj premis ŝin al sia koro.

* * *

La tuta grupo direktis siajn paŝojn kastelen. Elza, kiu venis malantaŭ Nikolao kaj Lucia – estis ja planite, ke ŝi restos en la ĉirkaŭaĵo, por helpi se necese – aliĝis al ili kaj, post kiam ili alvenis, preparis trinkaĵojn por ĉiuj.

Bonkora, ŝi trinkigis Ĝeraldon, kies manoj restis kaptitaj en la mankatenoj. Li rigardis ŝin nekomprene. Tiu estis virino, kiun liaj amikoj estus mortigontaj, se oni ne respondus jese al iliaj postuloj, kaj tion ŝi perfekte sciis; tamen, ŝi agis bonkore al li.

La voĉo, en li, kiu kriis, ke bonkoreco ĉiam estas forĵetinda signo de malforteco, pli kaj pli devis silenti kaj lasi la lokon al tiu, kiu kantis, ke bonkoreco estas die agrabla por tiu, kiu ricevas ĝin. Liaj sentoj estis tiel miksitaj, ke li emis plori. Feliĉe – ĉar lia memestimo, kiom malmulte da ĝi li havis, tian baton ne elportus – li sukcesis mastri sin.

Sed la rapidajn ŝanĝojn de esprimo, kiujn montris la vizaĝo de Ĝeraldo, neniu rimarkis. Ne tio ja interesis la grupon. Ĝi provis kompreni ion el la paroloj, kiujn Pipelbom kaj la grafino interŝanĝis inter si. Nikolao estis tiu, kiu decidis ilin interrompi, ne tre ĝentile eble, sed pro troa scivolemo.

“Pardonu, se mi estas maldiskreta, sed ŝajnas, ke s-ro Pipelbom kaj vi, grafina moŝto, konis unu la alian antaŭe. Ĉu ni povus scii iomete pri tio?”

Nek ŝi nek li sentis la demandon maldiskreta. Kiam oni feliĉas, oni dezirus, ke la tuta mondo partoprenu en la feliĉo kaj parolu pri ĝi. Plej bonhumore do ŝi respondis:

“Kompreneble, sinjoro policano, kompreneble.”

“Ni vizitadis la saman lernejon,” klarigis Pipelbom, kun okuloj reveme turnitaj al delonge pasinta tempo.

“Jes. Ni amis unu la alian tre forte, kiam ni estis dekkvin- aŭ dekses-jaraj,” ŝi aldonis.

“Ambaŭ estis malriĉaj tiutempe, el malriĉaj familioj. Ĉu vi memoras, Albertina, la straton, kie ni vivis? Ĉu vi memoras Pontostraton?”

“Kompreneble mi memoras, Adriano. Kia terura bando ni estis! Kiajn terurajn ludojn ni tie ludis! Kiom ni ridis!”

“Vi tiam ne estis grafino. Mi neniam suspektis, ke grafino Montokalva estas vi.”

“Kompreneble. Kiel vi povus scii?”

“Mi neniam edziĝis, ĉar mi neniam trovis virinon kompareblan al mia kara, kara, kara Albertina.”

“Sed mi edziniĝis. Dufoje. Lastfoje al grafo Montokalva. Kompreneble vi ne povis scii, ke tiu grafino estas mi. Kiam al mi edziĝis tiu karmemora Paŭlo-Alano, la grafo, ni decidis ne diskonigi la fakton. Ni volis vivi intiman vivon, kaj nur kelkaj tre proksimaj familianoj kaj amikoj eksciis pri nia geedziĝo. Li estis bonulo, kaj mi ŝatis lin. Ŝatis, ne amis. Mi krome havis multajn amantojn. Ilin ŝatis aŭ duonŝatis, sed neniam amis per amo. Neniam viro plaĉis al mi same forte, kiel vi, Adriano, kiam ni estis junaj.”

“Kompatinda Albertina! Estis suferige, ĉu ne?, vivi kun viroj apenaŭ amataj.”

“Nu, nu...”

“Kial vi ne provis reveni al mi, eĉ se nur kiel malnova amikino, por babili pri la tempoj pasintaj?”

“Mi ne scias. Mi aŭdis, ke vi fariĝis riĉa industriisto. Mi havis neniun rilaton kun la mondo industria, ekonomia, ktp. Mia edzo malestimis ĝin, kaj mi timas, ke ankaŭ mi. Pri tio mi nun hontas. Ĉu vi pardonos min?”

“Albertina!”

“Krome mi ne dubis pri tio, ke vi havas belan edzinon kaj aron da infanoj. Kiel mi povus enmiksiĝi en geedzan vivon, eĉ de malnova amiko! Ĉu ne ĉiuj potencaj industriistoj havas edzinon kaj gefilojn? Oni ne imagas riĉan industriiston senfamilia.”

“Jes. Mi komprenas. Ĉiaokaze, kiel diable ni estus povintaj renkonti unu la alian? Ni vivis en du apartaj mondoj, ĉu ne?”

“Prave. Ni vivis en du apartaj mondoj.”

Ambaŭ samsekunde eligis profundan, sentoplenan elspiron.

Adriano Pipelbom direktis al la grafino rigardon rektan kaj decideman.

“Albertina, ĉu vi konsentos edziniĝi al mi?”

“Adriano! Kiel mirinde! Mia revo realiĝas! Kompreneble mi konsentas.”

Sekvis silenta momento.

“Eĉ se vi ne estus savinta la zonon de Sankta Gaspardeto, mi konsentus. Mi ĉiam amis nur vin, Adriano.”

“Ĉu vere?” li demandis, pensante, ke nenecese li lasis tiom da bestetoj laŭkuri liajn krurojn, tiom da akvoplena herbo malsekigi liajn piedojn, tiom da neutila, maltrankvila atendado senigi lian koron je paco.

“Sed tamen, ege plaĉas al mi, ke vi savis tiun mian trezoron,” ŝi aldonis. “Montru ĝin al mi, ĉu vi bonvolas? Ke mi ĵetu al ĝi amoplenan, admiran rigardon. De nun, ĉiam ĝi pensigos min pri vi.”

Nikolao transdonis la objekton.

La grafino rigardis ĝin, komence ame, sed kun pli kaj pli forta kunstreĉo de la atento.

“Sed... sed... sed ĉi tio ne estas la sankta zono! Kio okazis? Kie ĝi estas?”

Ŝi rondrigardis la grupon. Ĉiuj aspektis kvazaŭ trafite de fulmo.

Ĉapitro 23

“Hm!”

Tiu, kiu ĵus eligis ĉi-lastan brueton, plej diskretan, staris malantaŭ la grupo, apud pordo. Neniu estis aŭdinta, kiam li envenis.

“Cipriano! Ĉu ni vekis vin?” la grafino demandis. “Kion vi faras ĉi tie je tiel malfrua horo, meze de la nokto?”

“Mi aŭdis, ke envenas pluraj personoj, via grafina moŝto, kaj mi sentas kiel mian respondecon ne enlasi homojn, kiuj ne rajtus veni ĉi tien. Mi nevole aŭdis la lastajn vortojn, kiujn vi elparolis. Kun via permeso, mi klarigos, ke, se tiu ne estas la vera sankta zono, pri tio respondecas mi.”

“Vi, ĉu vere? Kiel, diable, vi permesis al vi...”

“Pardonu min, via grafina moŝto, eĉ se mi faris ion nepardoneblan. Tio estis nur por via bono kaj la bono de la kastelo. Kiam mi aŭdis, ke lia papa moŝto venos ĉi tien por admiri la trezoraĵon, mi pensis, ke eble ĝia nuna lokiĝo ne estas ideala. Sed, kvankam mi maltrankvilis, mi faris nenion, ĝis oni kaptis mian filinon, misprenante ŝin por via grafina moŝto. Tiam mi opiniis, ke la vivo ĉi tie entenas riskojn kaj ke estus saĝe trovi por ĝi alian, pli sekuran lokon. Mi kaŝis ĝin en mia apartamento kaj metis alian similan teksaĵon anstataŭ ĝi. La okazaĵoj de ĉi tiu nokto, se mi bone komprenis ilin, montras, ke mi ne estis malprava.”

“Vi pravis, Cipriano, vi tute pravis, kaj mi gratulas vin. Nu, Cipriano, ĉu vi aŭdis, ke mi plej hazarde renkontis, en neforgesebla momento, la unuan amon de mia vivo? Jen s-ro Pipelbom, sub kiu vi servos post nelonge, kiam li estos mia edzo.”

“Permesu, ke mi prezentu al vi miajn plej varmajn gratulojn, via grafina moŝto, kaj ankaŭ al vi, estimata sinjoro.”

Li silentis momenton, sed estis tiel videble, ke li deziris reparoli, ke ĉiuj rigardoj restis turnitaj al li.

“Hm!”

“Jes, Cipriano?”

“Ĉu ĉampanon, via grafina moŝto?”

“Kompreneble, Cipriano. La plej bonan.”

Kaj kun la ĉiamaj solenaj, pezaj paŝoj, li malrapide eliris.

Ĉapitro 24

Nikolao kaj Lucia geedziĝis.

Johano kaj Elza geedziĝis.

Diana – la knabino en la edziĝ-agentejo, ĉu vi memoras? – ne edziniĝis. Eksciante pri la enamiĝo de Johano al Elza, ŝi sentis grandan senpeziĝon. “Feliĉe, ke li ekamis iun alian,” ŝi diris al amikino. “Mi estis preskaŭ kaptita.” Se Diana povis edziniĝi, tio povis esti nur al Libereco.

La grafino kaj Adriano Pipelbom geedziĝis. Sed ŝi – je lia grandega ĝojo – decidis konservi la nomon «grafino Montokalva».

Estis aranĝite, ke la paro loĝos en la kastelo, kiun s-ro Pipelbom, kompreneble, taŭge riparigos. Kiam tiu punkto findecidiĝis, la grafino eligis la plej profundan elspiron de senpeziĝo el sia mult-aventura vivo.

La postan tagon ŝi ekbruligis dek kandelojn antaŭ la statuo de Sankta Gaspardeto en preĝejo najbara.

Danke.

Ĉapitro 25

Feliĉaj kiel gejunuloj, Adriano kaj ŝi foriris por longa geedziĝa vojaĝo. Amo inter nejunaj homoj fojfoje aperas ridinda. Pri tio ili ne zorgis. Ili sciis, profunde en sia koro, ke multaj gejunuloj fakte dezirus sperti reviviĝon same feliĉigan. Kaj sian bonŝancon ili plej alte taksis.

La tagon post ilia reveno, la grafino telefonis al amikino sia:

“Galina, ĉu?”

“Jes, estas mi. Ĉu vi, Albertina?”

“Jes.”

Kiam ŝia edzo mortis antaŭ kvin jaroj, Galina, la fratino de Adriano Pipelbom, ege malfeliĉis, sentante sin senhelpa, senkonsila, sencela. Por plenigi la mankon, ŝi aliĝis, laŭ konsilo de amikoj, al kultura movado por virinoj ne tute junaj, kiu nomiĝas «La Ponto».

Tie ŝi renkontis grafinon Montokalvan, sed nur antaŭ ne tre longe ŝi eksciis, ke tiu impresa – se malbela – kastelulino pasigis sian infanecon ĉe la sama Pontostrato kiel ŝi, en tute malriĉa urboparto. Kaj kun simila miro Albertina eksciis, ke tiu kara, nun preskaŭ sesdekjara, Galina estas la fratino de la knabo, por kiu ŝia koro unuafoje amkantis, antaŭ multaj, multaj jaroj.

“Nu,” diris Galina, “kia estas mia frateto? Ĉu bona edzo?”

“Admirinda, Galina. Pli serveman, helpeman, ameman viron oni ne povus trovi. Kaj li kompreneble akceptis pagi ĉiujn necesajn riparojn. Kaj ni loĝos ĉi tie en la kastelo. Mi vere sentas nekredeblan dankemon al vi. Kiel mi povus esprimi al vi, kiom alte mi taksas vian... eee.... vian partoprenon, Galina. Ĉu vi deziras ion, kion mi...”

“Ne, ne. Estis pura amikaĵo fare de mi. Se vi donus ion al mi, mi sentus, kvazaŭ vi pagus la servon. Tio estus terura.”

“Vere, mi ne scias, kiel danki vin, Galina. Sed mi ankaŭ pli miras pri tio, kiel vi aranĝis la aferon. Kiel vi faras, por igi lin obei al vi tiel bele? Vi staras super ĉia imageblo, Galina.”

“Vi eraras, kara, mi havas nenion specialan. Mi ne obeigas lin. Tute ne. Tio simple ne eblus. Adriano estas memfarita homo, kaj plu faras mem sian vivon, sendepende, memstare, je ĉiu minuto. Miaj intervenoj devas esti treege delikataj. Mi neniam povas sukcese proponi ion al li. Mi devas trovi la vortojn, kiuj impresas lin, kaj kondukas lin al ago, kvazaŭ la ideon li mem elpensis.”

“Ĉiaokaze vi agis tre efike. Mi sentas, ke ni kune estos ege feliĉaj. Vi scias, li vere bezonis edzinon. Kaj necesis, ke tiu edzino estu mi.”

“Kompreneble. Tial mi sugestis la aferon al Elza.”

“Al Elza? Ĉu vere? Ĉu ŝi rolis en via aranĝo?”

“Ho, jes, iomete, sed estus tro malsimple ĉion rakonti al vi. Mi renkontis ŝin en la hospitalo, kie mi troviĝis vizite al tiu kara Johano, la sekretario de mia frateto... Mi ne vere multe parolis. Ŝi estas tre inteligenta knabino. Ŝi tuj komprenis, ke geedziĝo inter mia frateto kaj vi estus la plej taŭga solvo por ŝiaj gepatroj. Kaj ŝia patro Cipriano havas tiom da imago, kaj tiel ŝatas ludi la rolon de kaŝita destin-direktisto! Ŝi sciis, ke ŝi povas fidi je liaj kapabloj.”

“Mi ĝojas, ke mi faris al vi miajn konfidencojn, Galina. Sen vi, mi devus forlasi la kastelon kaj vivi malfeliĉan vivon laborante en terura oficejo aŭ simile. Vi ne povas imagi, kiel timige estas konstati, ke onia mono iom post iom malaperas. Krome, mi vere ĉiam konservis profundan amon al Adriano, eĉ se mi perfidis ĝin dum jardekoj. Mi neniam ripetos ĝin sufiĉe: dankon, dankon, dankon, dankon, dankon, dankon, dankon kaj dankon, Galina.”

“Ne danku, danku, danku, danku, danku, danku, danku kaj danku min. Mi faris plezure mian devon. Nu, mi devas vin forlasi. Ŝajnas, ke mi aŭdas vizitanton. Estis tre agrable babili kun vi telefone. Ĝis la kunveno de «La Ponto», Albertina! Vi venos, ĉu ne?”

“Kompreneble mi venos. Ĝis baldaŭ!”

Galina turnis sin al la ĵus-enirinto.

Ĉapitro 26

“Ha, Adriano! Jen vi venas saluti la fratinon kaj rakonti al ŝi pri via tute freŝa geedza vivo! Ĉu vi feliĉas?”

“Feliĉas? Kiel malfortajn vortojn vi kelkfoje uzas, Galina! Feliĉas! Se vi nur povus imagi! Mi... mi... mi... Mi ne trovas la vorton, sed, diable, aŭ pli ĝuste, die!, mi... eee... mi feliĉas. Mi sentas min... Nu, ĉu vi ne rimarkis, kiom pli bela la mondo estas jam de kelkaj semajnoj? Mi flugas en la ĉielo. Min portas aero malpeza. Naturo min levas ambrake. Mi estas birdeto, kiun bela mateno kantigas. Ĉu vi ne vidas, kiel granda mia koro estas? Ne, ne. Ne timu. Mi ne malsanas. Nur tio, ke ĝi plenplenas je kantoj kaj ridoj kaj dancoj kaj muziko kaj... kaj... kaj tiel plu,” li finis, iom bedaŭre sentante, ke lia vortoimago lin perfidas, kaj tro falas de alte surteren.

Kun vizaĝo radianta de ĝojo, li dancpaŝis al meblo, el kiu li prenis du glasojn, kiujn li plenigis per dolĉa vino antaŭmanĝa. Li transdonis unu al sia fratino. Ŝi rigardis lin mire. Lia korpo estis same alta, peza, dika kiel antaŭe, sed li paŝis malpeze kvazaŭ nova Niĵinskij.

“Galina, Galina, mia fratino, mi volas danki vin. Se vi scius, de kiom longe mi rigardas admire kaj dezire al tiu kastelo, ĉiufoje, kiam mi tie pasas! Se vi scius! Nur pensi, ke nun ĝi estas mia... Dankon, Galina, dankegon al vi!”

“Ne danku min, frateto. Mi nur faris mian devon, bonfratine.”

“Tamen, Galina, tamen...”

Kaj ili tintigis la glasojn.


Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de Ili kaptis Elzan!, komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: (1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.