"Gift Aid" Deklaro
(Ĉar la impost-instanco okaze kontrolas tiajn dokumentojn, kaj ĉar tia brita instanco ne mem komprenas Esperanton, la deklaro, kun vi sendos, estas dulingva.)
Se vi pagas britan imposton, per via "Gift Aid" deklaro, EAB povas regajni impost-sumojn el la impost-instanco pro via donacoj kaj kotizoj, sen plia kosto al vi.
Bonvolu uzi la formularon (sube) por sendi per-retan "Gift Aid" deklaron al EAB.
Bonvolu sciigi al EAB se vi:
- volas ŝanĝi ĉi tiun deklaron,
- ŝanĝas vian nomon aŭ ĉehejman adreson,
- ne plu pagas sufiĉan imposton pro viaj enspezoj aŭ kapitalo-gajnoj.
Se vi pagas enspezo-imposton je la pli alta aŭ je la aldona nivelo, kaj volas ricevi la aldonan impost-rabaton ŝuldatan ankaŭ al vi, necesas montri ĉiujn viajn "Gift Aid" donacojn en via mem-taksa impost-deklaro aŭ peti al HM Revenue kaj Customs ĝustigi vian impost-kodon.
[Reveni al la "EAB-Membreco" paĝo]