This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Protokolo de Jarkunsido de la Esperanto-Asocio de Britio

Okazis ĉe la Kolegio Ripon kaj York St John, Jorko, la 6an de Majo 1995, je 15:16.
La tagordon oni dissendis kun la jarraporto, antaŭe.

Ĉe la tablo antaŭ proksimume 80 membroj de la asocio: Audrey Duerden, Martyn McClelland, Stephen Thompson, Norah Brown, Vilĉjo Walker, Geoffrey Greatrex.

Antaŭ la kunsido, la prezidanto legis liston de tiuj membroj, kiuj forpasis dum la pasinta (financa) jaro. Ankaŭ, li petis opiniojn de la ĉeestantoj, pri ĉeesto de ne-membroj. Ian Jackson proponis, ke ĉiu Esperantisto kiu aktivas, rajtas ĉeesti (sed evidente, nur membroj rajtas voĉdoni).

1. Protokolo de la Pasintjara Jarkunsido

Martyn McClelland laŭtlegis la pasintan protokolon. Martin Morris korektis frazon pri elekto de si kiel reprezentanto de JEB, ĉar estas JEB mem kiu faras tian elekton.

Paul Gubbins kaj Will Green proponis kaj subtenis, ke la prezidanto subskribu la protokolon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

2. Jarraporto

Will Green legis el jarraporto de 1944. Dum tiu jaro, dum du monatoj unu homo en Jorkŝiro aranĝis 80 publikajn prelegojn - en 1994 la tuta movado dum la tuta jaro aranĝis malpli. En 1944, la movado elspezis £980 por reklami unu solan kurson - en la mono de hodiaŭ, pli ol la nuna tutjara elspezo. En 1944, la membroj nombris tri mil, nun ni estas malpli ol unu mil. Li esperis ke, venonte, nia movado denove estos pli aktiva.

Will Green ankaŭ plendis, ke la Brita Esperantisto ofte alvenas malfrue. Peter Miles aldonis, ke pro la malfrua alveno de la Marto-Aprilo numero, la invitoj al la parlamenta ŝerefesto ankaŭ malakuratis. Respondante, Geoffrey Greatrex klarigis, ke dum la pasintaj monatoj estis teknikaj problemoj pri la presado. Stephen Thompson petis ricevi pli da konkretaj proponoj, anstataŭ plendoj de la membroj, kaj aldonis, ke li jam ricevis tian proponon de Don Lord pri la afero de la invitoj.

Don Lord korektis frazon en la raporto pri la rubriko Ĉiutaga Esperanto; tiun rubrikon li ne nur redaktas, sed mem verkas.

Marjorie Boulton kaj Paul Gubbins proponis kaj subtenis, ke ni akceptu la raporton. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

3. Financo

Norah Brown klarigis, ke en la antaŭa jaro ŝi estis nespertulo, sed ĉijare ŝi estas pli kontenta, ke la konto vere spegulas la bilancon, kaj donas veran bazon por venonta komparo. Stephen Thompson gratulis Norah Brown pri la klareco de la konto kaj dankis ŝin, pro ŝia laboro.

Peter Danning komentis,ke la kosto de la revizoro estas alta, kaj petas ke, se iu ajn membro povos aranĝi pli malaltkostan kontkontrolon, tiu bonvolu kontaktu la Esperanto-Centron.

Don Lord kaj Kimie Markarian-Ozawa proponis kaj subtenis, ke ni akceptu la konton. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

4. Kotizoj

Stephen Thompson laŭtlegis la proponon el la Brita Esperantisto, Marto-Aprilo 1995 (paĝo 41) pri novaj membrokotizoj kaj kategorioj. Li emfazis la novajn kategoriojn ‘ora membro’ kaj ‘supporter’, diris ke novaj membroj en ĉiuj kategorioj estas bonvenaj, kaj petis ke ĉiu Esperantisto laboru por varbi pliajn membrojn.

Arthur Sly rememorigis ĉiujn, ke oni povas pagi membrokotizon kun promesilo, kaj tiel rehavigas imposton al la Asocio.

June Miles kaj Don Lord proponis kaj subtenis, ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis, unu membro sin detenis.

5. Elektoj al la Administra Komitato

Estis diskuto pri la posteno ‘Ĝenerala Sekretario’, kiu eble necesos post la kunfandiĝo kun The British Esperanto Association Ltd. Frank Curtis atentigis, ke ne ekzistas tian postenon en la EABa statuto. Stephen Thompson tial forstrekis tiun el la propono por elektoj dum la jarkunsido, kaj menciis, ke dum kunsido morgaŭ, la komitato konsideros Martyn McClelland kiel dungotan funkciulon.

La propono por oficistoj de la Administra Komitato estis: Prezidanto: Stephen Thompson, Vicprezidantoj: Audrey Duerden kaj Geoffrey Greatrex, Kasisto: Norah Brown, Protokola Sekretario: Vilĉjo Walker. Estis neniu propono por Honorofica Sekretario, tiu posteno vakas.

Bernice Scott kaj Paul Gubbins proponis kaj subtenis, ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

La propono por komitatanoj de la Administra Komitato estis: Joyce Bunting, Peter Danning, Simon Davis, Malcolm Jones, Brian Barker kaj Sally Phillips. (La lastaj du sendis pardonpetojn pro ne-ĉeesto.)

Pearl Simons kaj June Miles proponis kaj subtenis, ke ni akceptu la proponon. Plejmulto aprobis, neniu kontraŭis.

La prezidanto ankaŭ dankis la multajn laborantojn en la federacioj kaj kluboj, pri ilia laboro por la movado.

6. Kunfandiĝo kun The British Esperanto Association Ltd.

Ci tiun temon oni jam antaŭe diskutis dum eksterordinara kunsido de BEA Ltd. Stephen Thompson demandis ĉu la membroj akceptas la transprenon de funkcioj de BEA Ltd, ek de Novembro 1995.

Eric McCanlis kaj Pearl Simons proponis kaj subtenis, ke ni akceptu la proponon. Plejmulto favoris, unu membro kontraŭis.

7. Komentoj kaj Sugestoj de la Membroj

Stephen Thompson diris, ke li ricevis plendojn de membroj, ke ili "ne havas voĉon en nia movado". Li demandis, kiom da homoj scias, kiu estas ilia federacia reprezentanto en la Konsila Komisiono. Tiuj reprezentantoj ja estas la voĉoj de la membroj, al la Administra Komitato. Li emfazis la gravecon, ke la reprezentantoj (i) konatigu sin al la membroj, kaj (ii) ja ĉeestu la kunsidojn de la Konsila Komisiono.

John Ibbotson petis klarigon pri Esperanto Now, kaj EKo (t.e. Esperanto por Komencantoj). Geoffrey Greatrex klarigis, ke dum 1994, Esperanto Now nur havis ĉirkaŭ 30 legantojn. Samtempe Brian Burnett proponis revuon EKo, celata al komencantoj, kaj tiu jam havas 100 abonantojn. Tial oni decidis, ke EKo anstataŭigos Esperanto Now. Bedaŭrinde la ricevintoj de Esperanto Now ne ricevis la unuan numeron de EKo, sed ni ja planas, ke ili ricevu tiun revuon kvaronjare.

Stephen Thompson fermis la kunsidon je 16:07, kun dankoj al la ĉeestantoj.

Subskribo Dato

H fino H

[Return to EAB reports list]
[EAB Homepage]