Gerda malaperis!

Claude Piron

HTML-eldono kreita laŭ pluraj libroformaj eldonoj.

Kembriĝo: Edmundo, 2018-01-19.


1

(En universitata restoracio)

Tom
Saluton, Linda.
Linda
Saluton, Tom.
Tom
Diru al mi: kiu estas tiu?
Linda
Kiu?
Tom
Tiu alta, blonda, juna viro...
Linda
Kiu?
Tom
Tiu, kiu sidas en la angulo.
Linda
Ho, tiu!
Tom
Jes, tiu.
Linda
Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.
Tom
Li estas tute sola.
Linda
Ne. Rigardu: bela knabino iras al li.
Tom
Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda
Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj ...
Tom
Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
Linda
Nu, nu ...
Tom
Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!
Linda
Sed ...
Tom
Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda
Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.

2

Linda
Tom!
Tom
Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.
Linda
Tom! Ne rigardu!
Tom
Kio okazas?
Linda
Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.
Tom
Diable! Diru al mi: kio estas tiu mistero?
Linda
Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.
Tom
Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li – ŝi nun rigardas al la granda spegulo – lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...
Linda
Estas io en lia mano...
Tom
Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.
Linda
Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!
Tom
Kio okazas?
Linda
Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.
Tom
Kaj kio plu? Diru al mi!
Linda
Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.
Tom
Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.
Linda
Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!
Tom
Kio? Kio okazas?
Linda
Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.
Tom
Ĉu estas io en lia mano?
Linda
Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.

3

Bob
Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi?
Linda
Saluton, Bob.
Tom
Bonan tagon, Bob.
Bob
Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj.
Linda
Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin.
Bob
Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?
Linda
Kompreneble vi sidu kun ni.
Bob
Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi.
Tom
Mi ne parolis pri amo.
Linda
Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.
Bob
Li pravas. Tio ne estas am-deklaro, tio estas simpla fakto.
Tom
Prave. Simpla fakto.
Bob
Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.
Linda
Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro!
Bob
Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.
Tom
Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?
Bob
Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis.
Linda
Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.
Bob
Mi parolas pri via vizaĝo.
Linda
Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela?
Bob
Ho jes, ĝi estas bela. Ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera!
Linda
Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera?
Bob
Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.

4

Bob
Diru al mi sincere: pri kio vi parolis?
Tom
Ni parolis pri tiu ulo.
Bob
Kiu ulo?
Tom
Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.
Bob
Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?
Linda
Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!
Bob
Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.
Linda
Kiu do ŝi estas?
Bob
Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?
Tom
Jes. Pri li.
Bob
Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.
Linda
Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob
Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵo-scienco.
Linda
Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?
Bob
Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵo-scienco? Oni diras ankaŭ “kriptografio”.
Linda
Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?
Tom
Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?
Bob
Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.
Tom
Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri malnovaj sekretaj lingvoj?
Bob
Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda
Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?
Bob
Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.
Linda
Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?
Tom
Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.
Bob
Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela. Iom malpli bela, sed tamen bela. Ĉu vi konsentas?
Tom
Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.
Bob
Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?
Tom
Jes. Por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob
Diable! Vi verŝajne amas ŝin.

5

Bob
Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.
Linda
Okazis io vere stranga.
Tom
Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.
Bob
Kio?
Linda
Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.
Tom
Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.
Linda
Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.
Tom
Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.
Linda
Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.
Bob
Ĉu ĝi estis plena antaŭe?
Tom
Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.
Linda
Certe estas iu mistera substanco.
Tom
Iu drogo.
Bob
Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?
Linda
Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.
Tom
Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.
Bob
Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj ...
Tom
Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?
Bob
Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...
Linda
Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.
Bob
Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.

6

Tom
Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?
Bob
Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.
Linda
Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.
Bob
Kvazaŭ ŝi falus.
Tom
Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.
Linda
Ĉu ni iru vidi?
Tom
Kompreneble. Ni iru tuj.
Bob
Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.
Linda
Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.
Bob
Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.

7

(En la koridoro)

Tom
Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.
Bob
Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?
Tom
Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.
Bob
Kion ni faru?
Tom
Kion vi opinias?
Bob
Ŝajnas, ke ŝi dormas.
Tom
Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?
Bob
Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.
Tom
Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.
Bob
Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom
Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.

8

En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.

Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda.

Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.

Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava?

Linda observas la junulon kaj pensas:

“Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?

“Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?

“Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.

“Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?

“Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?

“Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?

“Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoro al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?

“Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?

“Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos, aŭ mia vizaĝo iĝos ruĝa kiel tomato. Jes. Mi konas min. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas.

“Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo.”

Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.

Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.

Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?

9

“... Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas,” diras Tom.

Li rigardas la flegistinon. Ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto “urĝa” ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.

“Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?” ŝi diras.

Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.

“Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?” ŝi demandas.

“Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi.”

“Stranga afero!”

“Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!”

“Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie.”

“Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie.”

“Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klas-ĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj, oni svenas en la ban-ĉambroj, eble oni eĉ povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn nia-epoke.”

“Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!”

“Nu, nu. Ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin.”

Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda.

Sed jen subite Tom haltas.

“Kio okazas? Kial vi ekhaltis?” demandas la flegistino.

“Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed ...”

“Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?”

“Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?”

La flegistino iras al Bob, kiu fal-sidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon.

“Batita! Oni batis la kapon al li!”

“Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru! Mi petas. Kio okazis?”

Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.

10

Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?

Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi.

Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia?

Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭlonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe – ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo – sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon.

Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas?

Sed nun Tom malŝatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas?

Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.

11

Linda ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin:

“Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?”

Li turnis sin al ŝi, kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardadis dum longa senvorta minuto.

“Kiel mi povus vin helpi?” li fine demandis, kaj li tuj aldonis: “Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo.”

“Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi...”

“Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Ĉiam mi miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas aŭton iri. Mi...”

“Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la urbo.”

La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li.

“Nu, bone,” li fine konsentas. “Konsentite, venu.” Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.

“Dankon! Vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas.”

“Ne dankinde,” li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron.

“Mi ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston,” ŝi diras. “Mi tute ne ŝatas aŭtojn, fakte. Mi havas veturilon, ĉar estas tre oportune, sed mi ne ŝatas aŭtojn.”

La alta junulo nur silentas.

“Ne estas facile igi lin diri ion,” pensas Linda, iom zorge, sin demandante, ĉu estis saĝe enmiksi sin en tiun aventuron. Ŝi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi.

“Ĉu ĝenas vin, se mi parolas?” ŝi demandas, “vi eble estas silentema.”

“Mi havas zorgojn,” li respondas.

“Mi ne volas ĝeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi veturigas min. Mi vere sentas grandan dankemon al vi.”

“Ne dankinde,” li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.

12

Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, ĝemas, kaj finfine malfermas ilin tute larĝe.

“Donu al mi ion por trinki,” li diras.

“Trinki? Kion vi deziras trinki?” demandas Tom.

“Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando.”

“Kiel vi sentas vin?” diras fraŭlino Marta, la flegistino.

“La kapo doloras,” Bob respondas ĝeme. “Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki.”

“Ĉu vi bonvolas iri,” Tom petas la flegistinon, “kaj alporti al li glason da brando?”

La flegistino iom hezitas, sed fine kap-jesas.

“Ĉu mi ankaŭ voku la policon?” ŝi diras. “Li ja ricevis baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu senkonscia. Laŭ mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Ĉu vi ne konsentas?”

“Ankaŭ akvon,” diras Bob, antaŭ ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. “Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando.”

“Jes. Estus saĝe voki la policon,” Tom respondas al la flegistino.

“Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem,” diras Bob. “Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros aĉeti brandon. Ĉu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?”

“Ne, tute ne,” Marta respondas, “sed mi havas brandon en mia ĉambro. Mi alportos ĝin al vi. Aŭ venu mem, se vi povas. Ĉu vi povas stariĝi?”

“Mi povas,” diras Bob, tre malrapide stariĝante kun la helpo de Tom kaj de la flegistino, “kvankam dolore.”

Ili iras al ŝia ĉambro.

“Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras,” ŝi diras. “Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre komforta, vi vidos.”

Bob sidiĝas sur la seĝon, iom ĝemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. “Doloras al mi la kapo,” li diras.

“Diru,” petas Tom, “kio okazis. Ĉu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege sci-volaj.”

Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo survizaĝe, kaj fine respondas:

“Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon. Kaj subite ĉio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis.”

13

La vojo ŝajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema. Krome, ŝi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo. Ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli. Se li ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega.

“Vi diris...,” ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe ideo tuj venas: “Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu.”

“Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi.”

“Ĉu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed...”

“Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj rakontu ĉion pri vi al nekonato?”

“Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti.”

“Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila, lasante tiun silenton daŭri kaj daŭri pli kaj pli peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke silento estiĝas kaj daŭras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo.”

“Ĉe mi okazis la malo. Mi daŭre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ĝoje. Vi ŝajnis malfeliĉa. Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi ĉiam deziras feliĉigi la homojn.”

“Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?”

“Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi.”

“Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras,” li diras ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta.

“Tute ne,” ŝi fine diras, malvere. “Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro.”

“Ĝis revido, kara spionino!”

La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus...? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi.

14

“Kie diable mi troviĝas?” diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito – sur malkomforta, tro mallarĝa lito – en ĉambro nekonata, en domo nekonata.

Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris. Ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.

Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron. Ŝi sentis sin malĝoja. Ŝiaj okuloj malsekiĝis. Ŝi ploris.

Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestro-kovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu.

Ŝi iris al la pordo. Ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis.

La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. “Enŝlosita mi estas,” ŝi pensis. “Oni enŝlosis min!”

Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura. Ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis evidenta rajto. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.

Kaj jen subite ŝi reagis. Ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto. Ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.

Vekis ŝin infana voĉo. Ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe. Ĝi diris: “Neniam diru, nek al via patro, nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius...” Alia voĉeto respondis: “Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie.”

Gerda diris: “Infanoj, ĉu vi aŭdas min?” Ŝia koro batis espere.

“Iu parolis,” sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. “Ĉu vi aŭdis?”

“Estis kvazaŭ voĉo de virino,” diris la alia.

“Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min!” Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga.

“Venu!” kriis unu. “Estas fantomo!”

“Vi pravas,” la dua respondis, “oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!”

“Mi timas,” ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...

15

“Bonan matenon, ho plej bela! Ĉu vi bone dormis?”

“Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi? Ĉu vi dormis kontentige?”

“Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis.”

“Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis dum la tuta nokto pri ĉio, kio okazis hieraŭ.”

“Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton?”

“Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbo-centro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn.”

“Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?”

“Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝt-oficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta nazon-al-nazo kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi.”

“Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!”

“Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ĉia-specajn ĉokoladojn kaj aliajn dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ tiun dolĉaĵ-vendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan- kaj dolĉaĵ-vendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi. Nu... e... kion mi rakontis?”

“Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis de la ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi-matene? Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?”

“Jes, dankon. Mi trinkos plezure plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do...”

16

“Kie mi estis en mia raporto? Ha, jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako ŝajne plena je dolĉaĵoj.”

“Eble estis ĉefe pano.”

“Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia aŭta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko.”

“Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?”

“Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis. Ĉu ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min ĝenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj milit-servis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sid-lokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ĵus eksidis.”

“Li do estas via blondulo, ĉu?”

“Ne parolu malsaĝe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aŭ pseŭdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestaĵoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (= tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis pecoj el hundo aŭ kato. Certe ne estis kokidaĵo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi, kaj same la turka kafo. Ĝi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi manĝis tiom da kaf-pulvoro, kiom mi trinkis da kafo.”

“Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo kaj trinko okupas en via spion-raporto. Mi atendis aventurojn, sed venas ĉefe menuoj.”

“Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la plafono...”

“Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!”

“Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito.”

“Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie.”

“Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?”

“Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?”

“Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas. Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin alian fojon.”

“Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri via blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas via blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom.”

“Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li?”

“Nu, verŝajne ĉar...”

“Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!”

17

“Sed kial, kial, kial?” diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. “Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?”

“Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako?”

“Ŝi instruas historion, sed estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj.”

“Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?”

“Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj – Tom kaj Linda – rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj lin sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto...”

“Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?”

“Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin.”

“Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?”

“Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis.”

“Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj?”

“La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis.”

“Kial?”

“Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj – tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita – certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.”

18

“Via situacio ne plaĉas al vi, ĉu? Vi dezirus ŝanĝi ĝin, ĉu ne? Nu, estas facile ŝanĝi vian situacion.

“Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oranĝon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko? Ĵus bakita, ankoraŭ varma. Tuŝu, sentu mem, kiel plaĉe varmeta ĝi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus saĝa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun ni petas de vi, kaj vi tuj ricevus la manĝaĵojn. Mi bedaŭras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedaŭrinde, vidi tiel belan knabinon suferi pro malsato. Mi sincere bedaŭras vian obstinecon. Nur eta “jes”, kaj ĉio ĉi estos via.”

Li ŝajnigas sin afabla, sed estas io tre aĉa en lia vizaĝa esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ĉi tiu ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla. Krome, ŝi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu oranĝo estas vere suferiga. Kaj tamen ŝia devo estas diri “ne”.

“Ĉu vi legis la dokumenton? Ĉu vi komprenis ĝin?” li aldonas, kvazaŭ espere.

Kompreneble ŝi legis. Ŝi estis scivola. Almenaŭ ŝi bezonis scii, kial oni ŝin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ŝi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ŝia memoro plene revenis, ŝi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis kompreni ĉion. Ŝi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi al ili. Ŝi ja antaŭ longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio ŝi ĉiam silentos. Neniam ŝi ŝanĝos sian decidon.

“Ĉu vi legis la dokumenton?” sonas duan fojon la aĉa voĉo.

Ŝi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la oranĝo kaj la kuko. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, certe, preskaŭ ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne.

Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue? Ĉu estas malfrue? Ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas.

Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda, plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda:

“Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!”

“Jen la letero,” li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas: “Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion. Ĝi helpos vin pensadi.” Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento.

19

Petro
Eble ni forkuris tro rapide. Ĉu vere fantomoj ekzistas?
Ralf
Ĉu vi volas raporti pri la voĉo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi...
Petro
Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v...
Ralf
Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi?
Petro
Mi ne ridas, mi nur v...
Ralf
Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi ...
Petro
Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur ...
Ralf
Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze, kiam vi revenos hejmen. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...
Petro
Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur ...
Ralf
Jes, mi scias ŝofori.
Petro
Vi ne rajtas ŝofori, ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton.
Ralf
Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj, aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj ...
Petro
Vi diris “virino”, do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke ...
Ralf
Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino. Ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...

20

Paŝoj. Oni paŝas sur la strato. Gerda aŭskultas atente. Ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo. Ĉu nun oni venos grupe por ŝin suferigi? Ŝlosiloj. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Iu enmetas ŝlosilon en la seruron. Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. Ne ĉi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj ŝlosiloj. Aŭdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron.

Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.

“Polico!” li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne.

Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstreĉa.

“Tiuj gejunuloj multe helpis min,” la policano klarigas. “Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena.” Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar.

“Mia filino...” ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon.

“Savita. Ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (= fraŭlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble.”

“Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo?”

“Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank' al ili ... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?”

“Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena.”

Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn.

“Vi rakontos al mi. Ĉion, senmanke,” ŝi diras al la du knaboj, elirante.

Gerda raportas pri la dokumento. Ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn.

La policano kap-jesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon.

“Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenas?”

“Kial?”

“Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi, kaj ke Gerda diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn alproksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese.”

Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.

21

Gerda sentas sin pli bone. Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Bob plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo.

Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝis al ŝi?

Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. “Ne brui,” li diras al si, “plej grave, plej necese estas ne brui!”

Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro!

“Mi konsentas,” krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. “Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas.”

“Jen,” simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. Gerda manĝas silente. Ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari?

“Nun, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero,” la vizitanto diras.

Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumo-serĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en plej malsamaj popoloj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por la interkompreniĝo de la malsamaj tradicioj. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Ĉi tiu papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron.

Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras:

“Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino, adiaŭ.”

Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras:

“Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?”

22

Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flug-haveno. Li volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda.

Estis sufiĉe multekosta vojaĝo, sed la familio de Gerda – riĉa familio – pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon.

Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti, por certiĝi, ke neniu kaŝos por si parton de la trovaĵo.

La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj.

“Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?” Tiel parolis Linda.

“Vi pravas,” diris Tom. “Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. La maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi. Ŝipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo aŭ aero. Plej plaĉe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi...”

Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis:

“Kiam alvenos la trezor-serĉantoj, laŭ via opinio?” ŝi demandis la policanon.

“Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob flugos en la sama aviadilo.”

La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon.

La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la policano kaj la du gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon – aŭ pli ĝuste vojaĉon – laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon.

Post tri horoj da atendado, io fine okazis: Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj.

“Aŭto alvenas!” ŝi kriis.

En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne trezorserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe en la kaverno.

23

Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!

“Kie sin kaŝas la lumserĉantoj?” li kriis. “Ĉu en la mallumo?”

La aliaj sin montris.

“Rekaŝu vin, ili tuj alvenos,” li diris.

“Kiel vi faris por antaŭi ilin?”

“Dank' al Gerda. Ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. Ŝi estas riĉa, kaj mono solvas multajn problemojn. Ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn.”

Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signalon.

Envenis la kavernon flegistino Marta, ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj.

“Profesoro Ronga!” mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: “Kaj Profesoro Fergus!”

La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon.

Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la ĝusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko estis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. Montriĝis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ malsekeco.

La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis.

24

“Nur papero!” kriis Ronga.

“Ankaŭ estas libro!” diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis:

“Ĉi tie kuŝas la Trezoro de la Lumo. Pro la daŭra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumoserĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo.

“Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.

“Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita.

“Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!”

* * *

Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda.

“Kio okazis poste?” ĉi-lasta demandis.

“Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis,” diris la policano. “La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin.”

“Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?” scivolis Tom.

“Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (= Profesoro) Kosadi. Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko.”

“Jes,” daŭrigis Gerda. “Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la trezoron pro materia intereso.”

“Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?” Linda demandis.

“Ke ĝi transiru al iu Muzeo aŭ Ŝtata Institucio.”

Tom intervenis:

“Kiel Marta ricevis la fotokopion?”

“Ŝi mem klarigis al mi,” respondis la policano. “Ŝi konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) “narkoanalizo”. Post la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro – li havis privatan ĉambron, kaj do estis sola – ŝi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj.”

25

“Sed vi ne respondis pri la fotokopio!”

“Ho, pardonu. La profesoro havis ĝin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis. Ŝi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia san-stato ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaŭ mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero.”

“Kiel Ronga enmiksiĝis en la aranĝon?”

“Li estis la amanto de Marta. Ŝi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita domo.”

Gerda parolis:

“La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaŭ kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li hezitis, iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ĉiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l' trezoro.”

“Jes,” diris Tom. “Pro via plurfoja rifuzo, ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston.”

“Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!” komentis Gerda. “Kia malsaĝeco! Kia stulteco!”

“Jes. Amatoroj,” diris la policano malestime. “Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro danĝere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon.”

Gerda silentis, pensema.

“Terure!” ŝi fine diris. “Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas vin. Ĉiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ diris nenion.”

Bob rigardis ŝin, kun iom stranga esprimo.

“Mi plezure trinkus glason da brando,” li diris. Kaj li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis.


Kara kaj estimata leginto,

Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon. Ĉu vi ne rimarkis? Bedaŭrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon... Certe vi fine trovos.


Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de Gerda malaperis!, komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: (1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.