Protokolo de Jarkunsido de la Esperanto-Asocio de Britio

Okazis kadre de la 92a Skota Kongreso de Esperanto ĉe Waverley Hotel, Perth, Skotlando, la 4an de majo 1997, je 11:10. La tagordon oni dissendis kun la jarraporto, antaŭe.

Ĉe la tablo antaŭ proksimume 65 membroj de la asocio: Vilĉjo Walker, Norah Brown, Joyce Bunting, Stephen Thompson (prezidanto), Geoffrey Greatrex, Malcolm Jones kaj Martyn McClelland.

Antaŭ la kunsido, la prezidanto laŭtlegis liston de tiuj membroj, kiuj forpasis dum la pasinta (financa) jaro. La prezidanto klarigis ke la oficiala lingvo de la kunsido estas Esperanto, sed se iu volas kontribui anglalingve, oni ja rajtas fari tion.

1. Protokolo de la Pasintjara Jarkunsido

Vilĉjo Walker laŭtlegis la pasintan protokolon. Oni korektis eraran daton, kaj neniu proponis pliajn ŝanĝojn.

Oni proponis ke la prezidanto subskribu la protokolon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

2. Jarraporto

La jarraporton oni jam dissendis kun la tagordo. La prezidanto resumis ĝian enhavon, kaj dankis al Peter Danning kaj Mikaelo Drogosz, kiuj kunmetis la raporton.

Oni proponis ke ni akceptu la jarraporton. Plejmulto aprobis, unu sin detenis, neniu kontraŭis.

3. Financo

La kontresumon oni jam disdonis komence de la kunsido.

Norah Brown raportis ke Joyce Bunting kaj la nova kontkontrolisto desegnis novan, pli klaran konsistemon. Ŝi dankis al Joyce pro ŝia helpo kaj ŝia preteco transpreni la oficon de kasisto. La prezidanto dankis al Norah pro ŝia laboro kiel kasisto dum la pasintaj tri jaroj.

Joyce Bunting prezentis la kontresumon. La plej granda laboro ĉi-jare estis la kunmeto de la kontoj de EAB kaj BEA Ltd. BEA Ltd transdonis £14,000 al EAB, kiu ja malpligrandigis nian perdon ĉi-jare, sed tia enspezo ne ripetiĝos. Ŝi ankaŭ raportis pri la riparoj al la konstruaĵo de la Esperanto-Centro, kaj emfazis nian ŝuldon al la laborantoj tie, pagitaj kaj ne.

La komentoj de la revizoro mem ĝis nun ne haveblas, kaj ni konsentis presi tiujn en La Brita Esperantisto kiam ili alvenos. La kontresumo menciis diversajn "notojn"; Joyce klarigis ke tio estas eraro, kaj ke tiuj ne aperu en la resumo, nur en la plena raporto por la direktoroj mem.

Oni proponis ke ni akceptu la konton. Plejmulto aprobis, du sin detenis, neniu kontraŭis.

4. Kotizoj

La prezidanto atentigis la proponon por novaj kotizoj, kiu aperis en La Brita Esperantisto. La proponon oni ŝanĝetis post konsilo de la konsila komisiono, kaj estis:

ora membreco £50 familio £40

plena membro £25 rabata kotizo £20

aligita membro (t.n. "supporter") £10

Joyce Bunting avertis ke nia elspezo superas nian enspezon kaj, se ni ne ŝanĝus la kotizojn, venontjare ni perdus ĉirkaŭ £15,000.

Sekvis diskuto pri la kotizoj; kelkaj kontribuis opinioj por kaj kontraŭ la propono. Oni klarigis ke iu ajn, kiu sentas sin ne kapabla pagi la plenan kotizon, rajtas elekti la rabatan kotizon, sen bezono doni kialon. Ankaŭ oni klarigis ke aligita membro ne havas voĉdonrajton, kaj ricevas informleteron kaj la bultenon EKo, sed ne La Britan Esperantiston.

Don Lord petis certigon de la Administra Komitato ke oni ne elspezos monon senkonsidere. La prezidanto respondis ke li certas ke la komitato agos en la plej bona maniero por la asocio, laŭ ilia kompreno de la situacio.

D’ro Sian Leitch kaj ankaŭ Brian Burnett petis ke ni montru planojn por pligrandigo de kaj enspezo kaj membroj. Geoffrey Greatrex komentis pri la ekvilibro inter servoj al membroj kaj allogado de novaj membroj. El membroservoj, eldono de La Brita Esperantisto estas la plej granda kosto. Por allogi novajn membrojn, (i) la publica komisiono havas buĝeton de £1000 por nacia publico, kaj (ii) la bulteno EKo celas la komencantojn, espereble kiel etapo al membreco de EAB. Li ja bonvenigas proponojn kaj ideojn tiurilate. La prezidanto emfazis ke la Administra Komitato ne povas krei novajn membrojn - estas la membroj mem kiuj farus tion.

Peter Miles proponis ke ĉiujare ni pligrandigu la kotizon laŭ la indekso de inflacio. Sekvis debato pri la valoro de £25. Norah Brown atentigis pri plia avantaĝo de membreco; oni rajtas pagi eksterlandajn kotizojn, abonojn, ktp. sen kurza procentaĵo.

Anĝela Tellier esprimis opinion ke la nuna ekonomia klimato ne favoras Esperanton, kaj ke necesas ke ni prizorgu la movadon ĉar niaj infanoj ja bezonos ĝin. Don Lord diris ke Esperanto ne estas golfklubo; ĝi estas afero por la estonteco de la mondo kaj ja indas memori ke ĝi meritas oferon de ĉiuj el ni.

Oni proponis ke ni akceptu la proponon por novaj kotizoj. Plejmulto aprobis, du kontraŭis, kvar sin detenis.

5. Elektoj al la Administra Komitato

La prezidanto klarigis pri eraro en la tagorda listo de kandidatoj; Joyce Bunting ne sin proponis kiel vic-prezidanto.

La propono por la Administra Komitato estis do: Prezidanto: Geoffrey Greatrex, Vicprezidanto: Malcolm Jones, Kasisto: Joyce Bunting, Protokola Sekretario: Vilĉjo Walker. Honorofica Sekretario: (vakas), Ceteraj komitatanoj: Brian Barker, David Bisset, Peter Danning, Simon Davies, Edmund Grimley-Evans kaj Anĝela Tellier.

Oni proponis ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

6. Ŝanĝoj al la Statuto

Joyce Bunting klarigis ke, post konsilo de la karitataj instancoj, ni rajtas elekti sendependan financan inspekton de la kontoj, anstataŭ la (pli multekostan) ĉiujaran revizion. Ŝi proponis ke ni ŝanĝu la statuton, kiel ŝi priskribis en La Brita Esperantisto, marto-aprilo 1997 pago 70:

Amendment to the constitution of EAB, item 5.3.4, from "appoint the Auditor or Auditors, etc." to read "Appoint the Independent Examiner of the accounts for the ensuing period".

Plejmulto aprobis la proponon, unu sin detenis, neniu kontraŭis.

Translation: Joyce Bunting explained that, on advice from the Charity Commissioners, EAB could choose an independent financial examination of the accounts, instead of the (more expensive) annual audit. She proposed that we change the constitution, as she had described in La Brita Esperantisto (the journal of the association) March-April 1997 page 70:

Amendment to the constitution of EAB, item 5.3.4, from "appoint the Auditor or Auditors,
etc
." to read "Appoint the Independent Examiner of the accounts for the ensuing period".

A majority approved the proposal, one person abstained, no one opposed.

La prezidanto klarigis aliajn ŝanĝetojn al la statuto, kiujn oni jam voĉdonis dum pasintaj jarkunsidoj, kaj petis ke ni aldonu ĉi tiujn por ĝisdatigi la dokumenton.

Oni proponis ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

7. Ĉiu-federacia Konto

La prezidanto resumis la proponon, ke la asocio havu unu konton por financa helpo al la federacioj. Ĉi tio ege simpligus la laboron en la Esperanto-Centro.

Pri la propono, Peter Danning atentigis ke ĉar niaj subtenantoj ricevas la bultenon EKo anstataŭ la Britan Esperantiston, la propono dissendi federaciajn bultenojn kun la gazeto ankoraŭ rilatu al EKo.

Oni proponis ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

8. Publica Komisiono

Stephen Thompson resumis la laboron de la Publica Komisiono, kaj dankis la aliajn komisionanojn Brian Barker, David kaj Jean Bisset, kaj Hilary Chapman pro ilia laboro.

Pasintjare, la komisiono eldonis materialon por Esperanto-Semajno, novan afiŝon Esperanto is Going Places kaj novan varbilon So you’re interested in Esperanto?. Ĝi ankaŭ sendis informojn al la amaskomunikilaro, kuraĝis agadon en la federacioj, kaj kunlaboris kun la Esperanto Lobby (kiu tamen restas ekster EAB, por ke la politikaj kaj karitataj aferoj estu videble apartaj).

La komisiono nun preparas helpilon kun konsilo por tiuj, kiuj prelegos pri Esperanto. Ĝi havas buĝeton de £1000, kaj faras kontplanon pri elspezo. Ĝi planas ke Esperanto-Semajno dum 1998 estos la semajno kiu inkluzivos la britan kongreson en Chester.

La nova prezidanto de la komisiono estos David Bisset, dum Stephen Thompson restos komisionano.

9. Komentoj kaj Proponoj de la Membroj

Dum la jarkunsido, membroj faris diversajn komentojn kaj proponojn, kiujn ni notis.

Jocelyn Campbell demandis kion ni faras por subteni junulan agadon; Geoffrey Greatrex klarigis ke homoj 30 jaraĝaj kaj malpli ricevas la bultenon Saluton!.

Brian Burnett plendis ke oni ne traktis serioze liajn proponojn por pligrandigi la membraron. Malcolm Jones respondis ke dufoje li havis okazon prezenti liajn ideojn al la kongreso.

Ronald Scott kaj Marjorie Flint petis gvidon kaj konsilon, kiel membroj traktu interesitojn, komencantojn kaj post-komencantojn. Les Hartridge proponis ke post-komencantoj ĉeestu Gresillon, kaj atentigis ke la gesinjoroj Rapley starigis fonduson por helpi pri vojaĝkostoj.

Peter Basten preferus ke la kunsido okazu en unu lingvo.

Jocelyn Campbell komentis ke post la nacia baloto estas multaj novaj parlamentanoj, kaj scivolis ĉu ili ricevos bonan informon pri Esperanto. Brian Barker respondis pri la agado de Esperanto-Lobby, kaj petis ke ĉiu membro skribu al sia nova parlamentano.

Les Hartridge proponis ideojn, kiel ni pli bone uzu la fenestron en la Esperanto-Centro.

Beatrice Clarke atentigis la membraron pri la bendoteko en la Esperanto-Centro.

Malcolm Jones anoncis ke ETA preparas novan lingvokurson por 6 - 10 jaraĝaj infanoj, kaj bezonas monon por eldoni ĝin.

La prezidanto fermis la kunsidon je 12:50. Li dankis la skotan federacion kiu gastigis nian jarkunsidon, bondeziris al la nova prezidanto kaj komitatanoj, kaj invitis la membraron subteni ilian administran komitaton.

Subskribo Dato

fino

[Return to EAB reports list]
[EAB Homepage]