This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Verkoj de Claude Piron

Claude Piron

Claude Piron (1931–2008) estis psikologo, tradukisto kaj verkisto en Esperanto. Pliaj informoj pri la vivo kaj verkoj de Claude Piron troviĝas en:

Permeson enretigi la sekvajn verkojn de Claude Piron afable donis lia vidvino. La celo de ĉi tiu paĝo estas disponigi al la publiko fidindajn tekstojn de kelkaj el liaj verkoj. La HTML-eldonojn eblas legi per iu ajn TTT-legilo aŭ elŝuti kaj konverti por legi per legoplato, ekzemple per Kindlo. Por kelkaj aliaj legoplatoj pli taŭgas la PDF- aŭ EPUB-eldono. Skanoj de paĝbildoj (volvitaj en PDF-dosieroj) ankaŭ haveblas, sed tiaj skano-dosieroj estas sufiĉe grandaj - po 10 MB.

This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Poemaro:

Kovrilo de: Malmalice (2001)

Malmalice (1977; 2001)

Poemaro modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto.

Krimromanoj:

Kovrilo de: Ĉu vi kuiras ĉine? (1976)

Ĉu vi kuiras ĉine? (1976; 1983; 1996)

Detektivromano, la unua en la "Ĉu-serio". Kiu murdis la junan farbiston? Ĉu entute estas murdo? Se jes, kial do iu volus ĉesigi lian vivon? Li ne estis riĉa, kaj ne apartenis al tiu homkategorio, kiu havas financan aŭ komercan signifon. Sed li havis politikan agadon. Ĉu do pro tio? Aŭ ĉu decidis lian sorton komplika ama vivo?

Kovrilo de: Ĉu li bremsis sufiĉe? (1978)

Ĉu li bremsis sufiĉe? (1978; 1979)

En la dua krimromano en la "Ĉu-serio" la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton?

Kovrilo de: Ĉu li venis trakosme? (1980)

Ĉu li venis trakosme? (1980)

Pluraj intrigoj plektiĝas ĉirkaŭ la enigma figuro de Rikardo Ospaci, kiu pretendas havi kontakton kun eksterteranoj kaj lanĉis sian propran politikan partion, pro kio interesiĝas pri li ankaŭ la agentoj de eksterlandaj sekretaj servoj.

Kovrilo de: Ĉu ni kunvenis vane? (1982)

Ĉu ni kunvenis vane? (1982)

El la "Ĉu-romanoj", jen la sola, kies agado ne okazas en "Sanktavalo", sed en Kazaĥio, en la tiama Sovet-Unio, pli precize ĉe internacia konferenco en Alma-Ato, kie polica detektivo Jano Karal deĵoras kiel ano de la internacia sekureca servo.

La aŭtoro enplektis detalojn kaj impresojn el la propraj spertoj, kiam li en septembro 1978 mem dumtempe laboris en Alma-Ato.

Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo:

Kovrilo de: Ĉu ŝi mortu tra-fike? (2000)

Ĉu ŝi mortu tra-fike? (1982; 2000)

"Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo" en belstila kaj malpruda lingvaĵo.

Novelaro:

Kovrilo de: Ĉu rakonti novele? (1986)

Ĉu rakonti novele? (1986)

Ĉi tiu verko estas akirebla de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo.

Facila lingvaĵo:

Kovrilo de Gerda Malaperis (2005?)

Gerda malaperis! (1983; ...)

Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj.

Kovrilo de: Lasu min paroli plu (2005)

Lasu min paroli plu (1984; ...; 2003; 2005)

(enreta eldono ankoraŭ prilaborata)

Kovrilo de: Ili kaptis Elzan! (1985)

Ili kaptis Elzan! (1985; ?; 2000; 2007)

Humura romano en facila lingvaĵo, malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis! kaj Lasu min paroli plu!.

Kovrilo de: Vere aŭ fantazie (2007)

Vere aŭ fantazie (1989; ?; 2001; 2007)

(enreta eldono ankoraŭ prilaborata)

Kovrilo de: Dankon, amiko (1990)

Dankon, amiko (1990)

(enreta eldono ankoraŭ prilaborata)

Kovrilo de: La kisa malsano (200)

La kisa malsano (1991; 2000)

(enreta eldono ankoraŭ prilaborata)

Pri Esperanto:

Kovrilo de: La bona lingvo (1989)

La bona lingvo (1989; 1997)

Elokventa pledo por la riĉeco de la parolata Esperanto, surbaze de psikologiaj, stilaj kaj sociaj konsideroj. Unu el la plej aĉetataj kaj legataj libroj en Esperanto.

Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (1977)

Aliaj romanoj:

Kovrilo de: Tien (1997)

Tien (1997)

Severe deprimita viro revenas resanigita post malfacile kredebla vojaĝo al stranga "paralela mondo", alirebla, laŭ liaj diroj, tra preciza loko en alta montaro. La juna psikologino, kiu prizorgas lin, sekvas liajn spurojn kun la volo certiĝi, ĉu temas pri realo aŭ fantaziaĵo. Ŝi spertas ion similan. Ĉu ambaŭ estas viktimoj de halucino? La rakontanto, mem psikoterapiisto, sub kies kontrolo la junulino laboras, jen skeptikas, jen emas kredi. La strebo por trovi la veron kondukas lin al malkovroj, kiuj ŝanĝos lian tutan percepton pri la universo... kaj pri si mem.

Kovrilo de: Dio, psiĉjo kaj mi (2007)

Dio, psiĉjo kaj mi (2007)

Paciento priskribas al psikoterapiisto ripetatajn vojaĝojn en alian universon, kie li malkovras spiritajn estulojn kaj vivon por terano eksterordinaran. Fascinita de tiuj rakontoj, la psikfakulo decidas fari pri ili sciencan esploron. Tiel estiĝas dialogo inter viro kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj sentataj kiel realaj kaj materiisma specialisto provanta kompreni mondon, kiu, por li, povas esti nur mensa kaj halucina.

Notoj pri la tekstoj

Se vi ne fidas la editoradon de iu "eldono", bonvolu kompari kun la "precizaj transskriboj".
Se vi suspektas, ke iu transskribo enhavas eraron, bonvolu kompari kun skanaĵo de papera eldono - supre, elektu skanon de originala libro.
Se eĉ tion vi ne fidas, bonvolu konsulti originalan ekzempleron.

Se vi trovos eraron, bonvolu informi la editoron: edmund punkto grimley punkto evans ĉe gmail punkto com


[Back]
[EAB Book Service Catalogue]
[EAB Homepage]