This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

EAB News 2014-10-04: Announcement from UEA

Mark Fettes: Aliĝo al UEA utilas! Aliĝo helpas!

Mark Fettes invites British Esperantists to join UEA, the world-wide Esperanto Association, and so help push its membership over the five thousand threshold.

British Esperantists can join UEA and pay in pounds sterling through EAB's bookshop service; see the UEA Membership section of EAB's online bookshop catalogue.

Kiam mi laboris en la Centra Oficejo de UEA en la okdekaj jaroj, ni havis inter sep mil kaj ok mil individuajn membrojn. Nun la membronombro ŝvebas ĉe la limo de kvin mil. Samtempe, tamen, Esperanto disfloras inter multaj junuloj tutmonde, kiuj danke al Interreto fariĝis aktivaj lernantoj kaj uzantoj de la lingvo; kaj ankaŭ mankas en nia vicoj multaj "veteranoj" de la movado. Nia membrovarba kampanjo celas do rekreskigi nian “rondon familian,” kiu praktike kaj simbole konsistigas la kernon de la Esperanto-movado mondskale.

Kial do aliĝi al UEA? Ekzistas multaj bonaj argumentoj por tio. Helpu nin disvastigu ilin — dum landaj kongresoj, ĉe lokaj grupoj, en revuoj, en Facebook, Lernu.net, radioprogramoj kaj en Esperanto-televido. Kaptu ĉiun okazon por mencii, ke vi mem estas membro de UEA. Per via helpo, nia monda asocio povos rekapti la fortojn bezonatajn por fronti la defiojn de la 21a jarcento!

Per aliĝo al UEA, oni kontribuas al la tutmonda kresko de Esperanto. Ĉiujare per siaj diversaj fondaĵoj UEA donas konkretan subtenon al asocioj kaj aktivuloj en Azio, en Afriko, en Ameriko; per tiu agado, nia komunumo fariĝas kulture pli kaj pli riĉa, bunta, inkluziva.

Per aliĝo al UEA, oni plifortigas la voĉon de la lingvo kaj movado. Estas ĉefe la reprezentantoj de UEA kiuj argumentas por la valoro kaj aktualeco de Esperanto ĉe UN kaj Unesko kaj en diversaj internaciaj forumoj. Tiu agado ankaŭ helpas krei kondiĉojn por sukcesa informado sur lokaj kaj landaj niveloj.

Per aliĝo al UEA, oni subtenas instruadon de Esperanto kaj trejnadon de aktivuloj. Interalie, la AMO-seminarioj de UEA donas rimedojn kaj okazojn por vastigi la konojn kaj kapablojn de homoj sur ĉiuj niveloj de la movado.

Per aliĝo de UEA, oni esprimas solidarecon kun la mondvasta Esperanto-komunumo. Ĉiujare UEA subtenas kulturajn projektojn diverslande, venigas homojn al kongresoj kaj seminarioj, kaj membrigas junulojn el malriĉaj landoj por doni al ili senton de aparteno al la internacia komunumo. Ofte la dankmesaĝoj de tiaj junuloj al la CO estas ege kortuŝaj.

Kaj ni ne forgesu, ke UEA-membreco ankaŭ donas personajn avantaĝojn. Inter ili aparte menciindas forta rabato* al Universalaj Kongresoj, 10%-a rabato en la Libroservo, kaj abono al la Gvidlibro aŭ Jarlibro kaj la revuo Esperanto, papere kaj rete. Por aktiva esperantisto, tiuj estas nemalhaveblaj rimedoj por partopreni en la movado en tutmonda skalo.

Ne mankas argumentoj. Ni disvastigu ilin! Farante tion, tamen ne forgesu pagi vian propran kotizon — eĉ ankoraŭ por la jaro 2014! Kaj pagante por la jaro 2015, la jaro de la 100ª Universala Kongreso, memoru samtempe pri la ekzisto de aliaj kategorioj per kiuj oni speciale povas subteni UEA, kiel Societo Zamenhof, Dumviva Membreco aŭ Patronoj de TEJO. Per donacoj al Fondaĵo Canuto vi povas subteni homojn el malriĉaj aŭ nepagipovaj landoj.

Ek al rekorda kresko de nia membraro en 2015!

Mark Fettes

* NDLR: la "forta rabato" al Universalaj Kongresoj rilatas al membrokategorioj UEA-MJ kaj UEA-MA sed ne al kategorio UEA-MG.


[Return to EAB news bulletins list]
[EAB Homepage]