EAB-membreco
Ĉu vi parolas Esperanton flue, ĉu vi ĵus komencis lerni la lingvon, aŭ ĉu vi subtenas la ideon, vi povos helpi al ni antaŭenigi Esperanton se vi fariĝos membro de la Esperanto-Asocio de Britio.
Kiel membro de EAB, vi ankaŭ havos:
- Multajn eblecojn uzi la lingvon vid-al-vide.
- Okazojn por gajni novajn amikojn pere de Esperanto.
- Kvaronjaran novaĵ-bultenon EAB Update/Ĝisdate.
- Duonjaran revuon en Esperanto La Brita Esperantisto.
- Eblecon influi la agadojn de EAB, kiel voĉdonanta membro.
- Eniron al la Biblioteko Butler kaj nia libroservo.
- Eniron al lokaj, regionaj kaj fakaj grupoj kaj uzon de telefona help-amiko.
Membrokotizoj
Ni proponas du membro-kategoriojn.
Kategorio | Jara kosto | EAB Update (Ĝisdate) | La Brita Esperantisto | Informaĵaro por membroj | Jarkunsida voĉdono |
---|---|---|---|---|---|
Plena membreco | £(vidu la butikon) | jes | jes | jes | jes |
Plena membreco (rabata kotizo) |
£(vidu la butikon) | jes | jes | jes | jes |
(Historia noto: Antaŭe estis pliaj kategorioj - familia membreco, subtentato - sed la laboro tratkti tiujn rilate al la uzo estis tro, do oni "emeritigis" tiujn kategoriojn) |
Notoj:
- La rabata kotizo estas por iu ajn kiu, pro personaj kialoj, ne povas pagi la plenan membro-kotizon. Ni petas (kaj fidas) ke vi uzu vian propran prudenton ĉi-teme.
- Ni ne havas apartajn membro-kategoriojn por pensiuloj, studentoj, infanoj, sen-enspezaj homoj aŭ invaliduloj, tamen la rabata kotizo (supre) eble taŭgas en tiuj cirkonstancoj.
- Ni ne plu proponas dumvivan kotizon; vi paĝu la kotizon ĉiujare.
- EAB ankaŭ proponas kelkajn atestojn (por anglaparolantoj, kiuj studas/studis Esperanton), kiu kondukas al la Diplomo de Esperanto; por lerni pli, vidu la paĝon "ekzamenoj" en la edukada sekcio.
- La kuratoroj rajtas agnoski valorajn kontribuojn de volontuloj per disdono de la titolo Fellow of EAB / Fratulo de la Asocio.
Ja helpas nin kiam vi pagas vian kotizon perrete (tiam vi ricevos ĉiujaran memorigilon aŭtomate), aŭ kiam vi pagas ĉiujare per aŭtomata pago; tiumaniere ne necesos al ni sendi al vi ĉiujaran memorigilon, kaj vi ne devos memori sendi al ni pagon.
Donacoj el membroj pagas por multo el nia laboro, do se vi povas fari plian donacon (aŭ kun via aliĝkotizo, aŭ je alia tempo), tio ja estos bonvena. Ĉar ni estas laŭjura neprofita fondaĵo (numero 272676), la kuratoroj havas la laŭleĝan devon uzi viajn donacojn efike por la celoj de la asocio.
^ Iri al la suproMembreco-Aliĝilo
Vi povas pagi vian EAB-kotizon per-rete, uzante debet- aŭ kredit-karton; vizitu la butiko>membriĝo>EAB membriĝo sekcion de nia perreta butiko.
Aŭ, vi povas elŝuti kaj printi la membreco-aliĝilon; uzu ĉi tion se vi volas pagi per ĉiujara aŭtomata pago aŭ ĉeko (bonvolu skribi la nomon Esperanto-Asocio de Britio kiel la pagoton).
Se vi pagas britan imposton, bonvolu ankaŭ plenigi la Gift Aid deklaron kiu kostos al vi nenion, sed permesas al ni ricevi plian monon el la impost-instanco (por pliaj detaloj, vidu sube).
EAB ankaŭ estas la brita peranto por la Universala Esperanto-Asocio (UEA) - vidu la butiko>membriĝo>UEA membriĝo sekcion de nia perreta butiko.
^ Iri al la suproDonacoj, testamentoj kaj imposto
Testamentoj kaj donacoj pagas aŭ subtenas multajn el la gravaj agadoj de EAB, instrui kaj promocii Esperanton. Se vi planas aranĝi testamenton, bonvolu kontakti la EAB-oficejon por peti konsilon el nia kasisto.
Vi povas fari donacon per-rete; elektu la butiko>membriĝo>EAB membriĝo>donaco al EAB eron, kaj metu en Kvanton kiom da britaj pundoj vi volas doni.
Ja konstatu ke kun pagoj per kredit-karton, 2.75% el via pago iros al la kartomakleristo, do se eble, bonvolu uzi debet-karton por pagi donacojn pli ol £14 (tiam EAB ricevos pli grandan parton el via donaco).
Se vi pagas britan imposton, bonvolu plenigi t.n. "Gift Aid" deklaron; per ĉi tio EAB povos ricevi impost-rabaton de la impost-instanco pro viaj donacoj kaj jarkotizoj - sen plia kosto al vi. Tiu "Gift Aid" skemo aplikeblas al iu ajn kiu pagas britan imposton pro enspezoj, rentoj aŭ pensio; per ĝi EAB povas rehavi plian 25p-on kontraŭ ĉiu pundo, kiun vi donacas. Se vi pagas pli ol la bazan impost-nivelon, vi ankaŭ povas revhavi la pli-altan impost-rebaton (deklaru vian donacon en via jara impost-enspezo-deklaro, paĝo TR4 krado 5). Se iam okazos tagon kiam vi ne plu pagos britan imposton, bonvolu sciigi tion al la EABa oficejo.
Se via estas impost-paganto kiu ricevos repagon el la impost-instanco (ĉar vi pagis tro da imposto), vi povas direkti tiun repagon al laŭjure neprofita fondaĵo; por direkti tion al EAB, menciu la "charity code XA E3 0Y G" (sur la forumularo "Giving your tax repayment to charity" kun via impost-enspezo-dekaro).
Plia manero donaci al EAB estas pere de ShareGift [akcio-donaco]. Iam okazas ke homo havas malgrandan kvanton de akcioj, por kiu la vendokosto estus pli ol la valoro de la akcioj mem. Tamen eblas donaci tiun al laŭjure neprofitan fondaĵon, per transdono al ShareGift, kiu arigas diversajn donacon en pli grandan (kaj do vendeblan) kolekton. ShareGift mem pagos la vendokoston; vi simple sendu la akcio-atestilon kun donaco-kuponon (haveblan el la retejo de ShareGift), kaj ShareGift sendos al vi la taŭgan transdono-forumlaron.
^ Iri al la suproLokaj grupoj kaj kontaktoj
EAB estas landa 'ombrela' organizo, kiu reprezentas Esperanto-parolantojn kaj subtenantojn tra Britio. Multaj el tiuj homoj ankaŭ aranĝas lokajn eventojn aŭ eldonas lokan novaĵbultenon, kadre de agado en regiona aŭ loka grupo - do eble vi volos aliĝi kaj partopreni je loka nivelo ankaŭ? (Iam, loka grupo petas aliĝkotizon aŭ kunsidan kotizon, por pagi administrado-kostojn, luon de kunsido-ĉambro, ktp.)
La anglalingva versio de ĉi tiu paĝo montras liston de la lokaj grupoj kaj kontaktoj, ligitaj al (aŭ almenaŭ konataj al) EAB. Aŭ (se vi havas saĝtelefonon) eblas uzi la apon Amikumu por trovi apudajn Eperantistojn.
^ Iri al la suproRetaj grupoj
- Duolingo Esperanto-sudentoj kaj kurso
- Facebook Esperanto-grupo
- iperinity Esperanto retejo
- Amikumu Kontakta kaj socia reto
- JEB Junulara Esperanto Asocio de Britio
- Lernu.net Forumo
- Pepejo Esperanto_UK
Tiu estas nur malgranda listo; uzu serĉilon por trovi pliajn babilejojn, forumojn kaj socia-retejojn kie Esperantistoj kunvenas kaj babilas.
EAB ne respondecas pri la ĉi-supraj retaj grupoj. Kiel ĉe iu ajn socia-retejo, memoru ke la informo, kiun vi elektas montri, estos videbla de nekonatuloj, ke en-retaj nomoj ne necese veras, kaj ke ne ĉiu homo en la reto estas fidinda homo - eĉ se tiu ja parolas Esperanton!
^ Iri al la suproFakaj grupoj
Junuloj (kiuj havas malpli ol 30 jaroj) havas propran grupon, Youth Esperanto Association of Britain / Junularo Esperantista Brita(vidu la paĝon en fejsbuk de JEB). Tiuj ankaŭ rajtas peti financan subtenon por siaj Esperantaj agadoj el Norwich Jubilee Foundation (NoJEF).
^ Iri al la supro
Telefona help-amiko
La EABa "telefona help-amiko" sistemo estas por tiuj EAB-membroj, kiuj volas ekzerci sian paroladon en Esperanto, sed kiu ne havas taŭgan lokan grupon aŭ okazon renkonti Esperantistojn vid-al-vide.
- Ĉu vi pretas uzi proksimume 20 minuton ĉiusemajne, helpi komencanton aŭ post-komencanton ekzerci ties paroladon?
- Ĉu vi profitus el regula (eble ĉiusemajna) konversacio (en Esperanto) kun telefona help-amiko?
Ĉu vi volas esti aŭ helpanto aŭ helpoto, aŭ ĉu simple bezonas ricevi pli da informo, bonvolu kontakti la EAB-oficejon. Vi ricevos paĝon de telefon-amika konsilo kun ideoj por konversaciaj temoj, konversaciaj planoj, kaj detaloj de via "help-amiko".
Bonvolu noti ke la petanto respondecas por fari la telefon-alvokojn (aŭ Skajpe-alvokojn) je la antaŭ-aranĝitaj horoj, kaj por pagi la telefon-kostojn. Oni ja ne transdonu telefon-numerojn aŭ kontakt-detalojn al plia homo, sen antaŭa konsento.
^ Iri al la suproDungado
Se vi volas helpi dungi novajn membrojn al EAB, vi povas elŝuti kaj printi nian
A4-grandan afiŝon.
Notu: ĉi tiu PDF -dosiero estas sufiĉe granda (920 KBajtoj).
Vi ankaŭ povas kontakti nian oficejon por peti aron de dungigaj poŝtkartoj, por disdoni al tiuj, kiuj eble havos intereson lerni pri Esperanto.