This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

EAB Event 2011-06-11: visit to Croydon

Vizito de SLEG al Krojdono, sabato 11a de junio 2011

Gvidata promenado tra Krojdono, kaj vizito al la loka muzeo, okazos je sabato, 11a de junio 2011. Por lerni pli aŭ anonci vian partoprenon, bonvolu kontakti je esperanto-sleg@tiscali.co.uk.

Programo

Ekde 11:30 atm: Ni kunvenos ekster la Horloĝturo en Katharine Street, Croydon, CR9 1ET. Jen mapo.

11:45 Ni iros manĝi tagmanĝon (verŝajne ĝe 'The George' en George Street).

13:30 La promenado komencos ekster la Almozdomoj de John Whitgift, ĉe la angulo de George Street kaj North End. Dum la promenado ni ankaŭ rigardos (de ekstere) la paroĥan preĝejon (lastatempe rangaltigita al 'ĉefpreĝejo'), la Malnovan Palacon de la ĉefepiskopoj de Kanterburio, la malnovan akvoprovizejon, inkluzive de konstruaĵo kiu antaŭe apartenis al la 'atmosfera' fervojo, kaj la urbodomon. La promenado daŭros ĉirkaŭ unu horon.

14:30 Ni paŭzos trinki teon aŭ kafon.

14:45 Ni vizitos la Museon de Krojdono en la urbodomo (La Horloĝturo) http://www.museumofcroydon.com/.

Publika transporto:

La plej proksimaj bushaltejoj estas:

Park Street: busoj 50, 60, 109, 119, 166, 197, 250, 264, 312, 405, 407, 412, 455, 466 kaj 468, venantaj de Suda Londono.

Katharine Street: busoj 50, 60, 109, 119, 166, 197, 250, 264, 312, 405, 407, 412, 455, 466 kaj 468, venantaj de la 'kamparo'.

Fairfield Halls/Park Lane: busoj 75, 154, 403 kaj 409.

La plej proksimaj tramhaltejoj estas jene:

Wellesley Road: tramoj venantaj de Wimbledon.

George Street: tramoj venantaj de Elmers End, Beckenham Junction aŭ New Addington.

Per trajno:

East Croydon: 10-minuta marŝo. Elirante el la stacidomo, turniĝu dekstren kaj marŝu ĝis la ekstremaĵo de George Street, kie troviĝas la mezepokaj almozdomoj kaj la banko de NatWest. Tie turniĝu maldekstren kaj marŝu laŭ High Street. Serĉi la horloĝturon maldekstre.

West Croydon: 10-minuta marŝo. Elirante el la stacidomo, turniĝu maldekstren. Vi povos vidi la horloĝturon malproksime, ĉe la ekstremaĵo de la aĉeto-distrikto North End.


[Return to EAB events list]
[EAB Homepage]