Protokolo de Jarkunsido de la Esperanto-Asocio de Britio

Okazis kadre de la 80a Brita Kongreso de Esperanto ĉe Friends School, Saffron Walden, la 7an de aprilo 1996, je 10:15. La tagordon oni dissendis kun la jarraporto, antaŭe.

Ĉe la tablo antaŭ proksimume 70 membroj de la asocio: Joyce Bunting, Norah Brown, Stephen Thompson (prezidanto), Audrey Duerden, Vilĉjo Walker, Martyn McClelland.

Antaŭ la kunsido, la prezidanto laŭtlegis liston de tiuj membroj, kiuj forpasis dum la pasinta (financa) jaro.

1. Protokolo de la Pasintjara Jarkunsido

Vilĉjo Walker laŭtlegis la pasintan protokolon. Neniu proponis ŝanĝojn.

Oni proponis ke la prezidanto subskribu la protokolon. Plejmulto aprobis, unu sin detenis, neniu kontraŭis.

2. Jarraporto

Stephen Thompson parolis pri la membronombro, kiu daŭris velki dum la jaro, kaj avertis ke la asocio pereos se ĉi tiu situacio ne ŝanĝiĝos. Li atentigis pri la membrokategorio Supporter, kaj petegis ke ĉiu membro laboru por varbi membrojn kaj subtenantojn.

Marjorie Boulton esprimis subtenon por la laboro de la prezidanto, kaj rimarkigis ke estas kuraĝiga kvanto de junuloj ĉe la kongreso. Jocelyn Campbell petis ke la asocio havigu helpon (ekz. ideojn, foliojn, librojn, ktp) por starigi lokajn grupojn por infanoj kaj junuloj.

Ian Fantom rimarkigis ke la dania kaj zairia asocioj ege kreskis dum pasintaj jaroj, kaj proponis ke oni esploru la kialojn de tiuj sukcesoj. Tom Neil rimarkis ke la EABa aliĝilo sole ne sufiĉas por varbi subtenantojn; oni bezonas anglalingvan flugfolion, kiu klarigu la celojn de la asocio. Laŭ Elizabeth Stanley eblaj subtenontoj ofte demandas "what am I supporting?".

Will Green rimarkigis ke laŭŝajne EAB laboras nur ‘por subteni EAB mem’, kaj ke necesas pli aktive informi kial EAB ekzistas, kaj kion ĝi faras por antaŭenigi Esperanton. Sekvis debato pri aparta demando; ĉu decas aŭ ne se membro scivolas, kion tiu mem gajnos per membriĝo.

Ray Cocking scivolis kial EAB ne havas propagandan komitaton; Stephen Thompson respondis ke ja estas publica komisiono, kaj priskribis ties laboron.

(Post kafpaŭzo) la prezidanto prezentis la pokalon ‘Gething’ al Joan Dawson, reprezentanto de la Sud-Mezlanda Esperanto Federacio, kiu plej (proporcie) kreskis.

Oni proponis ke ni akceptu la jarraporton. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis. La prezidanto esprimis dankojn al Peter Danning kaj Agneau Belanyek, kiuj kunmetis la jarraporton.

3. Financo

La kontresumon oni jam disdonis komence de la kunsido.

Norah Brown raportis ke kune, EAB kaj BEA Ltd elspezis £9000 pli ol ni enspezis, kaj pro tio ŝi devis denove elspezi kapitalon. Tio malpligrandigis nian enspezon per interezo, kaj la enspezo per kotizoj ankaŭ malpligrandiĝis pro la velko de la membronombro. Don Lord kaj Eric McCanlis konsilis ke oni ne tuŝu kapitalon; la kasisto konsentis kun tia idealo, sed emfazis ke, kiam fakturoj alvenas, oni ja devas pagi ilin. Will Green proponis ke estus pli taŭge, elspezi la investaĵojn je publico, por rikolti pli da membroj, kaj pro tio pli da kotizoj.

Norah Brown ankaŭ raportis ke:

Oni proponis ke ni akceptu la konton. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis. La prezidanto dankis Norah Brown pro ŝia laboro, bedaŭris ŝian intencon eksiĝi dum la venonta jaro, kaj petis proponojn por nova honorofica kasisto.

Norah Brown kaj Joyce Bunting esprimis volon, ŝanĝi la kontkontroliston; la nova firmao Gane Jackson Scott estas sperta pri karitataj aferoj. Oni proponis ke la Administra Komitato faru la decidon pri la elekto de kontkontrolisto; plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

Stephen Thompson prezentis proponon (jam disdonitan kun la kongresaj dokumentoj), restrukturigi la federaciajn kontojn. Malgraŭ la deveno de la propono en la Konsila Komisiono, evidentiĝis ke kelkaj federacioj ne konsentis pri ĝi. Stephen Thompson tial elektis reteni la proponon por fari plian konsideron; neniu kontraŭis.

4. Kotizoj

Stephen Thompson atentigis pri la ebleco subteni la movadon per ora membreco.

Oni proponis ke ni ne ŝanĝu la kotizojn ĉi-jare. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

5. Elektoj al la Administra Komitato

La prezidanto klarigis pri du eraroj en la listo de kandidatoj; Geoffrey Greatrex estis dua propono kiel vicprezidanto, kaj Sally Phillips ne sin proponis ĉi-jare.

La propono por oficistoj de la Administra Komitato estis do: Prezidanto: Stephen Thompson, Vicprezidantoj: Joyce Bunting kaj Geoffrey Greatrex, Kasisto: Norah Brown, Protokola Sekretario: Vilĉjo Walker. Estis neniu propono por Honorofica Sekretario, tiu posteno denove vakas.

Oni proponis ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis. La prezidanto dankis Audrey Duerden pro ŝia laboro kiel komitatano dum 30 jaroj, kaj kiel helpanto al kongresaj komitatoj tra la tuta lando. Anĝela Tellier nun interesiĝas pri tia deĵoro.

La propono por komitatanoj de la Administra Komitato estis: Peter Danning, Simon Davies, Malcolm Jones kaj Anĝela Tellier. Ankaŭ David Bisset pretas kunlabori kiel provizora, skota komitatano dum la venonta jaro.

Oni proponis ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis. La prezidanto dankis ekskomitatanojn Sally Phillips kaj Brian Barker pro ilia laboro.

6. Komentoj kaj Proponoj de la Membroj

Ian Fantom sentis mankon de novaĵo inter la brita movado; Malcolm Jones respondis ke oni jam traktas proponon pri tiu afero.

Will Green proponis ke oni denove eldonu la jarraporton kiel parto de La Brita Esperantisto, por ke historiistoj trovu ĝin dum venontaj jaroj.

Peter Miles anoncis ke denove iu forŝtelis nian standardon ‘Esperanto Conference’.

Malcolm Jones petis ke ni repensu la strategion, okazigi la britan kongreson kadre de la Eŭrop-unia kongreso, ĉar kelkaj ordinaraj membroj ne volas iri eksterlanden. Ankaŭ la Eŭropaj kongresoj estas kvazaŭ politikaj aferoj por aktivuloj, ne distraj eventoj, taŭgaj por ĝeneralaj membroj. Tom Neil invitis ĉiun partopreni la skotan kongreson en Perth dum 1997, kie okazos la venonta EABa jarkunsido.

Stephen Thompson gratulis kaj dankis Will Green pro lia laboro, restarigi la Esperantan Komputilan Klubon.

La prezidanto fermis la kunsidon je 12:50, kun dankoj al la ĉeestantoj.

Subskribo Dato

fino

[Return to EAB reports list]
[EAB Homepage]