This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

La pirato kaj la trezorinsulo

This is a simple story for children about a pirate and a treasure island. You can listen to this story online - to play a track, click on the appropriate heading below. Be patient as the mp3 files may take some time to load depending upon your Internet connection speed.

Your browser prompt you to download the "mp3 player" plug-in; you need only do this once. Alternatively, you can ignore the plug-in request, and play the track manually.

©Springboard to Languages 2007. With the voices of Paul Gubbins, Malcom Jones and Jan Swinnoe. Music by Jack Warren; technical production by Vilĉjo Walker; script, direction and production by Angela Tellier; booklet illustrations by Viv O'Dunne.

^ Go to top of page

Chapter 1

> Play chapter 1

Jen granda pirato – Kapitano Lignokruro –
sur malgranda ligna ŝipo.

Vidu, li havas tri amikojn.


La unua estas multkolora papago.
Ĝi ofte parolas kaj flugas kaj
ĝi ofte sidas sur la ŝultro de la pirato.

La dua amiko estas bela, malgranda kato.
Ĝi ofte trinkas lakton. Ĝi havas malgrandajn
blankajn piedojn kaj ĝi laboras sur la ŝipo.
Ĝi manĝas musojn kaj ratojn.

La tria amiko estas Jakobo, la ŝipknabo.
Ankau li laboras sur la ŝipo, sed li ne manĝas
musojn kaj ratojn!

En la blua maro naĝas multkoloraj fiŝoj,
oranĝaj polpoj kaj brunaj martestudoj.

^ Go to top of page

Chapter 2

> Play chapter 2

Kapitano Lignokruro havas
nigran okulklapon, blankan
barbon, malbelajn dentojn.
Unu mano estas hoko.
Li surhavas ruĝan kaj blankan
kaptukon, bluan kaj flavan
jakon, rozan ĉemizon kaj
verdan pantalonon.


La pirato parolas kun la tri amikoj.
Jen ilia konversacio.
Kapitano: "Kie estas la trezoro?"
Jakobo: "Sur la trezorinsulo!"
Papago: "Sur la trezorinsulo!"
Kato: "Miaŭ."
Kapitano: "Kie estas la trezorinsulo?"
Jakobo: "Jen, vidu!"
Papago: "Jen, vidu!"
Kato: "Miaŭ."

^ Go to top of page

Chapter 3

> Play chapter 3

Ha! Jen la trezorinsulo.

La pirato kaj la tri amikoj promenas sur la tero.
Ili promenas de la maro al la arbaro.
Ili vidas riverojn, belajn, multkolorajn
florojn kaj grandan lagon, kie loĝas
multaj verdaj ranoj.

Kapitano: "Kie estas la trezoro?"
Jakobo: "Ni serĉu!"
Papago: "Ni serĉu!"
Kato: "Miaŭ."

Ili vidas terurajn, sovaĝajn hundojn.
Kapitano: "Ĉu la hundoj havas la trezoron?"
Jakobo: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, ili ne havas ĝin!" Kato: "Miaŭ."

^ Go to top of page

Chapter 4

> Play chapter 4

Ili promenas en la arbaro. Ili vidas sovaĝajn bestojn.
Simioj saltas en la arboj; porkoj manĝas sur la tero;
papagoj flugas en la aero.

Kapitano: "Ĉu la simioj havas la trezoron?"
Jakobo: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

Kapitano: "Ĉu la porkoj havas la trezoron?"
Jakobo: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

Kapitano: "Ĉu la papagoj havas la trezoron?"
Jakobo: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

Jakobo: "Ni serĉu!"
Papago: "Ni serĉu!"
Kato: "Miaŭ."

^ Go to top of page

Chapter 5

> Play chapter 5

Ili promenas en la montaro.
Ili vidas grandajn kaj malgrandajn rokojn.
Safoj kaj kaproj promenas, manĝas kaj saltas.

Kapitano: "Ĉu la ŝafoj havas la trezoron?"
Jakobo: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

Kapitano: "Ĉu la kaproj havas la trezoron?"
Jakobo: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, ili ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

Jakobo: "Ni serĉu!"
Papago: "Ni serĉu!"
Kato: "Miaŭ."

^ Go to top of page

Chapter 6

> Play chapter 6

Ili sercas kaj sercas.

Jakobo trovas belan,
malgrandan blu-grizan rokon.

Jakobo: "Jen trezoro! Mi havas ĝin!"
Kapitano: "Ne, vi ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, vi ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

La papago trovas belan, malgrandan ruĝ-flavan floron.

Papago: "Jen trezoro! Mi havas ĝin!"
Kapitano: "Ne, vi ne havas ĝin!"
Jakobo: "Ne, vi ne havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

La kato trovas belan, malgrandan brun-grizan muson.

Kato: "Jen trezoro! Mi havas ĝin!"
Kapitano: "Ne, vi ne havas ĝin!"
Jakobo: "Ne, vi ne havas ĝin!"
Papago: "Ne, vi ne havas ĝin!"

^ Go to top of page

Chapter 7

> Play chapter 7

Kapitano Lignokruro trovas grandan, lignan keston.

Kapitano: "Jen trezoro! Mi havas ĝin!"
Papago: "Ha! Vi havas ĝin!"
Jakobo: "Ha! Vi havas ĝin!"
Kato: "Miaŭ."

Kapitano: "Ha! Kio estas en ĝi?"
Jakobo: "Ha! Kio estas en ĝi?"
Papago: "Ha! Kio estas en ĝi?"
Kato: "Miaŭ?"

Kapitano: "Ha! Jen, vidu! Estas ostoj en ĝi!"
Jakobo: "Ha! Jen, vidu! Estas orelringoj en ĝi!"
Papago: "Ha! Jen, vidu! Estas ora kruco en ĝi!"
Kato: "Miaŭ."

Kapitano: "Ha! Jen, vidu! Estas kolĉeno en gi!"
Jakobo: "Ha! Jen, vidu! Estas mapo en gi!"
Papago: "Ha! Jen, vidu! Estas ora papago en gi!"
Kato: "Miaŭ."

Kapitano: "Hura! Ni iru al la ŝipo!"
Jakobo: "Hura! Ni prenu la trezoron kun ni!"
Papago: "Hura! Ni iru! Ni manĝu kaj trinku!"
Kapitano: "Ni festu!"
Jakobo: "Ni festu!"
Papago: "Ni festu!"
Kato: "Miaŭ."

(Fino)