Raporto pri la EAB Membrara Enketo pri la Jaro 1993

Ci tiu raporto priskribas rezultojn de la enketo de la membraro de Esperanto-Asocio de Britio, pri la jaro 1993.

Kopio de la enketa formularo aperas je la fino de ĉi tiu raporto. Tiun ĉi formularon oni dissendis al ĉiu membro de EAB, kun La Brita Esperantisto, julio - aŭgusto 1994.

Klariga artikolo pri la enketo aperis en la sama numero de BE. Antaŭe, dum la Brita Kongreso ĉe Richmond (aprilon 1994) okazis afiŝan ekspozicion. Ankaŭ por kuraĝi respondojn, EAB lotumis premion de £25 da varoj, inter la respondantoj kiuj respondis antaŭ septembro 1994.

La respondojn oni promesis trakti antonime, kaj la formularon nur petis nomon kaj adreson por la (nedeviga) loterio.

Dum la ses monatoj post la dissendado, pli ol triono de la membraro [341] resendis respondojn. Tial ĉi tiuj rezultoj spegulas ne la opinioj de la tuto de la membraro, sed almenaŭ granda parto de ĝi. Tamen memoru ke, kiam ĉi tiu raporto priskribas ‘la membraro’, ĝi fakte priskribas la pli partoprenema, respondema aŭ loterioludema triono de la membraro - kaj procentoj (kaj ciferoj en krampoj [tiel]) priskribas kvantojn el ĉi tiuj respondantoj.

En la formularo, estis spaco por komentoj ankaŭ. Resumoj de ĉi tiuj komentoj aperas en ĉi tiu raporto. Tamen, notu ke dum la ciferaj rezultoj (ekzemple procentoj) spegulas la opinion de la membraro, la komentoj venas de nur unu membro aŭ manpleno da membroj.

1. Scio de Esperanto

Ĉu vi mem parolis Esperanton dum 1993? Respondis: "flue" 59% [202], "iomete" 36% [124], "tute ne" 4% [14].

Ne estas preciza defino de ‘flua Esperantisto’. Tamen la rezulto montras ke 36% de la membraro opiniis ke plibonigo de sia lingvoscio eblas (aŭ eĉ indas!). La rubrikoj en La Brita Esperantisto ‘Esperanto por Komencantoj’, ‘Ĉiutaga Esperanto’, ‘Traduku!’ kaj ‘Lingvaj Not(et)oj’ eble helpas ĉi tiujn homojn.

Noto: Kelkaj membroj komentis ke ‘paroli’ signifas ‘uzi perbuŝe’. Pli ĝusta (sed malpli konciza) demando estus "ĉu vi mem parolis, legis, skribis, verkis aŭ kapablis uzi Esperanton dum 1993?".

Kiel vi Eklernis? Respondis: "poŝte" 43% [146], "en kurso" 33% [113], "en klubo" 13% [45], kaj "alimaniere" 11% [37].

Kelkaj homoj rimarkigis ke estas aliaj eblecoj - ekzemple "mi lernis de la patrino", "mi mem-instruis min per step-by-step", ktp. Intence, oni nur demandis pri metodoj, kiun EAB aktive povas uzi kaj subteni, por krei pliajn Esperantistojn. "Denaske" ja estas bona metodo por krei pliajn Esperantistojn, sed ĉu ĉi tiu estas metodo, kiun EAB mem povus uzi, en venonta eduka kampanjo?

Ĉu estis aliaj Esperantistoj en via familio, dum 1993? Respondis "jes" 27% [92] kaj "ne" 73% [249].

Dum kiu jaro vi eklernis? La bildo sube montras kiam membroj eklernis Esperanton. Ekzemple, ni vidas ke inter 1984 kaj 1988, 64 membroj eklernis. El ĉi tiuj, 34 parolis "flue", kaj 30 parolis "iomete". Notinde estas, ke 37% [123] de la membraro eklernis dum la pasintaj dek jaroj.

2. Aĝo

En kiu aĝgrupo vi estis, dum 1993? Respondis "15-24 jaroj" 3% [10], "25-39 jaroj" 16% [50], "40-59 jaroj" 25% [78], "60+ jaroj" 62% [194].

Preskaŭ ĉiun jaron dum la jarkunsido, iu demandas "kial EAB ne havas rabaton por emeritoj"? La bildo klare montras la kialon - nia enspezo velkus multe, se ni donus rabaton al pli ol duono de la membraro!

Fakte, en 1995 ni ja enkondukos plian membrokategorion; nun estas ‘ordinara’ membreco (por la plejmulto de la membraro, inkl. emeritoj), kaj pli multekosta, nedeviga, ‘ora’ membreco, por la riĉuloj, kiuj volas plie subteni la laboron de EAB.

Rimarku ke ankaŭ estas pli ol 200 membroj de JEB, kiuj havas malpli ol 30 jarojn, kaj kiuj ne (jam) estas plenaj membroj de EAB. Iu scivolis kial oni ne demandis pri JEB-aj aferoj en la enketo - sed JEB ja estas memstara organizaĵo, kaj pli taŭgas ke JEB faru propran membrarenketon inter sia propra membraro.

Sube, vi vidas ke ne estas evidenta ligo inter parolkapableco kaj aĝo.

3. Uzo de Esperanto

Ĉu vi uzis Esperanton (dum 1993) por Turismo, por Profesiaj Agoj, ktp? El la kategorioj sur la formularo, kaj ‘Internacia Komunikado’ kaj ‘Esperanto Movado kaj Aferoj’ estis la plej popularaj; 69% [235] uzis Esperanton tiel.

Kiel ‘aliaj’ uzoj; homoj proponis:

amatora radio [3]; amikeco [2]; amikiĝi kun alilandaj vizitantoj [3]; amorado [2]; biblioteko; disvastigo de veganismo; familio [4]; gastigado; instruado aŭ lernado de aliaj lingvoj aŭ lingvistiko [9]; kluboj [9]; komputado; konversacio; korespondado [4]; mensa ekzercado; mikroskopio; novaĵoj kaj artikoloj [2]; persona intereso; politiko [2]; propagando; religio [5]; sociaj aranĝoj; studi verkojn nehaveblajn anglalingve; teatraĵo; tradukado; verkado [2]; vortludoj. 4. Esperanta Publico

Ĉu viaj ne-Esperantistaj amikoj rimarkis Esperantan publicon dum 1993? Respondis "jes" 34% [117], "ne" 20% [68] kaj "ne scias" 45% [155].

Se jes, kie? Kontentige estis, rimarki kiel la membroj mem propagandis Esperanton:

de mi [5]; de paroladoj miaj; ĉe mia hejmo [2]; en familio; afiŝo sur mia aŭto [3]; mia adresstampilo; mia butiko; mia intervjuo en loka Radio Essex; mia intervjuo kaj foto en loka ĵurnalo. Esperanto ankaŭ evidentiĝis en la amaskomunikiloj: jurnalo aŭ gazeto [23]; Guardian; loka ĵurnalo aŭ gazeto [20]; senpaga ĵurnalo; kvakera gazeto [2]; faka gazeto ‘Triangle’ de YHA; faka gazeto IEE review; televizio [7]; 'Red Dwarf' televida programo [2]; radio [14]; BBC Radio 4 [3]; loka radio [5]; Radio Bristol [3]; Radio Cambridge; Radio Skotlanda; Aliaj manieroj atentigi Esperanton estis: la Esperanto-centro; afiŝo [3]; petskribo [3]; stratmanifestacio; en biblioteko [3]; loka kolegio; ĉe ‘fresher's fair’ en Oxford; lingva ekspozicio ĉe Southampton universitato; kursoj; Eŭropaj aferoj; katalogo de tulipaj bulboj; Kaj al la demando ‘kie?’; kelkaj homoj respondis per lokoj: Cambridge; en urbo; Prago; Sheffield; Skotlando [2]; Southampton. 5. Esperanto-Centro

Se vi uzis, vizitis aŭ kontaktis la Esperanto-Centron dum 1993, ĉu vi estis kontenta? Respondis "jes" 56% [192], "ne" 4% [14], kaj "ne uzis" 39% [133]. Evidente tiuj membroj, kiuj respondis ke ili "ne uzis" la Esperanto-Centron, ne scias ke la membroservoj okazas en la Esperanto-Centro, ekzemple dissendado de ‘la Brita Esperantisto’, ktp. Eble indos, presi artikolon en BE pri la Esperanto Centro.

Komentoj de la membroj temis ĉefe pri la aspekto de la konstruaĵo; sep plendis ke ĝi estis "malluma, malorda, kaduka, malmoderna", ktp. Kelkaj proponis ke ĝi bezonas modernigo ("eble kun la konsilo de fakulo pri butikokonstruistoj", laŭ iu), kaj timis ke ĝi ne allogas ne-Esperantistojn. Unu volis ke ĝi estu "malpli formala", alia plendis ke tie "oni zorgis pli, pri miaj lingvaj eraroj, ol miaj ideoj".

Tri membroj plendis ke la Esperanto-Centro ne havis tiom da libroj, ĵurnaloj, ktp, kiel la libroservo de UEA (se nur EAB havus tiom da membroj...!). Unu plendis ke la bendoteka servo ne taŭge funkciis, kaj du plendis pri leteroj, kiuj ne ricevis respondon. (Fakte, nur du perditaj leteroj el la miloj kiuj trapasis la centron ja estas bonega rezulto, ĉu?). Unu volis ke la laborema sekretario tie havu pli da feritagoj.

Unu membro de la konsila komitato plendis ke mankas sufiĉan spacon por permesi ke du kunsidoj okazu samtempe, kaj kiam unu kunsido ne finis akurate, mankis tempo dum la sekvonta kunsido, trakti aferojn detale. (Eble la eksperimento pri ‘telefona kunsido’ por la konsila komitato donos pli agrablan rezulton.)

6. Prioritatoj

Rangigu ĉi tiujn agojn, laŭ prioritato via... Kelkaj homoj scivolis ĉu temis pri prioritatoj personaj, por EAB, aŭ por la tuta movado. Multaj plendis ke estis malfacile, eĉ neeble, elekti inter la agoj, ĉar "ĉiuj estas gravaj".

Fakte la administra komitato de EAB ĉiam devas elekti prioritatojn, ĉar nia movado ne havas senlimajn rimedojn. La celo de ĉi tiu demando estis por sondi la opiniojn de la membraro, pri tiaj prioritatoj, por helpi la administran komitaton. Jes, ĉiu agado estas grava, sed kiu estas la plej grava?

La demando petis ke oni donu ses ‘poentojn’ al la plej grava ago, ĝis unu ‘poenton’ al la malplej grava (kiu tamen ne estas malgrava!). La tabelo montras ke, en ĉi tiu ‘voĉdonado’, ‘Krei Pliajn Esperantistojn’ ricevis la plej altan mezan [mean] poentaron. La varianca devio [standard deviation] montras kiel (mal)simile membroj voĉdonis en unu kategorio; pli malgranda varianca devio signifas pli granda simileco inter la voĉdonoj.

Ago
Meza Poentaro
Varianca Devio 
Krei Pliajn Esperantistojn
4.1
1.7
Publico kaj reklamado
3.7
1.5
Internacia Agado
3.6
1.7
Literaturo, Gazetoj kaj Eldonado
3.6
1.5
Membroservoj
3.3
1.6
Okazigi Ĉiujaran Nacian Kongreson
2.7
1.6

 

La bildo sube montras la kvaronojn [quartiles] de la poentoj, por ĉiu ago. Ekzemple, pri la poentoj por ago ‘Publico kaj Reklamado’, 25% da voĉdonoj estis "3" aŭ malpli, 50% estis "4" aŭ malpli, 75% estis "5" aŭ malpli, kaj 100% estis "6" aŭ malpli.

Evidente la titolo ‘krei pliajn Esperantistojn’ ne estis sufiĉe forta, ĉar membroj proponis kiel ‘alia grava ago’:

edukado; eduki instruistojn [4]; instruado pri kaj de Esperanto en lernejoj [6]; klasoj kaj kursoj [8]; korespondaj kursoj [3]; lingva konsultado.; novan korespondan kurson por komencantoj; plibonigi instruado de Esperanto. Aliaj proponoj por gravaj agoj (por EAB) estis: aranĝi Esperantajn feriojn (malmultekostaj); aranĝi ligojn por izolataj Esperantistoj [2]; biblioteko Butler; bonvenigi eksterlandajn Esperantistojn; demonstri per efektivaj ekzemploj la veran efikon de la lingvo internacia; ekspozicioj kaj prelegoj al ne-Esperantistoj, Esperanto kiel ponto-lingvo por tradukoj; Esperanto radiaj kaj televidaj programoj [5]; fari agadon pri komputoroj por helpi Esperantistojn; farigi amikan etoson; havigi dulingvajn libretojn/fabeletojn malmultekostajn; helpi kaj gvidi klubojn, lokajn grupojn kaj federaciojn [10]; influi MP-oj kaj MEP-oj [10]; internacia kunlaborado pri Esperanto televidaj kaj radiaj programoj; Kongresoj; kontakto kun ne-Esperantistoj; librovendejo; montri ke ni ne estas strangulaĉoj [2]; nova ekzameno (anstataŭ la eksa GCSE); organizi porinfanajn aranĝojn; pli buntaj ludoj; pli da toleremo de la plej fluaj Esperantistoj; pripensi metodojn por la oficiala uzado de Esperanto; propagandi pli al junuloj; rilatoj kun alilandaj Esperanto-organizaĵoj [2]; trejnado/edukado de aktivuloj. Gravaj agoj por la (ĝenerala) Esperanto movado estis: internacia paco; pli profesiigo de la tuta movado; reformi la lingvon; solvi la lingvo-problemon en Eŭropo; Universala Kongreso [2]. Kaj gravaj (personaj) agoj estis: aktivi grizajn ĉelojn de grizulo; disvastigi amajn rilatojn [2]; Esperanto muziko; kontaktoj kun alilandanoj; malignori trezorojn de ne-Eŭropaj lingvoj. Iu observis, ke "Esperantistoj estas kreitaj ne per propagando, sed per la interesaj spertoj de Esperantistoj".
 
 

7. Kongresoj kaj Kunvenoj

Ĉu vi ĉeestis ĉi tiujn kongresojn aŭ kunvenojn dum 1993...? 65% [223] ĉeestis Esperanto-kluban kunvenon, 37% [126] ĉeestis federacian kunvenon, 20% [68] ĉeestis la nacian kongreson (en Hamilton) aŭ regionan kongreson, kaj 6% [22] ĉeestis la universalan kongreson en Valencio.

28% [96] ĉeestis neniu el ĉi tiuj kunvenoj; kelkaj el ĉi tiuj homoj klarigis ke aŭ mankis al ili lokan klubon, aŭ ke ili ne povis vojaĝi (ekzemple pro aĝo).Pro diversaj kaŭzoj, pli ol kvarono de la membraro ne ĉeestis ian Esperantan kunsidon dum 1993. Eble ni bezonas "Malferman Esperanton Klubon" (MEKo) por tiaj homoj. Samkiel la ‘Malferma Universitato’, ĝi uzus kasedojn kaj bultenojn por doni ‘kontakton’ al tiuj, kiuj ne povas veturi. Eble vigla loka klubo (aŭ kluboj) povus ‘dividi’ prelegojn, paroladojn kaj babiladon kun la anoj de MEKo, per (ekzemple) kvaronjara kasedo. La MEKo-bulteno enhavus kluban novaĵon, leterojn, kaj bildojn kun notoj por akompani la prelegojn sur la kasedo. La teksto de (almenaŭ) unu el la prelegoj aperus en ĉiu bulteno, por ke komencantoj povus samtempe legi kaj aŭskulti tiun materialon. Samkiel aliaj kluboj, MEKo laborus por propagandi kaj disvastigi Esperanton - sed kun landvasta membraro, ĉi tiu ago mem estus je nacia nivelo. Fakte ne necesas ke MEKo nur havu britajn membrojn!

Ĉu homoj aŭ kluboj pretas starigi kaj funkciigi tian klubon? Sendu viajn (elpensitajn) proponojn al la Konsila Komisiono de la Esperanto-Asocio de Britio.

8. Gazetoj

Ĉu vi legis ĉi tiujn gazetojn dum 1993...? Entute, 97% [330] da membroj legis ‘La Britan Esperantiston’; 65% [223] legis ĝin "tute" kaj 32% [107] legis ĝin "parte".

Popularaj estis magazinoj kaj pri nia lingvo, kaj en nia lingvo pri ĝeneralaj aferoj; 40% [138] legis ‘Esperanton’ de UEA, 37% legis ‘Monaton’ de FEL. Nur 24% [81] legis ambaŭ.

Sube, vi vidas ke tiuj, kiuj "parolis Esperanton flue" pli emis legi BE-n "tute", ol tiuj kiuj nur "parolis Esperanton iomete". (Estis manpleno da membroj kiuj parolis Esperanton "tute ne", sed kiu ja legis BE "tute" aŭ "parte".)

44% [149] da membroj ankaŭ legis aliajn gazetojn.

Regionaj gazetoj estis:

Blanka Roso (Yorkshire and Humberside) [12]; Bulteno de Londona Esperantista Klubo [2]; Esperanto en Skotlando [16]; Fluanta Tajdo (East Midlands Federacio-Bulteno); Kimra Voko; Nova Irlanda Esperantisto; Skota Esperantisto [3];; Suda federacio bulteno; Trolo (N.Humberside gazeto) [3]. Landaj gazetoj estis: Afrika Reto; Bulgara Esperantisto [2]; Eŭropa Esperantisto [5]; El Popola Ĉinio [30]; Esperantisto Slovaka; Esperanto EN Afriko; Esperanto sub Suda Kruco; Espero el Koreio [7]; Gazeto Andelucia; Israela Esperantisto; La Espero (Sveda Gazeto) [2]; Litova Stelo [2]; Nepalaj Gazetoj; Norvega Esperantisto; Ruslanda Esperantisto. Aliaj fakgazetoj estis: Belmonda Letero (Bahaa Esperanto Ligo) [4]; Dia Regno [17]; Ekumenismo; ELF/AREK Gazeto; Esperantista Vegetarano (TEVA) [2]; Esperanto Katolika [3]; Esperanto Teacher [15]; EV; Eventoj [15]; Fonto [3]; Forumo; Heroldo de Esperanto [34]; Internacia Fervojista Gazeto; Internaciisto; IPR; Juna Amiko [7]; Kancerkliniko [2]; Komputila Rondo; Koncize [2]; Kontakto [6]; Kristana Alvoko [13]; Kulturaj Kajeroj; Kvakera Esperantisto [7]; Literatura Foiro [2]; LOZO informilo; Migranto [3]; Monda Forumo [2]; Muziko (organo de MEL) [3]; Naturista Vivo; Nova Provo; Oomoto [2]; Ora Ĉenero [2]; Paco [3]; Partio [2]; Publikaĵo el Kompro; SAT-Amikaro; SATEB; Sennacieca Revo; Sennaciulo [8]; Simpozio [2]; Solidarulo; T.E; TEJO Tutmonde [3]; VEGO (Vegetarana Esperanto grupo) [4]; Verda Kolombo; Verda Koro; Verda Proleto [4]; Worker Esperantist [4]; 9. La Loterio

82% [278] elektis partopreni en la loterio, 18% [63] restis anonime.

Du membroj skribis opinion ke la premio ne sufiĉos kiel kuraĝigilo, kaj proponis ke ni havu ‘freepost’ adreson ankaŭ. Bedaŭrinde la kosto de tia adreso estus tro - minimume £100, eĉ se neniu uzus ĝin. Fakte la vera kosto estus senlime, ĉar post kiam ni disdonus tian adreson, ni ne povus facile ĉesigi ties uzon. Tamen la detalojn oni transdonis al la publica komisiono.

Unu membro bedaŭris ke ia kuraĝigilo necesis, kaj priskribis la premion kiel ‘aĉvetado’. Estas notinde, ke partopreno en tiu loterio estis nedevige, kaj ke ĝi ne kuraĝigis homojn veti per propra mono, krom la prezo de poŝtmarko.

Traktado de la Respondoj

Ne ĉiu respondanto respondis al ĉiu demando. Fakte, en la ‘jes’/’ne’ demandoj, estis emo inter kelkaj respondantoj, meti strekon en la ‘jes’ kadro por montri "jes", sed meti nenian strekon por signifi "ne" (anstataŭ meti strekon en la ‘ne’ kadro). Tial en tiaj demandoj, oni sumis kaj "ne" kaj "neniajn" respondojn kiel ‘ne’. En aliaj demandoj, oni traktis "nenian respondon" kiel aparta kategorio de respondo, kaj pro tio, la rezultaj procentoj ne ĉiam sumas je 100%.

Multaj homoj ne obeis la instrukciojn de demando 6, kaj (ekzemple) donis dek poentojn al kelkaj "egale gravegaj" agoj. Por ke tiaj respondoj ne misproporcie influu la rezultojn, tiajn ‘voĉdonojn’ oni alĝustigis, por ke (a) la sumo de poentoj ne estu pli ol 21 (ĉar 6+ 5+ 4+ 3+ 2+ 1= 21), kaj (b) neniu ago ricevu pli ol ses poentojn. Tial ĉies ‘voĉdonon’ havis egalan influon je la rezulto.

Dankoj

Oni dankas ĉiun membron kiu partoprenis en ĉi tiu enketo. Ankaŭ oni dankas Martyn McClelland kaj la laborantoj en la Esperanto-Centro, kiuj dissendis kaj kolektis la formularojn, kaj Stephen Thompson kaj Francis Sly, kiuj provlegis la raporton.

--- fino de raporto, kopio de la formularo sekvas ---



 
 
 
 
 
 
 
EAB Membrara Enketo

La Esperanto Asocio de Britio celas progresigi la lingvon Esperanto, kaj ties uzadon por internacia komunikado.

Ĉi tiu enketo helpos gvidi la laboron de EAB, per kompreno de la opinioj de vi, la membroj.

Rimarku ke ni traktos viajn respondojn anonime.

Demandoj pri viaj spertoj temas pri la jaro januaro ĝis decembro 1993.

Gajnu £25 Premion!
(vidu sube)

Win a £25 Prize! (see below)

EAB Membership Survey

The Esperanto Association of Britain aims to promote the language Esperanto, and its use for international communication.

This survey will help to guide EAB's work through an understanding of your views.

Note that we will handle your replies anonymously.

Questions about your experiences relate to the year January through December 1993.

Niaj Demandoj
Our Questions
Viaj Respondoj
Your Answers
Notoj kaj Komentoj
Notes and Comments
1 Ĉu vi mem parolis Esperanton dum 1993?
Did you speak Esperanto yourself in 1993?
flue
fluently
[] 1
iomete
a little
[] 2
tute ne
not at all
[] 3
Metu streketon en la taŭga skatolo
Put a tick in the appropriate box
* Se jes, dum kiu jaro vi eklernis?
If yes, in which year did you start to learn
jaro/year
..... ..... ..... ..... 1XXX
Skribu la jaron, ekz. 1943
Write the year, e.g. 1943
* Kaj kiel vi eklernis?
And how did you start to learn?
poŝte
by post
[] 4
en kurso
a course
[] 5
en klubo
at a club
[] 6
Elektu nur unu, la plej gravan
Choose just one,
the most important
* Ĉu estis aliaj Esperantistoj en via familio 
dum 1993? Were there other Esperantists in your family in 1993?
jes
yes
[] 7
ne
no
[] 8
 
2 En kiu aĝgrupo vi estis, dum 1993?
In which age group were you, in 1993?
0-14
[]1
15-24
[]2
25-39
[]3
40-59
[]4
60+
[]5
kiel je la fino de 1993
as at the end of 1993
3 Ĉu vi uzis Esperanton (dum 1993) por...
Did you use Esperanto (in 1993) for...
jes
yes
ne
no
   
* Turismo
Tourism
[]7
[]8
   
* Profesiaj Agoj
Professional Activities
[]1
[]2
   
* Internacia Komunikado
International Communication
[]4
[]5
 
* Mondaj Novaĵoj kaj Eventoj
World News and Events
[]7
[]8
 
* Literaturo, Poezio, Romanoj, Noveloj
Literature, Poetry, Novels, Short Stories
[]1
[]2
   
* Radio, Diskoj, Kasedoj, Vidbendoj
Radio, Records, Cassettes, Videotapes
[]4
[]5
   
* Esperanto Movado kaj Aferoj
Esperanto Movement and Affairs
[]7
[]8
   
* Helpo kun Aliaj Interesoj kaj Hobioj
Help with Other Interests and Hobbies
[]1
[]2
  Ĉu aliaj uzoj? Any other uses?:
...................................................
4 Ĉu viaj ne-Esperantistaj amikoj rimarkis
Esperantan publicon dum 1993?
Did your non-Esperantist friends notice any
Esperanto publicity during 1993?
jes
yes
[] 4
ne
no
[]5
ne scias
don't know
[] 6
Se jes, kie?
If yes, where?

...................................................

5 Se vi uzis, vizitis aŭ kontaktis la Esperanto-Centron dum 1993, ĉu vi estis kontenta? If you used, visited or contacted the Esperanto-Centre in 1993, were you satisfied?
jes
yes
[] 7
ne
no
[] 8
ne uzis
didn't use
[] 9
Se ne kontenta, kial?
If dissatisfied, why?

...................................................

6 Rangigu ĉi tiujn agojn, laŭ prioritato via
(6= plej grava, 1= malplej grava)...
Rank these activities, in your view of priority
(6= most important, 1= least important)...
Nro.
6-1
    Plej Grava ... Malplej Grava
6 ... 5 ... 4 ... 3 ... 2 ... 1
Most Important...Least Important
* Literaturo, Gazetoj kaj Eldonado
Literature, Journals and Publishing
....... X
     
* Internacia Agado 
International Activities
....... X
   
(Ne uzu la saman numeron dufoje)
(Don't use the same number twice)
* Membroservoj
Members' Services
....... X
     
* Krei Pliajn Esperantistojn
Create More Esperantists
....... X
     
* Publico kaj Reklamado
Publicity and Advertising
....... X
    Ĉu alia grava ago? 
Any other important activity?:
* Okazigi Ĉiujaran Nacian Kongreson
Arrange Annual National Congress
....... X
   
...................................................
7 Ĉu vi ĉeestis ĉi tiujn kongresojn
kunvenojn dum 1993...?
Did you attend these congresses or meetings
in 1993...?
jes
yes
ne
no
   
* Universalan Kongreson (en Valencio)
World Congress (in Valencia) 
[]7
[]8
   
* Nacian/Regionan Kongreson (ekz. Hamilton)
National/Regional Congress (e.g. Hamilton) 
[]1
[]2
   
* Federacian Kunvenon
Federation Meeting 
[]4
[]5
   
* Esperantan Kluban Kunvenon
Esperanto Club Meeting 
[]7
[]8
   
8 Ĉu vi legis ĉi tiujn gazetojn dum 1993...?
Did you read these journals during 1993...?
tute
fully
parte
partly
ne
no
 
* La Brita Esperantisto (EAB) 
[]1
[]2
[]3
 
* Esperanto Now (EAB) 
[]4
[]5
[]6
 
* Saluton aŭ Ananaso (JEB) 
[]7
[]8
[]9
 
* Esperanto (UEA) 
[]1
[]2
[]3
Ĉu aliaj? Any others?:
* Monato (FEL) 
[]4
[]5
[]6
...................................................
Ĉu vi volas gajni la £25 premion (kupono por varoj de la Esperanto Centro)? Partopreno estas nedeviga, sed se vi volas ke oni metu vian respondon en la loterion:
  •  Respondu al ĉiu demando,
  • Skribu vian nomon kaj adreson sube, kaj
  • Resendu la formularon por ke ni ricevu ĝin ĉe la Esperanto Centro antaŭ la fino de Aŭgusto 1994.
  • Ni ne uzos vian nomon dum la analizo de la respondoj, 
    kaj ni uzos ĝin nur se vi gajnos la premion.
     
    Would you like to win the £25 prize (a voucher for goods from the Esperanto Centre)? It's optional, but if you would like to have your reply put into the draw:
  • Answer every question,
  • Write your name and address below, and
  • Return this form so that we receive it at the Esperanto Centre before the end of August 1994.
  • We will not use your name during the analysis of the replies, and we will use it only if you win the prize.

    Nedevige: Via nomo kaj adreso:....................................................................................................................
    Optional: Your name and address:..............................................................................................................