(Ĉi tiun tekstodosieron oni rekonstruis el skano de elektitaj eroj en originala papera dokumento. La precizan paĝaspekton kaj grafikojn el tiu dokumento oni ne konservis en ĉi tiu teksta dokumento. Ankaŭ la teksto-rekona procezo eble enkondukis literum- aŭ transskrib-erarojn. Dosero laŭ formato PDF de la paĝo-bildoj elŝuteblas el la EAB Ĝisdate arkivo.)
Esperanto-Asocio de Britio, Wedgwood Memorial College Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG. Tel: 01782 372 141
Speaking of volunteers - I have inherited from Eric a file of offers from some of you to help out on a voluntary basis, which I have been working my way through over the months, if anyone else would like to join that list - or if you can't remember whether you volunteered last time! - drop me a line at Barlaston and we'll take it from there. There are no end of things to do, so almost any talent can be put to good use [Anyone good at building offices and libraries, for example?
With the move of the last of our chattels from Ipswich, the strain on the available space at Barlaston was extreme, but the handymen there (David and Geoff) - who have been towers of strength throughout - have rehabilitated a portacabin for us, which provides excellence storage space for books, stationery, old files and the like. Your Director of Development has been developing his puny frame humping boxes to and fro! The other development worth mentioning is the recent arrival of our new computer. Lydia is co-ordinating the arrangements for installation and data transfer; by the time you read this it should be up and running. The old computer has served us well but was becoming increasingly temperamental (like many of us) and on occasions presented quite serious problems to the office staff.
Meanwhile, I have been getting around just a little. Visits to the Eastern. Federation (in Braintree) and the South-Eastern (in Bromley) were combined with visits to the Berkshire Group and a meeting with the committee of ETA (i.e. Esperanto Teachers, not the other lot). In the next week or two I shall be taking in the North-Western Federation (Chester) and the East Midlands (Derby) as well as the Oxford Group and an International Year of Languages conference in Birmingham. Between times, I fit in meetings with luminaries such as Eric Walker, Joyce Bunting, Geoff King, Ian & Helen Fantom, Brian Burnett and Hilary Chapman, ManCom, and rather irregular attendance at the Glasgow and Edinburgh Groups. The Congress in Zagreb provided a convenient opportunity for updates with Paul Gubbins on La Brita Esperantisto and Terry Page on the forthcoming AGM/ Congress.
All this visiting and swapping of notes has got me thinking about organisation and communication and I'm beginning to wonder whether there might not be a bigger role for federations than in the past. Regular attendance at local clubs - not just in the Esperanto movement - is less common than in the past, hut people still want something more than the Internet and the occasional magazine through the letter-box. The answer may be occasional "regional" get-togethers for regular club-attenders, occasional attenders and non-attenders (who are often too far from a group); these have to be reasonably accessible - i.e. not just national events - which seems to suggest the federations as key players. I'll be developing these ideas and discussing with activists as I move around.
The next fixture in the EAB calendar is Ni Festivalu at Barlaston in January. As you know, we usually combine several activities in that weekend. This year I thought we might try and get together some of our key activists for a bit of mutual encouragement and swapping of notes;, also, perhaps, as many as possible of our postal tutors, for a similar kind of development exercise. Details will follow (he said, optimistically).
Finally, I should mention the Book Service and the revamped Second-hand Book Service (Do you think Librokanto - get it? - would be a good name for it?). Sales have continued steadily but we still have bigger stocks of some titles than we need, so ManCom has agreed to some heavy discounting. Watch this space and start saving! I think that's about as much space as Eric will allow me, so for now - Eku kaj disvastigu!
David Kelso - Director of Development
BOOK THIS DATE! E.A.B. A.G.M.& CONGRESS! STOKE ON TRENT Town Hall. Friday 3rd May to Sunday 5th May, See you there!
[EAB Update No. 15 page 2]
Also, I think we would have a more stable system if people were elected for a three year period and one third of them retired each year. Can a resolution be put at the next A.G.M. to make these changes?
Rona Waters. Wakefield.
Dear Eric,
'Movement' and 'Community' refer to different sorts of activity. 'Movement' refers to promotion of the language, and 'Community' refers to participation in events using Esperanto, but not primarily concerned with its promotion. Most people are involved with both, though some are interested in Esperanto as a language in its own right, without regard to any future aspirations, and some are interested only in the promotional side, without themselves using the language abroad.
The Community does not need a strong leadership, or a central committee, or a parliament, since .each member of the Community wants to do his own thing, and be free to use Esperanto as he wishes. The Community side of Esperanto is going well, with events springing up all over the place. The Community is international, and doesn't need to be based on national associations.
The Movement, on the other hand, needs strong leadership, and a sense of focus. It needs to have national branches, since promotion work can be very different from country to country.
The Movement needs the Community, otherwise it would be in the same state as the movements for Ido, Volapuk, Novial, and all the rest. However, there is also a negative side: if the Movement degenerates into just a community, the same social instincts which belong to the Community take over in the promotional activities. The sense of focus goes, the leadership evaporates, the committees keep themselves fully occupied, giving everyone a voice, and following the procedures of democracy. If the final result does not reflect the general wishes of the members, then this is hardly democratic in practice.
The Landaj Asocioj need to redefine their role. They will no longer be required as one-stop shops for Esperanto in their respective countries. They will need to focus in on promotional activities, or they will whither away. There will be growing numbers of people who don't join their Landa Asocio, but do take part in the Community. The Landaj Asocioj will need to have something to offer in the promotion of the language if they are to survive.
In the World Congresses, there is often a notice on the door of the congress office, saying "Tiu ĉi ne estas generala babilejo" [This is not a general chat room]. I think a copy of that notice should be stuck on the desk in front of each committee member in each meeting of each Landa Asocio.
Regards, Ian Fantom
Original Message From: Manel Vinyals, Sent: 17 September 2001 22:36, To: Kelso David Subject: RE: CIRKAŬ LA-MONDO EN 80 TAGOJ
Estimata Kelso: Mi pardonpetas por mia malfrueco. Mi sendas anonceto por aperi en via bulteno:
POR PROPAGANDI ESPERANTO TRA LA MONDO NI HAVAS IDEON. NI VOLOS ĈIRKAUIGI LA MONDO EN 80 TAGOJ KIEL PHILEAS FOGG. PER TIO NI NECESAS TRE DA HELPON. ADRESO DE LA REFORM CLUB KAJ TELEFONO. ANEKDOTOJ KE VI KONAS. IDEOJ-KTP. HELPU NIN DANKON, DANKON.
Bedaŭrinde mi ne skribas bone esperanta lingvo, volonte mi akceptos la korektado kaj dankas vian helpon. Dankon.
Ĝis revido. Manel kaj Joaquim
Estimata Redaktoro,
Mi volas komenti pri la letero de Robert Campion (Update 14 paĝo 8). Li kritikas la terminon "Movado" kiel vorto kiu enhavas negativan sencon por multaj personoj. Dum preskaŭ mia tuta vivo - mi estas 80 jara - mi estis kaj estas ano de "Movado" - la Skolta Movado, kaj mi nenion konsideras ke la termino enhavis aŭ enhavas malbonan signifon. Mi ne multe ŝatas la proponon enkonduki la terminon "komunumo" ĉar la enkonduko de la "Esperanto Civito" kiel interligo por la tuta membraro ne estas, laŭ mia opinio, bona ideo kaj verŝajne estas iom politika. Dum mia longatempe utilado de Esperanto mi gajnis multajn geamikojn tra la mondo kaj lernis kaj ankaŭ lernas multon pri aliaj landoj kaj personoj. Tamen, mi de tempo al tempo sentas ke ekzistas tendenco atendi tro multon de la lingvo kaj ni devas memori ke Esperanto estaslingvo.
Sincere, David Withey, Liverpool.
Kara Eric,
Respondo al la letero de Paul Hewitt (Update 14 paĝo 8) Jen:
June kaj mi havis mirindan tempon kiam ni ĉeestis la 60an Hispanan Kongreson antaŭnelonge. Ĝi estis sperto de efektiva vivo kie la Hispanuloj mem iras pasigi iliajn feriojn. La loko estis sude de Alicante ĉe San Javier kaj Santiago, kaj ni loĝis en komforta pensiono apud la Turisma Centro kaj la marbordo de la Mediteraneo, kie ni renkontis ofte la aliajn partoprenantojn. Ni spertis festojn, ekzemple, ĝojfairon, piroteknikaĵojn, latunan orkestron, (marŝado tra la stratoj) kaj post-lernejan kulturan koncerton en la malferma aera amfiteatro k.t.p.
La suno multe brilis kaj mi evitis ĝin sed June multe trasorbis ĝin (soaked it up!). La lokaj samideanoj ŝoforis nin multe da mejloj al interesaj kaj vizitindaj lokoj. Ni amikiĝis kun esperantistoj el Buenos Aires, New York, Portugal kaj Russia krom la Hispanuloj. Estis 70 partoprenantoj. Daŭru lerni kaj ĝuu Esperanton!
Edith Sheldrick Barnoldswick, Lancashire.
[EAB Update No. 15 page 3]
Kara Eric,
Sekve la peto de Paul Hewitt por raportoj pri la partoprenado de niaj anoj en Esperanto-feriadoj jen estas ero de mi. Unuaj impresoj pri Printempe Semajn Internacia, en St. Andressberg, Germanio. Estis mia unua Internacia Kunveno kaj mi timis iomete, ĉu mi povas kompreni? Ĉu iu ajn povas kompreni miri? Estis 152 partoprenantoj, plus 25 beboj kaj infanoj kaj inter la plenkreskantoj estis pli da dekduo adoleskantoj.
Kaj mi estis la sola Anglano! [Kial Angloj timas iri eksterlande? - Redaktoro]
Sed, vere, mi venis kiel fremdulo kaj foriris kiel bona amiko. La ĉambroj entute kun duŝejoj estis hotelo-nivela. La restoracio komforta kaj la manĝado triaj steloj meritis. Plenaj de aklamoj ankaŭ por la tuta organizado. La programo, kio estis ampleksa, provizis por la beboj zorgado, ankaŭ la infanoj, lernantoj kaj progresintoj (per la Mazi Kurso).
Por la kreskaĝuloj estis lernanta kurso, Progresintoj, konversacioj kaj diskutoj ĝis la alta nivelo de lerta kaj sperta prelegoj. Kaj mirakle ... mi povis kompreni ĉion! Hazarde unu nokto dek du de ni uloj kunkolektis en la trinkejo, atendinte la malfermo. Ni babiliĝis unu al la aliaj kiam subite ni rimarkis ke ĉiuj de ni havis malsaman nacion. Dekdua kun diversaj nacilingvoj facile diskutis kune. La tuta regiono de St. Andressberg estas nacia Protektita Arbarego kun centaj hektaroj de abioj kovritaj montoj. Ne tro alta, sed sufiĉe por la regiono nomita sin kiel Vintra Sportejo. Kaj jes, ni havis neĝon, multe da neĝon. La tuta pejzaĝo aspektis kiel Kristnaskan Karton sed la temperaturo faligis ĝis minus 5 gradoj.
Ni laboris dum la mateno kaj ludis posttagmezon. La ekskursoj estis bone planita, ĉiam interesa. Certe eble la ekskurso. al la supraĵo de la Brocken monto je 1142 M. Ni (grupo de olduloj) intencis supreniri per vaportrajno kaj malsuprenigi piede, sed kiam ni atingis la supraĵon la vetero malboniĝis kaj ni spertis veran neĝventegon kaj terure malvarmecon. Ni ĉiuj jam decidis ke ni foriris malsupren, per la trajno. Ĉio kaj ĉiu estis bonhumoro kaj bonamuzo.
Jen estis la kostoj al mi. Flugo al Hannover kaj re =£95.00 kaj atingi la feriadejo kaj re = £27.00 La tuta kosto de la semajna loĝado kaj manĝadoj kaj a programo estis £98, plus kompreneble mia poŝmono.
Ron Horn, Lancing, Sussex.
PS. During the week I met and talked to a young German mother and her 12 year old daughter. Both are English/ Esperanto proficient and offer to guest a couple in their home in Hamburg for a reciprocal arrangement in England. Anyone wishing to practise their German and/or Esperanto please contact Jutta Chikato, Bŭtehude, Germany [full address and phone number available from the Editor]
In moving our book stock from London to Ipswich, and then to Barlaston, it has become obvious that we are carrying more copies of some books than we really need. It has therefore been decided to *GIVE SOME AWAY* to local groups, so, any group of three or more Esperantists who meet together on a fairly regular basis, can have UP TO 10 COPIES of each of: English-Esperanto Dictionary, by Fulcher & Long and Esperanto: the International Language (textbook) by W J Downes.
These books (all new, by the way) are suitable for beginners' (and other) courses, for lending to serious enquirers or for donating to your local library. If you can believe that this isn't a hoax, just send details of your group, the number of copies you want, and £3 towards the cost of postage, to the EAB office at Barlaston. Honest, there's no catch!
La Sudorienta Federacio kunvenis je la lasta Sabato de septembro kaj la evento estis sukceso.
Dum lastaj jaroj ni iom velkis, kaj la membroj ne plene partoprenis kunvenojn. Sed ĉifoje 23 membroj kaj amikoj ĉeestis. Inter la kunsidantoj proksimume 10 nacioj estis reprezentataj, ĉiu loĝante en nia regiono!
Ĉefa ero estis parolado de David Kelso, kiu informis unue pri la nuna kaj onta stato pri EAB je Barlastono kaj poste pri siaj Kongresaj spertoj en Zagreb kaj Francio, (liaj unuaj Universalaj Kongresoj dum multaj jaroj) Tre interese.
Poste okazis afera diskuto, gvidata de Heide Stickings, pri la intenco starigi retonde kontaktuloj en diversaj urboj. Tiuj indi-viduoj helpos per donado de informoj pri la aktivado de la Federacio al aliaj lokaj Esperantistoj. Kelkaj personoj tuj akceptis tian rolon en sia distrikto. Sed ni bezonos multe pli. Se vi estas preta plenumi la rolon skribu al la sekretario. La jarkunveno kredeble okazos en marto 2002. La nova sekretario estas Elizabeth Michel, London.
Once again I thoroughly enjoyed the 'studrondo' at Scottish Churches' House in Dunblane. Four of us who arrived on Friday evening dined and chatted for a time with a group on their way to Iona. I think they soon realised that we are equally as enthusiastic about Esperanto as they are about their visits to holy places.
The programme commenced on Saturday morning with Coffee and biscuits (there was no shortage of food and drink in Churches' House). The guest speaker David Thornell from Washington D.C. introduced his subject 'American Indians: the Myth and the Reality'. Later Hugh Reid presented his 'Translation Analysis' with extracts from 'Lord of the Rings'. David Bissets first-class slides of Tallin in March, were pure pleasure. With no effort on bur part, we enjoyed seeing pictures of the old town in golden sunshine. Afternoon tea on the Sunday sent us away with happy memories.
Muriel Shackleton.
[EAB Update No. 15 page 4]
[Out-dated offer: BOOKS FOR ALL]
[EAB Update No. 15 page 5]
[Out-dated: ESPERANTO MAGAZINES]
[Out-dated: deziras korespondi]
[EAB Update No. 15 page 6]
Venu, tero amika, kaj englutu min ...
Oni ridetis, kiam mi anoncis, ke mi intencis ĉeesti la Esperanto-somerlernejon ĉe Wedgwood Memorial College. "Ĉu oni esperante parolas la tutan semajnon?" venis la demando. Kaj, valizo en la mano, starante ĉe la enirejo de la kolegio, mi komencis kompreni la surprizon. Kiam mi proksimiĝis al la pordo, sinjorino amike ridetis kaj esperante bonvenigis min. Almenaŭ mi kredas, ke ŝi min bonvenigis. Verdire mi komprenis eĉ ne unu vorton, kiun ŝi diris, kaj, pli malbone, mi ne povis memori unu vorton, per kiu respondi! Eternajn dankojn ŝi meritas, pro tio ke, aŭdinte miajn konfuzitajn murmurojn, ŝi retenis sian rideton kaj ne vidigis la timon, kiun ŝi nepre sentas. "Venu, tero amika," mi pensis, "kaj englutu min!" Mi forkuris tiel rapide kiel dece eblis al mia tre bone ekipita ĉambro, kie mi meditis pri mia embaraso. Mi ne sciis, ĉu ridi aŭ plori. Mi baldaŭ decidis, ke ridi estus plej bone.
Estis la ĝusta decido. La vespermanĝo ne tiom teruris. kiom mi timis. Ĉiuj estis amikaj, ili parolis malrapide al mi kaj mi komencis kompreni kelkajn vortojn. La enkonduka sesio dum la unua vespero estis eĉ pli bona kaj mi sukcesis iom kompreni kion diris la kursdirektoro, Paul Gubbins. Sen ĉiam scii kial, mi eĉ ridis pro liaj ŝercoj samkiel la aliaj. Poste, en la drinkejo la Duko de Jorko, ŝajnis al mi, ke mi pli flue parolis Esperanton. Eble helpis la biero ...
Dum la sekvaj tagoj okazis prelegoj, diversaj lingvaj sesioj, neformalaj fojoj, vizito al Shugborough Hall kaj al la drinkejo "La Verda Stelo", distra vespero, ktp. La laborsesioj estis intersemitaj de matenmanĝo, kafpaŭzo, tagmanĝo, ktp, ktp. Tre bona estas la manĝaĵo ĉe Barlaston: dankojn al Derek Tatton kaj ]a stabanoj de kolegio pro la bona laboro. Vere, mi ofte trovis malfacilaj la laborsesiojn, sed dum la semajno mi komencis senti min pli kaj pli memfida. Kiam d-rino Marjorie Boulton prezentis sian interesan kaj amuzan prelegon ne longe antaŭ la fino de la semajno, je mia surprizo kaj granda plezuro mi trovis, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, kion ŝi diris. Mi eĉ scias, kial mi ridis! Mi sentis, ke tiel mi atingis ion. Certe la somerlernejo ĉe Barlaston helpis plibonigi mian komprenon de la internacia lingvo, sed eble pli grave ĝi donis al mi okazon por renkonti aliajn esperantistojn, kiuj plejparte flue parolas la lingvon. Pro ili mi nun sciis, ke Esperanto tre bone funkcias kaj ke efektive ĝi estas la internacia lingvo. Mi lernis ankaŭ, ke Esperanto estas ne nur lingvo. Temas pri komunumo de tiuj, kiuj posedas idealojn, kiujn ankaŭ mi nekonscie sed jam de multaj jaroj posedas. Certe mi ankoraŭ ne estas la flue parolanta esperantisto, kiel mi celas iun tagon esti, sed la semajno en Barlaston instigis min penadi por atingi ĉi tiun celon.
Come to Barlaston! August 10-16 2002!
J. Aldridge.
Imagu. Pasintece kiam vi skribis leteron, ne tiel multe gravis se vi skribis malgrandan eraron en la adreso de ricevonto. Poŝtistoj fieris ke ili kvazaŭ ĉiam rekonis malbonan adreson, kaj tutsimple ĝin liveris al la bona, ĉu ne?
Kiam temas pro komputiloj kaj la interreto tamen, estas alia afero. Komputiloj obeas laŭlitere viajn instrukciojn, do singardu pri viaj retadresoj kiam vi sendas ret-mesaĝojn.
Argentina amikino avertis min pri tio per tiu vera historieto kiu okazis dum la pasinta vintro: Edzparo en Chicago, Usono, deziris eskapi de la tiea granda malvarmeco kaj pasigi kelkajn semajnojn en belega Florido, kaj tie ĝui pli varman veteron. Ĉio estis aranĝata por la flugo ĝis Florido, kiam la edzino estis subite devigata partopreni en iu kongreso, do ŝi estis devigata tien veturi unu tago pli malfrue. Ne gravas, ŝi diris al la edzo - vi veturu unue, mi alvenos venontan tagon. Do, edzo alvenis laŭplane en Florido, kaj trarigardis kaj esploris la ripozlokon, hoteloj, ĝardenojn, parkojn kaj strandojn. Ĉie estis bona kaj li estis tute ĉarmita. Li decidis sendi retmesaĝon al edzino ĉe ŝia kongreso, sed ne sukcesis trovi la pecon de papero sur kiu ŝi ĝin skribis. Ne gravas, li diris al si mem - mi kredas ke mi ĝin bone memoras, do, sendis senprobleme mesaĝon al la edzino antaŭ ol enlitiĝi.
Lia memoro pri retadreso de la edzino ne estis sufiĉe bone tamen. En tute alia loko, vidvino de ĵus mortinta pastoro estis kune kun familianoj kaj geamikoj kiam ŝi rememoris ke ŝi ankoraŭ ne estis leginta kondolenc-mesaĝojn kiuj dum la tago sendube per la reto estis alvenintaj.
Ŝi iris al apuda oficejo por tion fari, kaj saltis komputoron. Subite, familianoj kaj geamikoj aŭdis terurigitan kriego de la oficejo, do ĉiuj rapidegis tien. Imagu ilian hororon kiam ili trovis ŝin surplanke, morta!
Ili alrigardis la ŝaltitan komputorekranon kaj legis tiun retmesaĝon:-
Pardonu min pro tio ke mi forlasis vin sen adiaŭ de vi. Post longa vojaĝo, mi finfine alvenis ĉi tie, kaj mi povas certigi vin, ke tiu loko ankaŭ ege multe plaĉos al vi. Belegaj ĝardenoj abundas, kaj miaj novaj kunuloj estas ĉiuj amikemaj. Ni sidas komfortaj kaj oni ludas belsonan muzikon. Oni disdonas bongustajn kaj refreŝiĝantajn tropikajn trinkaĵojn, sube de grandaj ŝirmigantaj palmoj. Miaj novaj geamikoj jam anticipas kun ĝojo renkonti vin senprokrasto.
Ĝis morgaŭ do, mi ĉiam amas vin - via fidela edzo deziras al vi bonan vojagon.
Post-skribo. Estu preparita! Kontraŭe al niaj kredoj estas ĉi tie infere varmega!
[EAB Update No. 15 page 7]
If you distribute copies of this first lesson, do please check that you are using the current issue, which shows the office's Barlaston address at the foot of page 1 and as the contact address on page 4. You can additional request copies of this latest issue from the EAB office.
This charity exists to give grants to young people who have reached a good enough level in Esperanto to be able to converse reasonably well. Applicants can use grants to go from Britain to foreign countries and young people in other countries can apply for grants to help them to visit Britain. There are also some grants available to help British youngsters go to E. events in Britain itself. Please note the grants are only available to help youngsters go to genuine Esperanto events or to make genuine use of Pasporta Servo.
In the 12 months to April 5 2001, the Foundation received £9,280 and gave out £2540. These included helping 9 Russian children visit London and Hastings, a Brazilian woman go to the SATEB weekend and two people were sent to E. events in Germany, France and Italy. Encourage anyone under 26 years old to apply.
I don't believe it! Just like a parrot on its perch! Every month! Every other week it's Tim Mickleburgh - Tim Mickleburgh - Tim Mickleburgh! Even in my Daily Mail, Even in my Skeggy (Skegness) Standard! Surely there must be interesting letters from other readers? Not just him - time after time! Come on now - either make him the editor or start a fund for his emigration! Where they speak Esperanto on a desert island!
Tony Parker, Cleethorpes.
Anyway, seeing the word 'Esperanto' immediately set our Paul's brain a'whirring and this was the result.
I write regarding a letter suggesting that Tim Mickleburgh be sent to a desert island where they speak Esperanto! (Telegraph July 16). Even this drastic measure will not solve what Tony Parker and others see as a problem, and anyway why pick on Esperanto speakers? Like any other person Tim Mickleburgh would not take long to be fluent in Esperanto and would undoubtedly be sending his contributions to the 100 plus Esperanto magazines and the dozen or so. international radio stations which use the language. Surely a better solution would be a desert island where another language other than English or Esperanto were spoken. National languages take years for most of us to gain even the most basic skills.
So unless Tim is an exceptionally talented linguist he would need a considerable period bf study before he could resume his activity. Tim could , of course, put some of his undoubted talents and energy into learning Esperanto. With a little application he would have the ability to communicate in a matter of months . rather than years and in 6 months he would have access to a larger and truly international audience. Just imagine that, Tim!
Paul Hewitt, Secretary Grimsby and District Esperanto Society
[EAB Update No. 15 page 8]
She has also recently taken part in a radio programme on the subject of communication on Bradford Community Broadcasting She says " Both presenters asked sensible questions and made intelligent comments - a change from the past. They were surprised to hear that we have a literature and that there are Esperanto pop groups!"
WE DESPERATELY NEED TO KNOW WHAT OUR PRESS PANEL IS DOING AND IF NECESSARY REACTIVATE IT.
Text of Letter to Bradford Telegraph & Argus
Sir, As a keen traveller I wholeheartedly agree with Diane Wallis (T&A Letters, July 5) about learning foreign languages. Over the years I have learned a little French, German, Russian and Italian to help on trips abroad and I have no regrets about the considerable time expended even though I have not managed to master any of them.
It is just a year or two ago that I realised that even if I could .speak fluent French, this would still not be enough for my needs. I would never really get to know the French in their own homes. I needed a key to access French life.
By chance I found one in the form of a Teach Yourself Esperanto book. Six months of study and I have just returned from my fourth French trip where I met dozens of Esperanto speakers. The experience of communicating on equal terms with enthusiastic people from all walks of life has been a revelation and a great pleasure.
With Esperanto we could all be communicating by this time next year and not just be getting by with a few essential phrases.
Paul Hewitt. Grimsby
Estimataj,
Kulturdomo Gresillon serĉas laboremulojn por la venonta somera programo. Estos bonvenaj :
Dankon. Henri Boyet
Japana entrepreno kun filioj en Fora Oriento serĉas kvalifikitan instruiston de Esperanto kaj de la angla. Salajro : 150 000 enoj monate (1 250 USD). Flugbileto de Eŭropo al Japanio kaj reen pagota. Ebleco loĝi senpage en apartamento de la kompanio (luprezo egalvalora al 15000 enoj monate). Por detaloj kontaktu: Etsuo Miyoshi
Instruisto de franca lernejo (klasoj de 12-17jaraj gelernantoj) deziras kontaktiĝi kun kolegoj de similaj klasoj de Eŭropo (precipe, sed ne nepre, de Hispanujo, Italujo kaj Rumanujo) por kunlabori pere de Esperanto, kadre de la Eŭropa projekto Socrates-Komenius.
Jose Manuel SORIA
Regarding your 'Personally Speaking in the last issue, don't you think that a lot of fun was had when we were trying to do things perhaps a little beyond our capacity - organising congresses and holidays and social events, and doing things which, now we are older would no longer be fun, but hardship and discomfort. Let's hope that the younger folk are having as much fun as we did. Now I enjoy myself in a totally different and quieter way. My best Esperanto holiday, was with a group of no more than 50 people from about 10 different countries. I was the only one from England.
Muriel Shackleton Bradford.
[Muriel also enclosed the winter programme of the small but diligent Bradford group.]
[EAB Update No. 15 page 9]
En ĉi-letero ni petas vian helpon por funkciigi la projekton "Per-A-Por-E", kiun iniciatis la Jilin-provinca "Esperanto-Asocio en Ĉinio. Kio do estas "Per-A-Por-E"? Ĝi signifas "Pere de anglalingva instruado, por Esperanta disvastigado".
Eble tuj al vi venas la demando: Kial vi intencas disvastigi Esperanton pere de anglalingva instruado? Ni prezentu per ekzemploj por la klarigo: 1, Almenaŭ ĉiuj lernantoj en Ĉinio devigite lernas la anglan ekde sia 13-jara ĝis 18-jara, se ili daŭros en altlernejo, tio ankoraŭ daŭros 3-4 jarojn; 2, en kelkcent urboj en Ĉinio, multaj gepatroj pagas por ke ilia sola fil(in)o lernu la anglan de sia infaneco; 3, ne nur la Pekina sed ankaŭ aliaj urbaj registaroj jam oficiale funkciigis la projekton "Ĉiuj urbanoj lernu la anglan". Tiu ĉi situacio pri la anglalingva instruado en Ĉinio tamen provizas bonan ŝancon por ke ni profitu de ĝi por disvastigi Esperanton. Tio etas, ni povas inviti anglalingvajn instruistojn esperantistajn de alilandoj kaj dum ilia instruado ili povas ankaŭ komprenigi Esperanton al siaj lernantoj, kaj plie, ili povas ĉeesti lokajn Esperanto-renkontiĝojn, aŭ instrui Esperanton en E-kursoj.
Tio estas ne nia fantazio, ĉar lastjare laboris en Ĉinaj universitatoj kelkaj alilandaj instruistoj esperantistaj, ekzemple S-rino Robin (el Usono), gesinjoroj Johano (el Aŭstralio), S-ro Rode (el Britio) kaj S-ro Paŭlo (el Aŭstralio), kiuj starigis Esperanto-kurson en la universitato kie ili laboris, vigle partoprenis en ĉinaj Esperanto-kunvenoj kaj valore kontribuis al ĉina Esperanto-Movado.
Jen ĉefaj punktoj de la projekto "Per-A-Por-E": 1, Nia asocio finance funkciigas la projekton dum ĝia komenca periodo; 2, Ni provizas senpage al la invititaj instruistoj esperantistaj loĝadon kaj manĝadon; 3, Ni pagas al ili rekompencon ne altan tamen taŭgan; 4, Ni aranĝas ĉiujn aferojn rilate al la loka registaro; 5, Ni administras ia projekton por ke ĝi finfine fariĝu memstara finance. Poste? Popularigi la praktikon tra Ĉinio.
Karaj samideanoj, por bone funkciigi la projekton ni jam detale planis kaj sufiĉe preparis. Nun ni intencas unue inviti 4-8 anglalingvajn instruistojn esperantistajn el alilandoj. Kompreneble ili devas esti kompetentaj instruistoj kaj de la angla kaj.de Esperanto. Se iu el via asocio interesiĝas pri tiu ĉi projekto "Per-A-Por-E", bonvolu respondi nin por plia informiĝo.
"Per-A-Por-E" estas projekto praktikebla en Interreta Tempo, funkciigita de honestaj kaj kapablaj esperantistoj, taŭga por konkretaj kondiĉoj de Ĉinio.
Bonvolu transsendi ĉi tiun informon al viaj amikoj esperantistaj!
Bondezirojn kun verdkoro!
sincere via, Ghispint, la ĝenerala sekretario de Ĉina Jilin-provinca Esperanto-Asocio, Jilin Esperanto-Asocio, P.O. Kesto 1162, Changchun, CN-130021.
Eric Walker.
<< Mi volonte havus okazon iam sidi kun kelkaj saĝaj homoj por priparoli la tutan demandon ne nur de la delegita reto sed de servoj al membroj ĝenerale, kaj servoj de la membroj al aliaj membroj. La nuna sistemo de Delegitoj kreiĝis en alia epoko, kaj la demando pri membromarkoj ktp. evidente ne funkcias en elektrona epoko.
<< Mi ankaŭ ne estas konvinkita, ke la nuna enhavo de la Jarlibro estas taŭga. Eventuale indus krei pli vastan liston de membroj de UEA, kiuj indikas, kiujn servojn ili pretas fari (ili povus elekti el iu menuo). Tiu listo estu komputile alirebla kaj regule ĝisdatigata. En ĉiu lando estu nur kelkaj formale nomataj Delegitoj pretaj teni superrigardon super la pli vasta sistemo kaj ĝin evoluigi. Ĉiu membro rajtu senpage ricevi, ni diru, du fojojn jare tutan elprinton de la listo aŭ elprinton de iu parto de la listo (temus pri malalta elspezo por la Asocio; liveri ĝin povus esti tasko de la ĉefdelegito). Do, ĝi ne aperu en la Jarlibro: ni uzu tiun spacon por doni bazajn faktojn pri Esperanto kaj la Asocio, iom laŭ la formo de almanako (biografioj de grandaj verkistoj Esperantaj, skizo de historio de la E-movado, historio de la Universalaj Kongresoj, klarigo pri la strukturo de UEA, klarigo pri kiel oni povas aktivi en la E-movado kaj aparte en la Asocio, ktp. ktp.) Tiu faktaro konsistu el facile kompilebla kaj ĝisdatigebla materialo. La kategorio Membro kun Gvidlibro malaperu. Ni eventuale rekonceptu la formaton kaj prezenton.
<< Sed tiuj estas nur miaj tre neelpensitaj ideoj. Vi certe havas pli da ideoj, iom pli profunde elpensitaj. Mi volonte legus ilin."
Humphrey Tonkin.
Servistino : Kulpas viaj pantofloj; oni ne aŭdas Vin venante.
[EAB Update No. 15 page 10]
Karaj amikoj, Mi ricevis la jenan de kubano. Se vi povas helpi, bonvolu sendi la pakaĵon al
Prof Jose de J. Campos Pachecho,
2001 aŭgusto 10 : Jose de J. Campos Pacheco, Pedro Belancourt, Matanzas, Kubo
Mi estas kubana junulo (26 jara). ... Mi profesie laboras instrui la anglan lingvon en urbo Matanzas. ... Semajnfine mi revenas hejmen kie mi instruas Esperanton al la geinfanoj, kiuj estas 9-12 jaraj. Tiu laboro tre gravas al mi. ... Ili lernas per ludoj kaj kantoj. ... Dum la somero de la jaro 1998 okazis en mia lando la unua nacia infanrenkontiĝo en urbo Guantanamo, la plej orienta provinco de Kubo. Mi partoprenis kun kvar geinfanoj. Ili ludis, kantis kaj aktoris.
Mi deziras scii ĉu vi aŭ estroj de lernejoj, teatroj, kulturdomoj, muzeoj aŭ bibliotekoj povas kunlabori kun miaj infanklasanoj. Ni bezonas gantopupojn, fingropupojn aŭ gumajn maskojn. Mi tutkore dankos se la helpo eblos. (Por la adreso kontaktu [la Esperanto-klubo] La Verda Drako). Mi devas informi vin ke pakaĵo devas esti malgranda (laŭ kuba leĝo poŝtpakaĵon pli peza ol 2 kilogramoj oni ne rajtas ricevi.)
Derek Fielding
(Vizitu nian klubpagon ce http://verdadrako.50g.com)
The Esperanto names of the planets, in their normal order from the sun, are: Merkuro, Venuso, Tero, Marso, (Astroidoj), Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno, Plutono.
At this year's Barlaston summer school, Kay Sanders composed this helpful mnemonic:
Mi Volontulis Traduki Maldecaĵojn Antaŭ Jaroj, Sed UEA Ne Permesis.
[EAB Update No. 15 page 11]
La 30-an de Julio - 12-an de Aŭgusto, 2001 okazis vica XVI Ekspedicio laŭ la rivero Dnestro. Organizis ĝin anoj de Odesa junulara Esperanta klubo "Verdaĵo"; entute partoprenis 23 personoj el Odessa, Kirovograd (Ukrainio) kaj Lodz (Pollando).
La ekspedicio estis dediĉita al naturesploro kaj naturprotekto de belaj ĉirkaŭaĵoj de Odessa -Dnestra delto, unu el tutmonde protektataj akvo-marĉaj teritorioj. La partoprenantoj de la Ekspedicio ekskursis al lago Blanka, kie pompe floris tiutempe blankaj akvaj lilioj, aŭ nimfeoj. Sur flosantaj rondaj folioj de tiuj plantoj nestis blankvangaj ŝternoj. Ĉi-jare la alta akvo staris tre longe, kaj pro tio la birdetoj ne povis elkovi idojn ĝustatempe, do eĉ komence de aŭgusto ni vidis iliajn nestojn el sekaj branĉetoj kaj sur ili - po 2 brunetaj ovoj. Kaj en kelkaj nestoj videblis eĉ ĉarmaj lanugaj buletoj - la ĵus elkovitaj birdidoj.
Sur malgranda parto de la lago ni kalkulis 170 nestojn kaj ringumis 70 birdidojn. Sekvajare ni ekscios. kiom da birdoj elkreskos kaj revenos al sia patrujo.
Alia bonfara afero de nia ekspedicio estis konstruo de nesto por aglo. Haliaetoj estas raraj rabobirdoj, kiuj vivas ĉiam apud akvo. Longeco de ĝiaj plene etenditaj flugiloj atingas eĉ 2 metrojn. Kaj por tiu "birdeto" kaj ĝiaj 2 infanoj ni konstruis neston sur la arbo. La nesto konsistis el arbotrunkoj kaj fortaj branĉoj, diametre pli ol 2 metrojn. Ni esperas. ke haliaeto (blankvosta aglo) aprezos nian gastamecon kaj ekloĝos en la nova domo. Estus bone, se ankoraŭ unu juna paro de agloj najbaros nian ekspedicion "Dnestro-2002".
Interalie, la sovaĝan vivon de Dnestra delto povas ekvidi ne nur tiuj kuraĝuloj. kiuj alvenis al ni por vivi en tendoj kaj ĉiutage senti la veran naturan vivon inter verdaĵo, kiam la suno leviĝas kaj subiras ambaŭflanke de la rivero, ordonante la tutan nian tagordon.
Certe, aromon de freŝa fojno, teneran plaŭdadon de riverondoj, kareson de suda aŭgusta suno povas rememori nur tiuj, kiuj vere travivis tion. Sed ekvidi la sovaĝan naturon de la Dnestra delto povas ĉiu, sur la kasedo "Sovaĝa vivo de sudaj kanejoj", produktita de anoj de Odesa filio de Ukrainia Birdoprotekta Societo, Odesa junulara Esperanta klubo "Verdaĵo" (Ukrainio) kaj Jokohama Esperanto-Rondo (Japanio). La premiero de la
filmo okazis dum SAT-Kongreso en Nagykanisza (Hungario, 2001); poste ĝin spektis partoprenantoj de la UK en Zagreb, Kroatio. Dum la Universala Kongreso la filmon oni montris 4-foje, kaj ankaŭ aparte dum la Junulara Programo.
Ni esperas, ke tiun filmon rigardos pli multaj homoj en Esperantujo, kaj tial ili ekkonscios pri la belaĵoj de la naturo. Kaj Odesa junulara Esperanta klubo "Verdaĵo" (verda - koloro de juneco, de naturo kaj de Esperanto) ĉiam pretas akcepti gastojn kaj montri al ili nian mirindan naturon kaj nian belan urbon.
Ni renkontiĝu dum "Dnestro-2002"!
Tatjana Auderskaja.
Hotel room notice, Chiang-Mai, Thailand:
"Please do not bring solicitors into your room".
Hotel brochure, Italy:
"This hotel is renowned for its peace and solitude, in fact, crowds from all over the world flock here to enjoy its solitude".
Hotel lift, Paris:
"Please leave your values at the front desk".
Cocktail lounge, Norway.
"Ladies are requested not to have children in the bar".
Car rental brochure, Tokyo:
When passenger of foot heave in sight, tootle the horn, trumpet him melodiously at first, but if he still obstacles your passage then tootle him with vigour".
[Out-dated: Nova katalogo de libroj de la Aŭstria Esperanto-Movado]
[EAB Update No. 15 page 12]
LA REGNO DE LA ANIMALOJ is a game for up to five teams. It too is played on the floor, but this time the aim is to build up words syllable by syllable. It helps to reinforce Esperanto pronunciation and get people speaking correctly in Esperanto. Contains 115 laminated 8 x 9.5 cm playing cards with 5 picture clue cards, master answer card and instructions
[Out-dated: introductory offer prices for the above two games, from Angela Tellier]
[EAB Update No. 15 page 13]
Guy BROWNING [GAJ BRAUNIN]
La flanko la plej malagrabla de la atendado estas la atendado. Laŭdire neniam bolas rigardata bolilo, sed tio veras nur se oni tiel absorbiĝas en la rigardado, ke oni dekomence forgesis 'ŝalti ĝin'.
Ĝenerale necesas longa tempo por lerni la arton de atendo. Estas tri specoj de atendo: atendi sian vicon, atendi kirurgian operacion, kaj atendi la alvenon de sia princo. Ofte okazas ke, ĝuste kiam oni kredas ke estas la vico por la operacio, la princo alvenas kaj oni devas subite kaj senprokraste decidi ĉu edziĝi kun galŝtono.
Iujn la atendado ne ĉagrenas, ĉar ili posedas la paciencon de sanktulo. Mi klarigu, ke ĝenerale tio rilatas al la pacienco de Sankta Ralph [Ralf] la Pacience Suferanta, ne al la pacienco de Kevin la Kolerema. Al.aliaj tre plaĉas atendi, ĉar tio donas la perfektan pretekston por eviti ĉiun alian aferon. Tiuj pasigas la tutan vivdaŭron atendante ĝis io okazos. Fine mortinte, eble oni troviĝos en granda atendejo. Ne la atendejo por la Fina Juĝado. Jam juĝite, oni estos en Infero. Se vi ne certos, kontrolu la gigantajn stakojn de Ina Regno [Woman's Realm].
Fakte atendi estas populara sporto. Plej eminentas la Damoj de la Atendo [ladies in waiting]. Nuntempe estas dekjarlonga listo de atendantoj antaŭ ol oni povos komenci atendi. Ofte oni aŭdas kverulajn rimarkojn pri io nomata la atenda ludo. Tio estas kiam oni atendas por scii, ĉu oni estas venkita. Se ne, oni venkas.
Atendejoj estas la ĉambroj kie homoj atendas. Tuj post la eniro en atendejon, kontrolu, ke la pordo tra kiu vi supozas ke vi eliros, ne kondukas nur al plua atendejo tra kiu aliaj homoj atendas iri.
La sola diferenco inter sidĉambro kaj atendejo estas ke oni ne anticipas ke io okazos en sidĉambro. Ebla escepto estas kiam oni havas adoleskajn infanojn - tiam la sidĉambro iĝas la ĉambro por atendi la fruan matenon.
Averaĝe dum dek du procentoj de la plenaĝvivo oni atendas. Kompreneble, senĉesa demando de la vivo estas, "Kial ni atendas?" La respondo estas, ke iu igas nin atendi, kaj la kialo estas ke la persono faras ion alian farendan senatende. Do, la maniero mallongigi la daŭron de la atendo estas iĝi unu el la aferoj farendaj senatende. La tradiciaj elektoj estas la tempo kaj la tajdo, kiuj atendas neniun viron (ili atendas virinojn, sed pli longe daŭras la ina pretiĝo).
Tradukita de Michael Cayley
kanapo= sofa; canopy= baldakeno
kapo= head; cap= ĉapo
kastoro= beaver; castor= rulileto
kavo= cavity; cave= kaverno
klapo= valve; clap= aplaŭda manfrapo
kojno= wedge; coin= monero
konkuri= to compete; to conquer= venki
konvena= suitable; convenient= oportuna
korno= horn; corn= greno, kalo
[EAB Update No. 15 page 14]
"La romianoj venos"
"Kion vi volas diri (mean)?
"Ĉu vi ne scias, ke mi loĝas en praromia kolonio (ancient Roman settlement)?"
"Tute ne!"
"Nu, la romianoj establis ĉe ni salindustrion antaŭ preskaŭ du mil jaroj, kaj eĉ ankoraŭ oni produktas salon. Eble ĝuste nia salo troviĝas sur via tablo"
"Ĉu vi mokas min?"
"Tute ne! La arkeologoj (archaeologists) ĵus elfosis romian vojon, kaj en la loka biblioteko estas konstanta (permanent) ekspozicio de romiaj artfaraĵoj (artifacts), ekzemple (such as) potoj, vazoj, skulptaĵoj de dioj kaj diinoj, eĉ farmaparatoj kaj iloj."
"Sed vi ne diris kion vi celis (driving at), dirante (when you said), ke la romianoj venos, ĉu ne? Ĉu temas pri italaj enmigrantoj (immigrants)?"
"Ne! Ĉu vi ne aŭdis pri la romianaj asocioj, kies membroj vestas sin en detale kopiita kiraso (armour), kaj portas lancon (spears - see note) kaj aliajn aĵojn? Ili ankaŭ prezentas grandajn batalilojn, ekzemple katapultojn kaj sieĝmaŝinojn."
"Ĉu ili siegos (lay siege to) vian urbon?"
"Nepre ne (certainly not / no way)!"
"Ĉu la afero altiros (attract) multe da homoj?"
"Ho jes! Kaj ankaŭ la vendistojn de terpomflakoj (crisps) frititaj terpomoj (chips), viandopasteĉoj (meet pies), kaj aliaj frandaĵoj. La infanoj certe ne deziros la vespermanĝon kiam ili revenos hejmen."
"Kiom longe daŭros (lasts) la afero?"
"Dum tuta semajnfino."
"Ĉu estos tie resaltiga kastelo (bouncy castle)?"
"Nun mi scias, ke vi mokas min, ĉio nepre estos vera kopio de io en la pramondo"
Don Lord
Notes.
2. In early Esperanto we used -ologio for the science, and -ologiisto for the scientist. Nowadays we use -ologo for the scientist. However, -ologiisto is not wrong.
3. -ante is used for the time (when) and the means (by). It is neat and standard.
4. When a number of people have one thing each we use the plural in English, but the singular in Esperanto. "The soldiers waved their caps " is translated "La soldaloj svingis sian ĉapon". Similarly, "The Romans carried spears" is "La romianoj portis lancon". If ambiguity could occur, use ĉiu. Tiuj riveroj havas ĉiu sian fonton en la montaro. because we cannot otherwise tell whether they have a common source pr not. With ĉiu they don't.
5. For English chips the dictionaries give terpomfingroj, but I have never actually heard the word used. I have heard pomfritoj, and strictly speaking frititaj terpomoj means fried potatoes, which need not be french fries, whatever PIV says! All comments will be gratefully received.
The definitions of kareo and pasteĉo given in PIV are too narrow, and in my view misleading. The "Internacia Kuirlibro" uses pasteĉo for a pie baked in a dish and having a pastry top. (p.106). Too few cooks have written our dictionaries! All comments welcome.
[N.B. PIV is "Plena Ilustrita Vortaro".]
G. Gillard, Weston Super Mare
Bryony Freeman, London E15
Please telephone during the above hours if possible.
We are told this can be got from www.grisoft.com
[EAB Update No. 15 page 15]
(R) = Uzu nur la radikon
La solvo aperos en venonta Update.
HORIZONTALE
1. Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo. (4)(R)
4. Ekvidi aŭ renkonti ion, kion oni serĉas. (4)(R)
7. Oni legas ĝin. (5)
8. Ĝi estas parto de okulvitroj kaj plibonigas la vidkapablon. (4)(R)
10. Ami per respektoplena pasio. (4)(R)
12. La unuo de mezuro de la rapideco de ŝipo. (5)
13. Sufikso, kiu signifas instrumenton aŭ aparaton. (2)
15. Sufikso, kiu montras homon, kiu povas naski idojn. (2)
17. Mensa malsano, karakterizita per timo al la malplenaj spacoj. (9)(R)
20. Tropika frukto. (5)
21. Ofte bonodora floro kun dornoj. (3)(R)
22. Tute simila. (5)(R)
24. Loko. (3)
25. Muzika sono. (4)
VERTIKALE
1. Pola kaj bohema danco. (4)(R)
2. Speco de arbo. (4) .
3. Rezervujo por akvo. (7)(R)
4. Prepozicio, kiu signifas specon de movo. (3)
5. Mordeti (4)
6. Artiklo de komerco. (3)(R)
9. Aferoj por solvi, kiel ĉi tiu. (7)
11. Unu el la donacoj, donitaj de la tri saĝuloj al Jesuo. (7)
14. Hebrea pastra vesto. (5)
16. Plurala pronomo de la unua persono. (2)
18. Verda loko en la dezerto. (4)
19. Eksciti, maltrankviligi. (4)(R)
21. Prefikso, kiu montras ripeton. (2)
23. Prepozicio. (2)
Horizontale
1. Glad'; 4. Oper'; 7. Lir'; 8. Azi'; 8. Eono; 11. As'; 12. Cens'; 14. Nokt'; 16. Id'; 17. Te'; 19. Kor'; 20. Zorg'; 22. Um'; 23. Robo; 24. Alpo; 26. Ejo; 28.Oaz'; 29. Ĝui; 30. Ne.
Vertikale
1. Glaci'; 2. Li; 3. Aren'; 4. Ozon'; 5. Pi'; 6. Rostr'; 8. An'; 10. Ostroj; 11 .Akompan'; 13. Edzo; 15. Okulo; 18. Eg'; 21. Obei; 23. Ruĝ'; 25. Oz'; 27. On'.
[EAB Update No. 15 page 16]
Esperanto-Asocio de Britio. Redaktoro Eric Walker Downham Reach Cottage Nacton, Ipswich
[Out-dated: Calendar of Events]
Nominations must be received at the EAB office at Barlaston not later than 31st January 2002. Candidates should be aware that as well as attending six meetings during the year, one of which is a residential weekend, there is considerable discussion, mainly by email, of matters currently before the committee.. There is no remuneration apart from legitimate expenses.
Candidates are requested to send in a concise biography of their work for Esperanto in the past and their vision for EAB over the next 5 years. Not more than 200 words.
Nomination Forms (the example below may be cut out or photocopied and used) must reach the EAB office not later than 31st January 2002. Any Resolutions to be put to the AGM should likewise reach the office by 31st January 2002
ESPERANTO-ASOCIO DE BRITIO Registered Charity no: 272676 Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG
Nominations for the Management Committee for the period from 2002 AGM to 2003 AGM
Name of candidate
Proposed by:
Name
Address
I declare that I am a paid up full member of EAB Signature
Seconded by:
Name
Address
I declare that I am a paid up full member of EAB
Signed
Agreement of nominee:
Name
Address
I accept nomination to the Management Committee of EAB. I declare that I am a paid up full member of EAB.
Signed
[Return to EAB Update (archive)]
[Reiri al EAB Ĝisdate (arkivo)]
[EAB Homepage]