This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

(Por la 2013a Brita Kongreso de Esperanto, sekvu ĉi tiun ligon.)

(Kuna) Brita Kongreso de Esperanto 2012 - Perreta Pago

La 2012 (Kuna) Brita Kongreso de Esperanto okazos ĉe (St Andrew's and) St George's West (church), Shandwick Place, Edinburgo de 2012 Aprilo 20a ĝis 22a, kun (nedevigaj) postkongresaj ekskursoj Aprilo 23a kaj 24a (restas nur unu postkongresa bileto!). Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vizitu la retpaĝojn de la kongreso mem.

La tri-taga kongresa aliĝo de £55.00 (= proks. 60.00€) inkluzivas vendredan vesperan bufedon, sabatan tagmezan bufedon kaj unu teon & kukon, dimanĉan tagmezan bufedon kaj du teojn & kukojn.

Vi povas pagi vian kongreskotizon per debitkarto aŭ kreditkarto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendos vian kotizon al la kongresa sekretario.

Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas nur en la angla; vi metu la necesan eron (sube) en la butikĉaron per la taŭga butono, kaj (ĉe tiu ĉaropaĝo) alklaku "<Back to store" por reveni ĉi tie por elekti plian eron. Kiam la butikĉaro sufiĉe plenas, tiam vi iru al la checkout> (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.

Alternative, vi povas aliĝi per retmesaĝo al eab@esperanto-gb.org kaj samtempe sendi vian pagon al UEA-konto eabg-v; prezoj en eŭrooj troveblas en la kongresa retejo.

Ĉar la kongreso jam okazis, ni ne plu akceptas perretaj aliĝilojn.

La pagebelcoj estis:

Mendu ĉiujn tri tagojn:
£55.00 Kongresa aliĝo por la tri tagoj (vendredon, sabaton, dimanĉon)
aŭ mendu individuajn tagojn:
£20.00 Kongresa aliĝo vendredon
£25.00 Kongresa aliĝo sabaton
£25.00 Kongresa aliĝo dimanĉon
Aldonaĵoj:
Kongresa donaco
£00.00 Noti vegeteranan preferon
£70.00 Ambaŭ poskongresaj ekskursoj (lundon tut-tagan kaj mardon tut-tagan)
(restas nur malmulaj lokoj - bonvolu kontroli kun Viv en la EABa oficejo)
£37.50 Postkongresa (tut-taga) ekskurso lundon
£30.00 Postkongresa (duon-taga, ATM) ekskurso lundon
£30.00 Postkongresa (duon-taga, PTM) ekskurso lundon
£00.00 Postkongreso noti vesperan promenon lundon (pagu £12.50 surloke)
£37.50 Postkongresa ekskurso (mardon tut-tagan)
(restas nur malmulaj lokoj - bonvolu kontroli kun Viv en la EABa oficejo)

Se eble, bonvolu uzi debitkarton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debitkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)

Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la EAB libroservo paĝo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.

Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).