This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Esperanto-parolantojn serĉas skipo esploronta teknologion parol-rekonan

Global Services for Machine Intelligence (GSMI) ĉe Lionbridge serĉas homojn, kiuj parolas Esperanton je nivelo C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj kiuj deziras partopreni en mallonga pagata tasko, kiu helpos evoluigi teknologion parol-rekonan por Esperanto.

La tasko ne postulas specifan aŭ antaŭan sperton, krom la kapablo sufiĉe bone regi Esperanton. Vi vidos frazojn aŭ frazerojn kaj devos registri vian voĉon dum vi laŭtlegas ilin. Korespondado kun la firmao okazos en la angla.

La taskojn oni povus facile plenumi de hejme, tial Lionbridge bonvenigos partoprenantojn el la tuta mondo. Necesas havi aŭ saĝtelefonon aŭ tabulkomputilon Android, aŭ komputilon kun retumilo Chrome. Bedaŭrinde, Longbridge ne povos akcepti registraĵojn de operaciumo iOS.

    Jen la kernaj detaloj:

  • Necesas aĝi minimume 18 kaj esti flua parolanto de Esperanto.
  • Daŭros la tasko proksimume 2 horoj.
  • Pago: 80 USD post kompletigo de la tuta tasko.
  • Komencdato: Tuj.
  • La pago estos ĝirita per PayPal aŭ banka transpago per XendPay.
  • Korespondado kun la firmao kaj la instrukcioj estos per la angla.

Troviĝas formularo ĉi tie, per kiu eblas registri viajn detalojn. Bonvolu kompreni, ke ĝi estas en la angla. En la loko, kie ĝi postulas denaskan parolanton, indiku 'jes' se vi estas je nivelo C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.

Post kiam vi estos akceptita, la skipo ĉe Lionbridge kontaktos vin kun pliaj detaloj.