La rakontojn de Saki karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco. Ĉi tiu libro prezentas tradukojn de 20 el liaj rakontoj, inter kiuj trovigas kelkaj el la plej famaj rakontoj en la angla lingvo.
Ok paĝoj de notoj klarigas pri homoj, lokoj, bestoj, libroj, personaj nomoj, nacilingvaj vortoj, ktp., kun proponoj kiel prononci nacilingvajn vortojn per la sonoj de Esperanto.
154 paĝoj entute.
ISBN 0-902756-24-9.
© 2005 Edmund Grimley Evans.
Distribuas Esperanto-Asocio de Britio, www.esperanto.org.uk
Post lerneja edukado en Exmouth kaj Bedford li unue sekvis sian patron en la birman policon, sed pro malbona sano devis ŝanĝi direkton al jŭrnalismo. Kiel jŭrnalisto li verkis politikajn satirojn kaj raportis por britaj jŭrnaloj el Balkanio, Rusio kaj Parizo.
Hodiaŭ Saki estas ĉefe konata pro siaj noveloj aŭ mallongaj rakontoj, kiujn karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj ne malofte nuanco de krueleco.
En 1914 Saki volontule soldatiĝis kiel senrangulo, malgraŭ sia aĝo. Li mortis en tranĉeo en Francio en 1916, trafite de tiraljoro. Laŭdire liaj lastaj vortoj estis "Estingu tiun damnindan cigaredon!". Lia adoptita nomo "Saki" devenas de la tasoportanto en "La robajoj de Omar Kajam", persa poemaro konata al anglalingvanoj pro la traduko de Edward Fitzgerald unue eldonita en 1859.
Vidu la prezon kaj aĉetu ĉi tiun eron per-rete per la EAB-a libroserva katalogo.